Stridorsa kanario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Stridorsa kanario
Stridorsa kanario
Stridorsa kanario
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. dorsostriatus'
Serinus dorsostriatus
(Reichenow, 1887)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Stridorsa kanario (Serinus dorsostriatus) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de la Kanario kaj aliajn similajn speciojn.

Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Etiopio, Kenjo, Somalio, Sudano, Tanzanio kaj Ugando. Ties natura habitato estas seka savano.

Ĝi estas kanario tre simila al la Mozambika kanario, sed ne tiom flava en subaj partoj kaj ĉefe en kapobildo. Maskla plenkreskulo havas verdecan dorson tre griznigre striecan (kio nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latina scienca nomo) kaj nigrecajn flugilojn kaj voston kun helaj bordoj. La subaj partoj kaj pugo estas senmarke tutflavaj, sed la ventro estas blankeca kaj la kapo estas flaveca kun tre grizaj krono (tre strieca) kaj nuko, kaj malhela mustaĉa strio. La kapobildon kompletas flavaj frunto, superokula strio, subvanga makulo kaj mentono. La beko estas tre dika baze kaj iom kurbeca supre (psitakeca).

Referencoj[redakti | redakti fonton]