Eisenach: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Giorno2 (diskuto | kontribuoj) |
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- ĉ. + ĉirkaŭ ) |
||
Linio 5: | Linio 5: | ||
== Faktoj == |
== Faktoj == |
||
* '''Situo:''' 50°59' NO, 10°19' OR |
* '''Situo:''' 50°59' NO, 10°19' OR |
||
* '''Loĝantaro:''' |
* '''Loĝantaro:''' ĉirkaŭ 44.400 (en 2000) |
||
* '''Horzono:''' [[GMT]]+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
* '''Horzono:''' [[GMT]]+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro) |
||
Kiel registrite je 08:42, 27 nov. 2018
Eisenach [AJzenaĥ] estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Turingio de Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Werra.
Faktoj
- Situo: 50°59' NO, 10°19' OR
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 44.400 (en 2000)
- Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)
Industrio
En Eisenach oni produktas maŝinojn, tekstilaĵojn, elektronikaĵojn.
Vidindaĵoj kaj historio
La plej konata vidindaĵo estas memkompreneble la kastelo Wartburg. Krome ne neglektu dum vizito la romanikstila Preĝejo Sankta Nikolao, la malfrugotika Georgo-kirko (kie estas statuo de Johann Sebastian Bach) kaj la Kastelo Klemda de 1260.
Vizitindaj estas ankaŭ la Luther-domo kie pasigis Marteno Lutero verŝajne parton de sia junaĝo, la Bach-domo, la Muzeo Reuter-Wagner, la Muzeo en la Dominikana kirko, la Urba kastelo kaj la Teĉambro en la kartuzia ĝardeno. En la urbocentro troviĝas belaj aroj da mezepokaj konstruaĵoj. Teknikemuloj vizitu la aŭtomuzeon Aŭtomobila mondo Eisenach. Pri la iĝo de germana nacia ŝtato en la 19-a jarcento rakontas sur la monteto situanta Monumento de la studentaj korporacioj. En 1817 oni festis la Wartburgfeston. Jen la kompleta listo:
- Aŭtomobila mondo Eisenach
- Bach-domo
- Hellgreven-korto
- Kapelo Sankta Klemento
- Kirko Sankta Anno
- Kirko Sankta Kruco
- Kirko Sankta Nikolao
- Landa Teatro Eisenach
- Luther-domo
- Monumento de la studentaj korporacioj
- Muzeo Dominikana kirko
- Muzeo Reuter-Wagner
- Muzeo Urba kastelo
- Palaco Bechtolsheim
- Teĉambro en la kartuzia ĝardeno
- Thüringer Museum Eisenach
- Wartburg
Historio kaj socialdemokratia lulilo
Turingiaj landografoj fondis la urbon en la 12-a jarcento. Estinte ĝis 1498 rezidejo de negrava grafolando, Eisenach inter 1596 kaj 1741 plurfoje por pli longa daŭro funkciis kiel rezidloko de la dinastio Wettin. Poste la urbo ekregatis de la domo de Saksio-Weimar.
En 1869 August Bebel kaj Wilhelm Liebknecht fondis tie ĉi la partion Sozialdemokratische Arbeiterpartei (SDAP).
La partoj de la urbo
Zu Eisenach gehören die Ortsteile
- Berteroda
- Hötzelsroda
- Madelungen
- Neuenhof-Hörschel
- Neukirchen
- Stedtfeld
- Stockhausen
- Stregda
- Wartha-Göringen
Tiuj komunumopartoj posedas proprajn lokokonstituciojn. Neuenhof kaj Hörschel, kaj Wartha kaj Göringen estas kunigitaj al po unu loko.
Partneraj urboj
- Marburg, Germanio ekde 1988
- Sedan, Francio ekde 1991
- Waverly, Usono ekde 1992
- Skanderborg, Danio ekde 1993
- Mahiljou, Belarusio ekde 1996
Gefiloj de la urbo