Sudaka municipo
Sudaka municipo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Municipo | |||||
| |||||
Lando | Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Ĉefurbo | Sudako | ||||
- koordinatoj | 45° N, 35° O (mapo)44.851434.9725Koordinatoj: 45° N, 35° O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 539 km² (53 900 ha) [+] | ||||
Areo | 539 km² (53 900 ha) [+] | ||||
Sudaka municipo | |||||
Vikimedia Komunejo: Sudak Municipality [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Sudaka municipo | |
---|---|
ruse Судакский горсовет ukraine Судацька міськрада krime-tatare Sudaq şeer şurası | |
magistrato • administra unuo en Krimeo • municipal formation in Russia • settlement council | |
La centro: | Sudako |
Areo: | 539 km2 |
Loĝantaro: | 29 448 homoj (laŭ la jaro 2004) |
Loĝ-denso: | 27,92 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-6566 |
En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 1 13 1 |
Oficiala paĝaro | |
Sudaka municipo (ruse Судакский горсовет, ukraine Судацька міськрада, krime-tatare Sudaq şeer şurası) estas unu el la primaraj administraj unuoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio) — la teritorio, subigita al la Sudaka urba konsilantaro. La municipo troviĝas ĉe la sud-orienta bordo de la Krimea duoninsulo kaj estas fama kaj populara ripoz- kaj kurac-regiono. Administra centro de la regiono estas la urbo Sudako.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipo troviĝas en la sud-orienta parto de la Krimea duoninsulo. Oriente ĝi limas la Teodozian municipon, norde — la Kirovskan kaj Belogorskan distriktojn, okcidente — la Aluŝtan municipon. Sude la municipo estas lavata de la Nigra maro. La plej altaj pintoj de la Krimea montaro en la municipo atingas pli ol 800 metrojn super la marnivelo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La bazo por la ekonomio de la municipo estas ripoz- kaj kurac-industrio, turisma sfero (la plej allogaj lokoj estas Sudako kaj Novosveto) kaj ankaŭ la vin-produktado. En la municipo estas kelkaj negrandaj vinfarejoj, kiuj apartenas al la vinproduktejo "Masandro"; krome, en Novosveto troviĝas fama produktejo de ŝaŭmvinoj.
Administra konsisto de la municipo
[redakti | redakti fonton]En la municipo estas 1 urbo (Sudako) kaj 7 komunumoj, kiuj sume havas 1 urbotipan loĝlokon (Novosveto) kaj 14 vilaĝ(et)ojn. Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kaj de la loĝlokoj. Esperante estas prezentitaj nur la loĝlokoj, kiuj estas centroj de la koncernaj komunumoj. Parenteze aperas la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49 post la ekzilo de la krime-tatara popolo.
- Daĉna komunumo
- Daĉno (Daĉnoje, krime-tatare Taraq Taş)
- Lesnoje (Suvuq Suv)
- Gruŝevka komunumo
- Gruŝevko (Gruŝevka, krime-tatare Salı)
- Ĥolodovka (Osmançıq)
- Perevalovka (El Buzlu)
- Meĵdureĉa komunumo
- Meĵdureĉo (Meĵdureĉje, krime-tatare Ay Serez)
- Voron
- Morska komunumo
- Morsko (Morskoje, krime-tatare Qapsihor)
- Gromovka (Şelen)
- Novosveta komunumo
- Novosveto (Novıy Svet)
- Solneĉnodolina komunumo
- Solneĉnodolino (Solneĉnaja Dolina, krime-tatare Qoz)
- Bogatovka (Toqluq)
- Mindalnoje (Arqa Deresi)
- Pribreĵnoje (Çalqa)
- Vesela komunumo
- Veselo (Vesjoloje, krime-tatare Qutlaq)
La loĝlokoj de la Sudaka municipo | |||
---|---|---|---|
Urbo: | Sudako | ||
Urbotipa loĝloko: | Novosveto | ||
Vilaĝoj | Bogatovka • Daĉnoje • Gromovka • Gruŝevka • Ĥolodovka • Lesnoje • Meĵdureĉje • Morskoje • Perevalovka • Pribreĵnoje • Solneĉnaja Dolina • Veseloje • Voron | ||
Loĝloketo: | Mindalnoje |
|