Komunista krimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Komunista krimo (pole: zbrodnia komunistyczna; laŭ kompreno de la leĝo de la 18-a de decembro 1998 pri la Instituto pri Nacia Memoro - Komisiono pri Juĝprocesa Punado de Krimoj kontraŭ Pola Nacio) – ago farita de funkciulo de komunista ŝtato en la periodo de la 17-a de septembro 1939 ĝis la 31-a de julio 1990, konsistanta en aplikado de reprezalioj aŭ aliaj formoj de la tuŝo de homrajtoj kontraŭ unuopulo aŭ homgrupo, aŭ lige al ilia apliko, estanta krimo laŭ la pola puna juro valida dum ĝia faro.

Nocio pri la komunista krimo elpuŝis de la jurista lingvo nocion pri stalinismaj krimoj, kiun oni uzis komence de esploroj ligitaj kun respondeco pro ilia faro.

Komunistaj krimoj estantaj laŭ internacia juro krimoj kontraŭ la paco, krimoj kontraŭ la homaromilitkrimoj ne fortempiĝas.

Proponoj de eŭropaj reguligoj[redakti | redakti fonton]

Soveta disidento poldevena Vladimir Bukovskij estis la unua, kiu diris pri reprezalia psikiatrio en Sovetunio kaj postulis prijuĝon de komunistaj krimoj simile al la Nurenbergaj procesoj.

En 2010 Litovio, Ĉeĥio, Latvio, Bulgario, Hungario kaj Rumanio proponis punigon de la neado de komunistaj krimoj garantii surnivele de la leĝo de Eŭropa Unio. Eŭropa Komisiono forĵetis la proponon.

Elektitaj ekzemploj[redakti | redakti fonton]

2.11.1985: Pola studento Marcin Antonowicz mortis — batita en Olsztyn de funkciuloj de milico post montro de legitimilo de la Universitato en Gdańsk (Gdańsk estis tiutempe asociata kiel lulilo de demokrata opozicio)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]