Stano Marček

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stano Marček
Stano Marček en somero 2016
Stano Marček en somero 2016
Persona informo
Naskonomo Stanislav Marček
Naskiĝo la 5-an de januaro 1953
en Martin
Lingvoj Esperantoslovaka
Nacieco slovaka
Ŝtataneco SlovakioĈeĥoslovakio
Okupo
Okupo esperantisto • eldonisto • manaĝero • ĵurnalisto
Verkoj Esperanto per rekta metodo
Esperanto
Aliaj aktivaĵoj vidu tekste
vdr

Stano MARČEK, oficiale Stanislav MARČEK (naskiĝis la 5-an de januaro 1953 en Slovakio) estas slovaka esperantisto, instruisto, eldonisto, membro de Akademio de Esperanto kaj laŭreato de Premio Deguĉi.[1]

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Marček studis pri aparataj kaj aŭtomatigaj teĥnikoj. Post studado li laboris en paperoproduktado, tapetoproduktado kaj celulozoproduktado kaj gvidis fakon pri elektroniko.[2]

En la 1980-aj kaj 1990-aj jaroj li laboris kiel manaĝero de sukcesa Ĉeĥoslovakia roka muzika grupo Team. Krom aliaj aferoj li prizorgis eldonon de ilia unua albumo ankaŭ en Esperantlingva versio kaj preparis Esperantan turneon.[2]

Agado en Esperanta movado[redakti | redakti fonton]

Marček eklernis Esperanton kiel 12-jaraĝa en bazlernejo. En sia junaĝo li aktivis en la slovakia junulara esperanto-movado kaj gvidis kursojn de Esperanto. Li fondis, gvidis kaj aligis al TEJO organizon Junaj Esperantistoj en Slovakio (JES),[2] kiu poste malfondiĝis, sed en 2003 estis fondita ĝia posteulo, Slovakia Esperanta Junularo.

Ekde 2010 li estas prezidanto de Slovakia Esperanta Federacio.[3]

Stano Marček estas membro de Akademio de Esperanto.[4]

Redaktado de gazetoj kaj revuoj[redakti | redakti fonton]

Marček laboras kiel redaktoro de Juna Amiko (gazeto de ILEI), Esperanto aktuell (gazeto de Germana Esperanto-Asocio) kaj ekde 2013 helpas pri Esperantisto Slovaka (organo de Slovakia Esperanta Federacio), kiun li redaktis en 1985-1995.

Antaŭe li estis redaktoro de la revuoj Esperanto (2002-2013) (organo de UEA), Esperantista Vegetarano (1982-1997) kaj Heroldo de Esperanto (2000-2001) kaj kunlaboris kun Monato.[2]

Eldona agado[redakti | redakti fonton]

Marček posedas propran eldonejon en kiu li eldonas eldonaĵojn de si mem kaj de aliaj aŭtoroj.

Al lia verkaro apartenas fama lernolibro Esperanto per rekta metodo kiu en majo 2016 estis tradukita jam al 38 lingvoj. Li aŭtoras ankaŭ kolektojn de krucvortenigmoj, instru-amuzaj libroj, sonlibroj kaj metodikaj materialoj. Al la slovaka li tradukis kaj eldonis libron La Zamenhof-strato de Roman Dobrzyński, redaktis kaj eldonis la libron Bona Espero, idealo kaj realo de la sama aŭtoro.[2]

Instruado[redakti | redakti fonton]

En 1977 li akiris diplomon de instruisto de Esperanto kun aprobo por gvidi kursojn laŭ asociaj ekzamenoj ĉe Eduard Vladimír Tvarožek kaj Magda Šaturová-Seppová. Li gvidis kursojn de diversaj niveloj dum SET-Lanĉov kaj InPaSem en Ĉeĥio, SELKO, Somera Esperanto-Studado (SES) en Slovakio, Someraj E-kursoj en Finnlando, Pollando, Germanio, Francio (TAKE/IKEF), Svislando (KCE, La Chaux-de-Fonds), Hispanio (Internacia Semajno), Nov-Zelando (Oceania Kongreso) kaj aliaj. En 1982 organizis kaj direktoris Internacian Junularan Kursejon en Bardejov, Slovakio.[2]

