Nacia Parko Insulo Rubondo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nacia Parko Insulo Rubondo
nacia parko [+]
Koordinatoj2° 18′ 0″ S, 31° 50′ 0″ O (mapo)-2.331.833333333333Koordinatoj: 2° 18′ 0″ S, 31° 50′ 0″ O (mapo)

Estiĝo1965

Nacia Parko Insulo Rubondo (Tanzanio)
Nacia Parko Insulo Rubondo (Tanzanio)
DEC
Nacia Parko Insulo Rubondo
Nacia Parko Insulo Rubondo
Map
Nacia Parko Insulo Rubondo

Vikimedia Komunejo:  Rubondo Island National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Nacia Parko Insulo Rubondo (svahile Hifadhi ya Taifa ya Kisiwa cha Rubondo) estas la nura nacia parko de Tanzanio en la Lago Viktorio. Tiu insulo allogas malgrandan nombron de vizitantoj ĉiujare, ĉefe ĉasistoj, fiŝkaptistoj kaj birdemuloj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Insulo Rubondo situantas en la sudokcidenta angulo de la Lago Viktorio, Tanzanio. La insulo Rubondo estas ĉirkaŭ 150 km okcidente de Mwanza. La ĉefa insulo, Rubondo (2o 18’ S, 31o 50’ E) estas 237 km2 laŭ grando. La insulo protektas aliajn 11 insuletojn, ne multe pli granda ol 2 km2.[1] Tiuj 10 insuloj formas la areon de la Nacia Parko Insulo Rubondo kovras areon de 456.8 km². La Lago Viktorio estas je 1,134 metroj super la marnivelo. La plej alta pinto sur Rubondo estas la Montetoj Masa plej sude, je alto de 1,486m (350m super la lagonivelo).[1] La ĉefa insulo estas 28 km longa el nordo al sudo kaj estas 3–10 km larĝa. Rubondo estas sur faŭlto en la lago.

Faŭno[redakti | redakti fonton]

Unu el ĉefaj allogaĵoj de la parko estas la ĉimpanzoj; krom tiuj oni enmetis sep aliajn speciojn en la insulon: inter kiuj la Roana antilopo (Hippotragus equinus) kaj la rinocero (Diceros bicornis) ambaŭ nuntempe formortintaj, la Sunia antilopo (Neotragus moschatus), elefantoj (Loxodonta africana), dudek ĝirafoj (Giraffa camelopardalis), 20 Blank-nigraj stumposimioj (Colobus guereza), kaj la Griza papago (Psittacus erithacus) konfiskitaj el kontraŭleĝa komerco; vidu ĉe [1].

Pli komuna indiĝena faŭno estas la simioj Chlorocebus aethiops, la sitatungoj (Tragelaphus spekei), hipopotamoj, genotoj kaj la antilopoj Tragelaphus scriptus.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Briggs, P. (2006). Tanzania. Bradt Travel Guide 5a eldono. Paĝoj 231-239.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La oficiala retejo de Tanzaniaj Naciaj Parkoj - Rubondo: http://www.tanzaniaparks.com/rubondo.html Arkivigite je 2012-09-29 per la retarkivo Wayback Machine

Turismo