Dole: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 55: Linio 55:


En [[1636]], la princo [[Henri la 2a de Bourbon-Condé]] klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko [[Karolo la 4-a (Loreno)|Karolo la 4-a]].
En [[1636]], la princo [[Henri la 2a de Bourbon-Condé]] klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko [[Karolo la 4-a (Loreno)|Karolo la 4-a]].

...

En [[1674]], la reĝo [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] kaj prenis la urbon definive.


== Lokaj famuloj ==
== Lokaj famuloj ==

Kiel registrite je 20:32, 6 jan. 2017

Dole
La kolegiejo kaj la urbocentro.
La kolegiejo kaj la urbocentro.
La kolegiejo kaj la urbocentro.
komunumo en Francio
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Burgonjo-Franĉkonteo
Departemento Jura (subprefektejo)
Arondismento Dole (ĉefurbo)
Kantono Ĉefurbo de 2 kantonoj
Komunumaro Communauté d'agglomération du Grand Dole
INSEE kodo 39198 [+]
Poŝtkodo 39100
Retpaĝaro http://www.dole.org/
Politiko
Urbestro S-ro Jean-Marie Sermier (UMP)
2014-2020
Demografio
Loĝantaro 23 775  (2021) [+]
Loĝdenso 619 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo)47.0922222222225.4897222222222Koordinatoj: 47° 6′ N, 5° 29′ O (mapo)
Alto De 196 al 341 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 38,38 km² (3 838 ha)
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Dole (Jura)
Dole (Jura)
DEC
Dole
Dole
Situo de Dole

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Dole (Jura) [+]
vdr

Dole [dol], en esperanto Dolo, estas franca komunumo lokita en la departemento Jura kaj en la regiono Burgonjo-Franĉkonteo. Ĝi estas unu el la subprefektejoj de la departemento, kaj do estras unu arondismenton. Ĝi havas proksimume 25 000 loĝantojn, kiujn oni kutime nomas Dolois [dolŭa'] (Dolanoj). Dolo estas la plej granda urbo de la departemento, kvankam ĝi ne estas la prefektejo.

Blazono
Blazono

Geografio

Vido de la preĝejo Dipatrino kaj la kanalo el la Rodano al la Rejno

Dolo, arta kaj historia urbo, situas ĉe la bordoj de la rivero Doubs kaj de la kanalo el la Rodano al la Rejno, meze de la vojo inter Dijon kaj Besançon. Dole estas aŭtovojonodo.

Demografio

Loĝantaro

Dole etendiĝas sur 38,38 kilometroj alt du kaj havis 23 775 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2021, tiel ke la loka loĝdenso estas po 619,46 homoj kilometre alt du[1].

Historio

En 1423, la duko Filipo la 3-a fondis en Dolo universitaton por Burgonjo kaj Franĉ-Konteo.

En 1474, la duko Karlo la brava difinis la rolon de parlamento kiu kunsidis alternative en Bono kaj Dolo por juĝadoj en Burgonjo kaj Franĉ-konteo kaj iĝis sendependa de la parlamento de Parizo[2].

Fine de februaro 1477, kiam Marie la filino de la forpasinta Karlo la brava komprenis, ke la reĝo Ludoviko la 11-a perfidis ŝin, ŝi ribelis kaj poste la urbo Dolo estis sieĝita de La Trémoille (la sinjoro de Craon la franca guberniestro de Burgonjo) sed vane. En 1479 la franca armeo revenis denove kaj detruis la urbon.

En 1593 Dole denove iĝis espana.

En 1636, la princo Henri la 2a de Bourbon-Condé klopodis vane preni la urbon, kiu rezistis dum 80 tagoj. Finfine la urbo estis liberigita de la duko Karolo la 4-a.

...

En 1674, la reĝo Ludoviko la 14-a kaj prenis la urbon definive.

Lokaj famuloj

Naskiĝis en Dole la jenaj famuloj

Vivis en Dole

Dolo estas la urbo, kie Marcel Aymé estis gimnaziano. La politikistino Dominique Voynet aktivis en tiu urbo kaj estis elektita de ĝi kiel deputitino de la 10-an de julio 2001 ĝis la 16-an de junio 2002.

Vivis en Dole la jenaj famuloj

Vidindaĵoj

La heredaĵo de Dolo konsistas el stratetoj, tipaj de la malnova kvartalo, kun domoj datiĝanta ekde la 15-a ĝis la 18-a jarcentoj ĉirkaŭ la Kolegiejo Notre-Dame. Ekzistas multaj rimarkindaj ŝtuparoj, kaj bela kvartalo nomita Petite Venise ("Eta Veneco").

Administrado

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
1944 1947 François Mugnier-Pollet divers gauche instruisto


1947 1968 Charles-Laurent Thouverey Parti radical senatano


1968 1976 Jacques Duhamel PDM parlamentano, ministro


1976 1977 Armand Truchot UDR kuracisto


1977 1983 Jean-Pierre Santa Cruz PS kuracisto, parlamentano


1983 2008 Gilbert Barbier UDF UMP kirurgo, parlamentano, senatano


2008 2014 Jean-Claude Wambst PS juristo, instruisto


2014 2020 Jean-Marie Sermier UMP parlamentano


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Partneraj urboj

Esperanto

- Jura-Esperanto partoprenis en la loka Socia Forumo printempe 2012 kaj 2014.

- Post interkonsento inter la kulturoteko "Albert Camus" en Dole kaj Jura-Esperanto kiuj rendevuis en Nacia Esperanto-Muzeo (Gray) aŭtune 2012,

Jura-Esperanto kunlaboris kun la skipo de la kulturoteko por sukcesigi la prelegon kadre de Communauté d'agglomération du Grand Dole. Venis pli ol 20 personoj.

  • Sekve dum junio 2013 en kulturoteko "Albert Camus" plenkreskuloj kunvenis ĉirkaŭ Emmanuel Desbrières de la 18a kaj 30 minutoj ĝis la 20-a horo

kaj Philippe Gindre kaj Balbina Serrano malkovrigas esperanton al infanoj.

  • La 18-an de junio en kulturoteko "Albert Camus" Jura-Esperanto akceptis esperantistojn el Ĉeĥio Petr Chrdle kaj Milada, lia kunulino.
  • Alain Droyer prezentos esperantan muzikon la 25-an de junio.

Jura-Esperanto translokigis sian sidejon al la kulturoteko, kaj organizas kursojn de esperanto ekde oktobro 2013.

2014

2015

centre social du Poiset 2, bd de la corniche.

2016

2017

  • La 14-an de januaro 2017, okazos Esperanto-sabato en "Centre social Escale".

Notoj kaj referencoj

  1. La nombroj de la INSEE france
  2. Parlemento de Bono-Dolo france

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

La kolegiejo