Sunnyvale (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sunnyvale
urbo de Usono • urbego • ĉarta urbo en Kalifornio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Santa Clara
Poŝtkodo 94085
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 155 805  (2020) [+]
Loĝdenso 2 652 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 22′ N, 122° 2′ U (mapo)37.368888888889-122.03694444444Koordinatoj: 37° 22′ N, 122° 2′ U (mapo) [+]
Alto 38 m [+]
Areo 58,75 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Sunnyvale (Kalifornio)
Sunnyvale (Kalifornio)
DEC
Sunnyvale
Sunnyvale
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de Sunnyvale (Kalifornio) en Kalifornio
Sunnyvale (Usono)
Sunnyvale (Usono)
DEC
Sunnyvale
Sunnyvale
Situo de Sunnyvale (Kalifornio) en Usono

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sunnyvale, California [+]
vdr

Sunnyvale (komprenu: Sunovalo) estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono Santa Clara. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 155 805 loĝantoj sur areo de 58,75 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 652 loĝantoj/km². La urbo konsideriĝas esti la centro de la fama Silicia Valo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Strato en Sunnyvale

Sunnyvale situas sur la marborda ebenaĵo en la sudokcidenta landparto de Usono, en la okcidenta parto de la subŝtato. Ĝi troviĝas en proksimuma centro de Silicon Valley. Santa Clara troviĝas 5, San Jose (Kalifornio) 6, Palo Alto 12 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la nuna Sunnyvale indianoj vivis dekomence. La unuaj hispanoj-meksikanoj alvenis en la 1770-aj jaroj. Ili establis mision en 1777 en la valo. En 1844 indiano havis la kampon, kiun oni nomis "Posolmi", poste "Ynigo". En 1850 usonano aĉetis ĝin por kulturi tritikojn. Li konstruis la unuan lignan kabanon tie. Ĝi estas nun videbla en la subĉiela muzeo. En 1860 fervojo alvenis kaj oni konstruis stacidometon. En la 1870-aj jaroj la tritikaj kampoj ŝanĝiĝis al fruktokampoj, oni establis ankaŭ ladskatolfabrikon por la fruktoj. Oni nomis la lokon "Ĝardeno de la Mondo". En la 1880-aj jaroj, ĉinaj laboristoj alvenis amase, kiuj laboris malmultekoste. Baldaŭe alvenis ankaŭ italoj, portugaloj, japanoj. En 1897 la unua lernejo ekfunkciis. En 1906 ferproduktejo ekfunkciis kiel la unua ne-agrikultura industrio de la urbo. En 1912 Sunnyvale iĝis oficiala urbo. Post la 2-a mondmilito la fruktokampoj ŝanĝiĝis al hejmoj, fabrikoj, vendejoj kaj oficoj. En 1956 la aviadofirmao Lockheed movis ĝian ĉefsidejon al Sunnyvale. Ekde tiam, multaj teknologio-firmaoj establis oficojn kaj ĉefsidejon en Sunnyvale, inkluzive de AMD, Ames Research Center kaj Yahoo.

Vojo en Sunnyvale
Akvoturo en Sunnyvale

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En 3 proksimaj urboj flughaveno funkcias, la loĝantoj elektas el ili. El Sunnyvale aŭtovojoj kuras al la proksimaj komunumoj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Sunnyvale situas en mediteranea klimato. La temperaturo averaĝe varias inter 9-21 °C, en julio kun rekordo 42 °C, en novembro kun rekordo -9 °C. Jare pluvas po 399 mm. La pluvo kulminas en januaro, julie ne pluvas. Neĝado estas malofta, menciinda neĝo falis en 1962 kaj 1976. Granda ŝtormo okazis ekzemple en 1998.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio