Jean Amouroux: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 6259749 de KsaveroEO (kontribuoj, diskutpaĝo)
Etikedoj: Malfaro Iksokodo
Neniu resumo de redakto
Etikedo: Iksokodo
Linio 16: Linio 16:
{{ĝermo|esperantisto}}
{{ĝermo|esperantisto}}


{{vivtempo|?||Amouroux}}
{{vivtempo|Amouroux}}
[[Kategorio:Francaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Francaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Katalunaj esperantistoj]]
[[Kategorio:Katalunaj esperantistoj]]

Kiel registrite je 08:03, 20 jan. 2018

Jean AMOUROUX estis franca esperantisto, kiu naskiĝis la 29-an de aprilo 1937 kaj mortis la 4-an de januaro 2018 en Perpignan/Perpinyà (Francio), kie dum multaj jaroj li loĝis. Kiel konata amatora historiisto kaj kolektanto de Esperantaĵoj, ĉefe de E-filatelaĵoj, laŭlonge de jardekoj li helpis savi multajn dokumentojn kaj el ili regule produktis multajn artikolojn por E-movadaj gazetoj kaj kunlaboris kun historiistoj, bibliotekoj kaj muzeoj, kiel tiu de Subirats (en Katalunio, Hispanio). Pacienca esploristo, li multjare proksime kunlaboris kun Ludovikito (Itô Kanzi), kompilinto de la impona Plena Verkaro de Zamenhof (PVZ), kun Marcel Delcourt pri la pioniroj de la E-movado en Francio kaj kun Luis Hernández Yzal, iniciatinto de la muzeo en Subirats.

Elektitaj publikaĵoj

Referencoj