Srilanka koko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka koko
Srilanka koko, masklo en Nacia Parko Yala, Sri-Lanko
Srilanka koko, masklo en Nacia Parko Yala, Sri-Lanko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Gallus
Specio: G. lafayetii
Gallus lafayetii
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorio
Teritorio
Teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Gallus lafayettii - MHNT

La Srilanka koko (Gallus lafayetii), konata ankaŭ dum la kolonia epoko kiel Cejlona koko, estas birdospecio membro de la familio de Fazanedoj kiu estas endemia de Srilanko, kie ĝi estas la nacia birdo. Ĝi estas tre proksime rilata al la Ruĝa koko (G. gallus), la natura specio de koko el kiu la hejma koko malsovaĝiĝis. La specifa nomo de la Srilanka koko rememoras la nomon de la francan nobelon Gilbert du Motier, markizo de La Fayette.[1] En Sinhala ĝi estas konata kiel Wali Kukula[2] kaj en Tamila kiel இலங்கைக் காட்டுக்கோழி.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe aliaj kokoj, ankaŭ la Srilanka koko estas evidenta ekzemplo de seksa dimorfismo: la masklo estas multe pli granda ol la ino, kun pli kolora plumaro kaj rimarkindaj brido kaj kresto.

La masklo de Srilanka koko estas 66–73 cm longa, esence simila al granda, muskola virkoko. La masklo havas oranĝecruĝan korpoplumaron, kaj malhelpurpurajn al nigrajn flugilojn kaj voston. La plumoj de la "longharoj" descende el kapo al bazo de la spino estas orkoloraj, kaj la vizaĝo havas nurajn ruĝajn haŭtaĵon kaj bridojn. La iriso estas flava. La bridokresto estas ruĝa kun flava centrareo. Kiel ĉe la Verda koko, tiu koko ne posedas eklipsan plumaron.

La ino estas multe pli malgranda, nur 35 cm, kun senkolora bruna plumaro kun blanka bildo en suba ventro kaj brusto, ideala kamuflado por nestumanta birdo.

Klasado[redakti | redakti fonton]

Tiu estas unu el la kvar specioj de birdoj de la genro Gallus. La aliaj tri membroj de la genro estas la Ruĝa koko (G. gallus), la Griza koko (G. sonneratii), kaj la Verda koko (G. varius).

La Srilanka koko estas plej proksime rilata al la Verda koko,[3] kvankam fizike ĝi similas al la Griza koko kaj al la Ruĝa koko. Kiel ĉe la Verda koko, la Srilanka koko estas insula specio kiu evoluis kun la simile alborditaj predantoj kaj konkurantoj. Unika komplekso de kutimoj kontraŭpredantaj kaj manĝostrategioj estas integraj komponaĵoj de la longa evolucia historio de la Srilanka koko.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ĉe plej parto de aliaj fazanedoj, la Srilanka koko estas surgrundema specio. Ĝi pasigas plej parton de la tempo manĝante per skrapado en grundo diversajn semojn, falitan fruktojn kaj insektojn.

Ĝi estas grundonestumanta birdo, kaj la ino demetas 2-4 ovojn en nesto. Simile al ĉe multaj membroj de la fazana familio, la kolora masklo ne ludas parton en la kovado de la ovoj kaj zorgado de la frumaturaj idoj. Tiuj taskoj estas plenumataj de la senkolora kaj bone kamufla ino.

Kiel ĉe la Griza kaj la Verda kokoj, la masklo de ka Srilanka koko ludas aktivan rolon en nestoprotektado kaj idozorgado.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Ino ĉe Arbarrezervejo Sinharaja, Sri-Lanko.

La reprodukta strategio de tiu specio estas plej bone priskribita kiel foja poliandrio, ĉe kiu unusola ino tipe ligiĝas kun du aŭ tri maskloj kio formas masklaron. Tiuj maskloj estas ŝajne fratoj. La ino pariĝas kun la alfa masklo de la masklaro kaj pariĝas alte for de la grundo.

Ŝiaj ovoj estas tre variaj laŭ koloro sed ĝenerale estas kremokoloraj kun flava aŭ rozkolora nuancoj. Purpuraj aŭ brunecaj punktoj estas komunaj. Foje ino produktas ruĝajn aŭ makulitajn ovojn. La ino kovas siajn ovojn, dum la alfa masklo gvardas ŝian neston el proksima ripozejo dum la reprodukta sezono. La betaj maskloj restas proksime same gvardante la nestoteritorion el entruduloj aŭ eventualaj predantoj, kiaj rivalaj maskloj, aŭ serpentoj kaj herpetoj. La Srilanka koko estas unika inter kokoj pro mallongdaŭro de la kovado, kiu povas esti tiom mallonge kiom nur de 20 tagoj kontraste kun la 21–26 tagoj de la Verda koko.

La idoj postulas konstantan dieton de vivantaj manĝeroj, kutime insektoj kaj izopodoj. Precize la junuloj de terkraboj estas tre gravaj por la kresko kaj surviveblo de la junaj kaj antaŭplenkreskaj Srilankaj kokoj. En kaptiveco tiu specio estas ĉefe endanĝerebla pro la malsano pulloram kaj aliaj bakteriaj malsanoj komunaj en hejma kortobirdaro.

La idoj, kaj je malpli etendo, la plenkreskuloj, estas nekapablaj uzi vegetalbazajn proteinojn kaj grasojn. Ties dietaj postuloj ne kongruas kun komerce procezitaj manĝomaterialoj. Kiel rezulto ili estas ege raraj en kaptiveco.

Habitato[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas komuna en arbaraj kaj arbustaraj habitatoj, kaj estas komune vidata je lokoj kia Kitulgala, Yala kaj Sinharaja.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grouw, Hein van, Dekkers, Wim & Rookmaaker, Kees (2017). On Temminck’s tailless Ceylon Junglefowl, and how Darwin denied their existence. Bulletin of the British Ornithologists’ Club (London), 137 (4), 261-271. https://doi.org/10.25226/bboc.v137i4.2017.a3
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-04-01. Alirita 2011-02-15.
  3. A genetic variation map for chicken with 2.8 million single-nucleotide polymorphisms. International Chicken Polymorphism Map Consortium (GK Wong et. al.) 2004. Nature 432, 717-722| doi:10.1038/nature03156.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]