Sriracha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sriracha
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

SirachaSriracha (taje ศรีราชา) estas spica saŭco nomita laŭ la urbo Si Racha ĉe la Golfo de Tajlando. La saŭco estas farita el varma pipro (plejparte ĥalapenjokapsiko), vinagro, ajlo, sukero kaj salo, kaj estas ofta en pluraj sudorient-aziaj kuirartoj, ekzemple en tajlanda kuirarto, vjetnama kuirarto, indonezia kuirarto kaj pli.

Uzoj[redakti | redakti fonton]

Sriracha-mayo saŭco

En Tajlando, sircha ofte estas utiligita kiel tremposaŭco, precipe por marfrukta manĝaĵo kaj omletopladoj. En vjetnama kuirarto, sircha estas servata kune kun pho-supo kaj frititaj nudeloj, kun printempaj rulaĵoj kaj aliaj pladoj.

En la jardeko de la 2010-aj jaroj, Siracha-saŭco iĝis populara en la Okcidento kaj estas servita kune kun hamburgeroj kaj aliaj rapidmanĝejoj. Krome, ĝi akiris kultan statuson inter manĝantoj en la Okcidento, tial ankaŭ estas surmerkatigitaj konfitaĵoj, lekbombonoj, kokteloj kaj terpommanĝaĵoj enhavantaj Siracha [1][2].

En 2013, la usona reĝisoro Griffin Hammond publikigis filmon nomitan Sirache, dokumenta filmo pri la origino kaj produktado de Sirache-saŭco en Usono, specife pri ĝia plej fama versio produktita de la kompanio Hui Fong [3].

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]