Verĉelo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
|||
Linio 49: | Linio 49: | ||
==== Placo Cavour ==== |
==== Placo Cavour ==== |
||
[[Dosiero:Piazza Cavour.jpg|thumb|423x423px|Placo Cavour]] |
[[Dosiero:Piazza Cavour.jpg|thumb|423x423px|Placo Cavour]] |
||
La nuntempa placo Cavour (Kavur') antaŭe estis nomata ''Piazza Maggiore'' (nome "Plej Granda Placo"), pro ĝia graveco kaj grandeco, kaj nun havas tiun nomon pro la monumento dediĉita al la piemonta politikisto: [[Camillo Benso di Cavour]] (Kamillo Benso di Kavur'), kiu staras meze de la placo. Verŝajne la placo estas en la loko kie estis la [[Imperiestraj Forumoj (Romo)|romia forumo]], kaj nuntempe beligas ĝin mezepokaj palacoj kaj restaĵoj.[[Kategorio:Komunumoj de Italio]] |
La nuntempa placo Cavour (Kavur') antaŭe estis nomata ''Piazza Maggiore'' (nome "Plej Granda Placo"), pro ĝia graveco kaj grandeco, kaj nun havas tiun nomon pro la monumento dediĉita al la piemonta politikisto: [[Camillo Benso di Cavour]] (Kamillo Benso di Kavur'), kiu staras meze de la placo. Verŝajne la placo estas en la loko kie estis la [[Imperiestraj Forumoj (Romo)|romia forumo]], kaj nuntempe beligas ĝin mezepokaj palacoj kaj restaĵoj. |
||
[[Kategorio:Komunumoj de Italio]] |
|||
[[Kategorio:Komunumoj de Piemonto]] |
[[Kategorio:Komunumoj de Piemonto]] |
||
[[Kategorio:Komunumoj de Provinco Vercelli]] |
[[Kategorio:Komunumoj de Provinco Vercelli]] |
||
[[Kategorio:Vercelli| ]] |
Kiel registrite je 19:23, 17 jun. 2018
Vercelli | |||||
komunumo de Italio | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Piemonto (2005) | ||||
Provinco | VC Verĉelo (2005) | ||||
Geografia situo | 45° 19′ N, 8° 25′ O (mapo)45.3166666666678.4166666666667Koordinatoj: 45° 19′ N, 8° 25′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 130 m [+] | ||||
Areo | 79 (2005) km² | ||||
Loĝantaro | 45 206 (2023) | ||||
Loĝdenso | 567 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Asigliano Vercellese, Borgo Vercelli, Caresanablot, Desana, Lignana, Olcenengo, Palestro (PV), Prarolo, Salasco, Sali Vercellese, San Germano Vercellese, Villata, Vinzaglio (NO) (2005) | ||||
Patrono | Sankta Eŭzebo de Verĉelo | ||||
Festa tago | 1-a de aŭgusto (2005) | ||||
Nomo de loĝantoj | vercellesi | ||||
Poŝtkodo | 13100 | ||||
Imposta kodo | L750 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 002158 | ||||
Telefona prefikso | 0161 | ||||
Retpaĝo | http://www.comune.vercelli.it/ | ||||
Vercelli - en la antikva tempo Vercellae, en la piemonta Vërsèj, esperantigebla Verĉelo - estas komunumo de Italio, en orienta Piemonto, kie enloĝas ĉirkaŭ 45.000 homoj.
La urbo estis fondita de Keltaj kaj Liguraj popoloj. En 102 a.K. la antikva etno de cimbroj en granda batalo apud la urbo kontraŭ la armeo de la Romia Respubliko estis ekstermita.
La havas barbaran originon, sed ĝi pligrandiĝis kaj pligraviĝis dum la Romia Imperio kaj ĉefe dum la mezepoko, post ĝia kristaniĝo. Verĉelo estis kristanigita de episkopo Sankta Eŭzebo, unua episkopo de Piemonto, kaj dum mezepoka periodo ĝi estis fakte la plej grava urbo de la regiono laŭ religia vidpunkto. Dum malfrua mezepoko multaj sieĝoj kaj bataloj atakis nordan Italion kaj Verĉelon mem, kiu multfoje ŝanĝi posedanton, ĝis 1713 kiam per Utrekta Traktato ĝi fine iĝis posedaĵo de Savoja dinastio, kaj ekde tiam estis konstruitaj multaj mirindaj kaj artaj palacoj, preĝejoj kaj stratoj. Post la franca revolucio kaj la invado de Napoleono, Verĉelo iĝis franca ĝis fino de Napoleona Imperio. Dum la unuiĝo de Italio, dum 1800, Verĉelo havis gravan rolon en la batalo kontraŭ la aŭstro-hungara armeo, barante ĝin per la kreado de akva barilo tra la verĉelaj rizkampoj. Ekde la italia unuiĝo Verĉelo estas eta provinco, kaj sufiĉe riĉa urbeto, kie videblas interesaj artaĵoj ĉefe mezepokaj kaj postmezepokaj; ĝia ĉefa ekonomia forto esta la kultivado kaj komercado de rizo, kaj ĝia riza merkato estas inter la unuaj de tuta Eŭropo.
Monumentoj de Verĉelo
Preĝejo de Sankta Andreo
La preĝejo de Sankta Andreo estas la simbolo de Verĉelo, ĝi estis konstruata inter 1219 kaj 1227, laŭ la volo de kardinalo Guala Bicchieri (Gŭala Bikjeri). Ĝi estas unika ekzemplo de miksita stilo inter la lombard-emilia romanikstilo kaj la franca gotikstilo. Ĝi enhavas tri navojn kun ege alta transepto, kaj ene estas riĉa kaj valorplena ligna ĥorejo. En la enaj ĉambroj estas konservata ligna krucifikso, el la XIV jarcento. Kaj apud la preĝejo estas ankaŭ belega klostro rektangula.
Preĝejo de Sankta Kristoforo
La preĝejo de Sankta Kristoforo estis konstruata en 1515, kaj ene admireblas multaj pentraĵoj de Gaudenzio Ferrari (Gaŭdencjo Ferrari), kaj plie la tuta plafono estas pentrita per 1700-aj desegnoj. La arkitekturo mem de la preĝejo vere vidindas pro la balustrado de Filippo Juvarra kaj la belaj lignaj dekoraĵoj.
Placo Cavour
La nuntempa placo Cavour (Kavur') antaŭe estis nomata Piazza Maggiore (nome "Plej Granda Placo"), pro ĝia graveco kaj grandeco, kaj nun havas tiun nomon pro la monumento dediĉita al la piemonta politikisto: Camillo Benso di Cavour (Kamillo Benso di Kavur'), kiu staras meze de la placo. Verŝajne la placo estas en la loko kie estis la romia forumo, kaj nuntempe beligas ĝin mezepokaj palacoj kaj restaĵoj.