Lia lernolibro Esperanto per rekta metodo estis tradukita al 34 lingvoj (en 2014). Ĝi estas disponebla por aliaj instruistoj kun aldona instrua materialo, kiel priskribitaj bildoj, sonregistrita modela elparolo kaj muzika albumo Kantoj por kursoj por engaĝigi lernantojn.[2]

Aŭskultejo[redakti | redakti fonton]

Kunlabore kun Germana Esperanto-Biblioteko en la urbo Aalen Stano Marček kreis interretan “Aŭskultejon de Stano Marček”, en kiu oni povas aŭskulti kaj libere elŝuti sonlibrojn kun fabeloj, poezio kaj prozo, kaj ankaŭ kantojn en Esperanto. Dum la kronvirusa epidemio multaj homoj devis esti hejme kaj serĉi interesajn, amuzajn kaj utilajn okupiĝojn. Li do decidis donaci al esperantistoj sonlibrojn kaj kantojn, kiujn li antaŭe eldonis sur kompaktaj diskoj kaj kasedoj, aŭ kiujn mi helpis eldoni al aliaj eldonejoj. Emfazinda estas la pedagogia valoro de la sonlibroj: aŭskulti kaj kompreni parolatan tekston, lerni novajn vortojn, alproprigi al si modelan elparolon, belajn kaj modelajn vortturnojn el popularaj libroj aŭ kantoj, el la agrabla mondo de fabeloj, rakontoj, poezio aŭ muziko.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Pro sia agado estis Marček plurfoje premiita per diversaj premioj.

Pro „instruado de Esperanto, informado pri Slovakio en esperantista medio“ li estis en 2008 deklarita Esperantisto de la jaro en Slovakio.[5] En 2010 li estis enlistigita en Panteono de Edukado.net.[6]

En 2014 laŭ decido de estraro de UEA estis al li aljuĝita Premio Deguĉi, konata ankaŭ kiel „esperantista pacpremio“ pro „longtempa agado kiel instruisto de Esperanto en multaj landoj kaj pro lia ĵurnalisma agado kiel redaktoro de multaj Esperanto-gazetoj“. Solena transdono ne okazis dum publika aljuĝo, dum la 99a Universala kongreso, pro malĉeesto de Marček,[1] sed dum KAEST 2014 kun transdono de la premio fare de Stefan MacGill.[7]

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Stano Marček estas vidvo, patro de unu filino (naskiĝinta en 1980) kaj unu filo (naskiĝinta en 1983).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • DVD Aŭdo-vida konversacia kurso de Esperanto por progresintoj. Ampleksa 8-leciona lernomaterialo kun koloraj bildoj, stereaj sonoj kaj printeblaj tekstlibretoj por la lernantoj. Stano Marček. Martin: La aŭtoro, 2006. Taŭga por per-komputila aŭ TV/DVD-aparata instruado kaj grandekrana projekciado. Taŭga distrilo por E-kluboj.
  • 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. 27 cm. ISBN 9788089312061. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj.
  • KD 107 krucenigmoj en Esperanto. Stano Marček. Ilustris Linda Marčeková kaj Stano Markovič. Martin: La aŭtoro, 2008. 88p. Diversgrandaj kruc(vort)enigmoj. Kompaktdisko kun printeblaj kaj projekcieblaj krucenigmoj en jpg- kaj pdf-formatoj. Kun permeso de la aŭtoro printi aŭ projekcii la krucenigmojn (por kursanoj aŭ klubanoj), resp. por represi ilin en Esperantaj gazetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Universala Esperanto-Asocio (2014-08-03). N-ro 551 (2014-08-03) Premio Deguĉi al Stano Marček. Universala Esperanto-Asocio. Alirita 2015-01-08.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 Stano Marček en Panteono de Edukado.net
  3. Organizácie a kluby[rompita ligilo] en esperanto.sk
  4. Membroj kaj korespondantoj de Akademio de Esperanto
  5. Esperantisto de jaro, Ago de jaro[rompita ligilo] en vikio.esperanto.sk
  6. Paĝo de Stano Marček en Panteono de Edukado.net
  7. Programo de KAEST 2014

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.