Saltu al enhavo

Stranga Heredaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Stranga Heredaĵo
Stranga Heredaĵo
Stranga Heredaĵo
Aŭtoro Heinrich August Luyken
Eldonjaro 1922
Urbo Lepsiko
Eldoninto Ferdinand Hirt & Sohn
vdr

Stranga Heredaĵo [1] [2] estas romano originale verkita de Heinrich August Luyken kun multaj aludoj al Esperanto, eĉ la heroo de la romano mem estas eminenta esperantisto, kiu havas detektivajn kapablojn. Eldoniĝis 1922.

Konciza enhavo de la romano

[redakti | redakti fonton]

Juna esperantisto Leonard Marston laboras en fabriko, kiu apartenas al vidvo Hugo Vincent kaj lia duonfratino Delfino Haverford, kiu okupiĝas pri spiritismo. S-ro Vincent havas du infanojn, knabon Malkomo kaj duonfilinon Lorna. Kiam la patro de Leonardo estas mortanta, li konfesas, ke la jam forpasinta s-ino Vincent estis lia unua amo kaj ke li ĵuris al ŝi, ke li sekrete protektos ŝiajn infanojn kontraŭ danĝeroj de la vivo. Sed ĉar li mem nun mortas, li postulas de la filo ĵuron, ke li transprenos tiun taskon.

Delfino Haverford amis Roberton Travers, sed li forveturis al Afriko post sia vizito ĉe Hugo Vincent. Delfino estas konvinkita ke Hugo ŝin kalumniis antaŭ ŝia fianĉo. Foje ŝi ekvidis ĉe la lago spiriton de Roberto kaj post kelkaj tagoj venis informo, ke Roberton mortigis berberoj.

Pasis dek jaroj. Montriĝis, ke Delfino venĝas kontraŭ sia duonfrato per lerta ruinigo de liaj infanoj. Al la knabo ŝi donadis drogojn, kiuj lin venigis je rando de frenezeco. Kaj knabinon ŝi enlogis en la domon de spiritistaj fanatikuloj.

Leonardo foje ekvidis fremdulon, kiu sin nomis David Hill, sed Leonardo rekonis en li la „mortintan“ Roberton Travers. Li sekvas lin ĝis Meksiko, kie ili renkontiĝas dum aventura evento - ili savas homan viktimon oferbuĉotan sur altaro de malnovaj aztekaj dioj. S-ro Travers konfesis, ke mortigita estis lia amiko Hill kaj ke li akceptis lian nomon kaj ŝajnigis propran morton. Por Delfino li donis al Leonardo leteron. Kiam Delfino konstatis, ke ŝia amato ankoraŭ vivas, ŝi ekhontis, ke ŝi venĝis kontraŭ la infanoj. Leonardo savis knabinon Lorna el la domo de spiritistoj, sed la knabino malsaniĝis kaj mortis.

Eksplodas la unua mondmilito, dum kiu Leonardo servas kiel flegisto kaj meditas, ĉu esperantismo aŭ aliaj pacifismaj movadoj povas garantii la pacon.

Citaĵo
 Sciante, ke la apero de originala verko en Esperanto de tia grando estas en si mem afero

notinda en la historio de nia literaturo, kaj ke ĉi tiu estas jam la tria volumo tia, kiun ni ŝuldas al la plumo de nia talenta samideano (Paŭlo Debenham— elĉerpita—, kaj Mirinda Amo estas ja ĉie konataj), oni nature sin turnas al ĉi tiu verko kun grandaj atendoj. Zorge traleginte la tutan libron mi sukcesis trovi, post mikroskopa serĉado, nur kelke (tre malmulte) da negravaj preseraroj. Denove mi enviis al la aŭtoro lian rimarkindan fluecon kaj bonstilecon. Inter interesaj vortoj estas: Lenĉjo (ml. de Leonardo) 20, ĉies ajn 38, ŝprucema (junulino) 44, ni brakomalferme bonvenigos vin 102, fraŭlulino 161, ombrumi 176, distanckonservema 180, iomege 305. La tuta libro estas minejo de trafaj esprimoj, kaj meritas zorgan studadon, se nur kiel modelo de vortfarado kaj lerta uzo de la afiksaro. Kredeble akvotenebla 72 devus esti akvotena, aŭ akvotentpova, ĉar oni uzas ebl nur ĉe verbo pasiva. Anstataŭ nur ekzistas 9, me celas 86, nur venkiĝas 123, mi preferus diri: ekzistas nur, celas ne, venkiĝas nur; kaj anstataŭ konfide 14, Indio 196, "coyotes" 197, kunokazaĵo 182, 221, ĉiuj ĉi fiuj 188, interkonatigi 199, seniluziita 223, kotona 299, eble pli bonaj estus: komfidence, indiano, kojotoj, koincido, ĉiuj, interkonigi, semiluzi(iĝini)a, kotuna. La uzon de -us post kvazaŭ 23, 27, 49, kvankam: Zamenhofa, mi ĝis nun neniam sukcesis kompreni, kiam ekzistas nenia “us”-eco ĉe la senco: eble tio estas imito de idiotismo nacilingva. Kun plezuro, do, mi notis la logikan uzon de as post kvazaŭ sur paĝoj 161, 167. Sed ĉio ĉi estas nur bagateloj, kaj plejparte nur personaj opinioj, pri kiuj oni povas opinii malsame. Rilate la romanon mem, ne estas facile esprimi opinion. La juĝo de la leginto koloriĝos multe de lia sinteno al la religiaj kaj filozofiaj problemoj, kiujn la libro traktas.

Kiom da kapoj, tiom da-opinioj. Sed pri la majstreco de la lingva stilo oni ne povas disputi. Ni kore rekomendas la libron al ĉiu, kiu volas modelon de bona. kaj facile komprenebla lingvaĵo. 
— M. C. B., La Brita Esperantisto - Numero 211, Oktobro (1922)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]