Alpa apuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tachymarptis melba)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alpa apuso
Alvoko
Alvoko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Apodoformaj Apodiformes
Familio: Apodidae
Genro: Tachymarptis
Specio: T. melba
Tachymarptis melba
Linnaeus, 1758
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Vintrejoj  Forvagi  Migrado (probable)
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Migrado (probable)
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Vintrejoj
  •  Forvagi
  •  Migrado (probable)
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr

    La Alpa apuso (Tachymarptis melba eksa Apus melba) estas unu el la plej grandaj apusedoj kaj certe la plej granda apuso en Eŭropo. Ĉiukaze temas pri eta birdo, ŝajne simila al granda hirundomurhirundo. Ĝi estas, tamen, tue nerilata al tiuj specioj de paseroformaj, dum apusoj estas en la ordo Apodoformaj. La simileco inter tiuj grupoj estas kaŭzataj de konverĝa evoluo, respegulante similajn vivmanierojn.

    Ĉi tiu birdo havas tre mallongajn gambojn kiuj estas nur por alkroĉi vertikalajn surfacojn. Ĉi tiu specio neniam surterigas volante. Tiel, la nomo devenas de la greka lingvo "apous" kiu signifas "sen piedoj".

    Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

    La Alpa apuso reproduktiĝas en montoj el suda Eŭropo (en la insuloj kaj la tri mediteraneaj grandaj duoninsuloj, krom norda Magrebo) kaj en la Alpoj, de kie devenas la specifa nomo, tra Turkio, Kaŭkazo, Centra Azio al Himalajo kaj okcidenta Barato. Kiel la Komuna apuso, ili estas tre migrantaj, kaj vintras tre suden en sudorienta Afriko ekde Etiopio ĝis Sudafriko. Ili amplekse vagas dum migrado, kaj estas tre vidataj en plej parto de suda Eŭropo kaj Azio. Interese, la specio ŝajne estis multe pli disvastigata dum la lasta glaciepoko, kun ekzemple granda kolonio reproduktanta en la Kavo Komarowa ĉe Częstochowa, Pollando, antaŭ ĉirkaŭ 40,000 aŭ 20,000 jaroj (Tomek & Bocheński 2005). Simile en Ĝibraltaro inter la 18-a kaj 19-a jarcento.

    La loĝantaro en Eŭropo povas ĉirkaŭi 44 ĝis 62,000 reproduktantajn parojn, krom tiuj de Turkio kaj Azio.[1]

    Aspekto[redakti | redakti fonton]

    Alpa apuso

    La Alpa apuso estas facile identigita kaj separita de la aliaj apuso por ties grando. La enverguro estas de 55 cm, multe pli granda kompare kun la 42 cm de la Komuna apuso. Ĝi estas 21 cm longa mezaveraĝe kaj malhelgrizbruna al nigra (malpli nigra ol la Komuna apuso), escepte la blankaj ventro (nur por tiu specio) kaj gorĝo (kiel ĉe aliaj apusoj), kun malhela strio en brusto separanta la blankajn areojn. Ili havas mallongan kaj mallarĝan forkoforman voston (ne tiom forkoforma kiom tiu de la Komuna apuso) kaj tre longajn reenkurbajn flugilojn kiuj aspektas kvazaŭ duonluno, pafarko aŭ bumerango. La junuloj havas malpli markitan brustostrion.

    La voĉo estas longega trilado pli muzika ol tiu kria de la Komuna apuso, io kiel "tirititi".

    Reproduktado[redakti | redakti fonton]

    Tachymarptis melba

    La Alpa apuso konstruas sian neston en kolonioj (el duondekduo ĝis dekduo da paroj) en akurata klifotruo aŭ kaveto, kie la ino demetas 2-3 ovojn (malofte 1 aŭ 4). Ambaŭ gepatroj kolektas materialon por la nesto dumfluge el la aero (plumoj, pajloj, ktp.) aŭ superflugante amasojn da vegetala materialo. Poste ili kungluos tion per salivo kiu malmoliĝos kaj kotigos ĉion. Foje ili profitos fendojn ekzemple sub pontoj kaj pli malofte en konstruaĵoj, sed ankaŭ en la centro de grsandaj urboj kiel Istanbulo. Tiu apuso revenas al la sama loko jaron post jaro, rekonstruante sian neston, kiam estos necesa. Tiuj birdoj pariĝas porvive.

    Tiu specio alvenas al la reproduktejoj ĉirkaŭ du monatoj antaŭ la ovodemetado, kio okazas inter majo kaj junio. Same foriras al Afriko sufiĉe post la fino de la reprodukto. Ambaŭ seksoj kovas dum 19-21 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn per vomita bulo elinsekta. Post 6 semajnoj, la idoj ekflugas, sed elnestiĝo povas prokrastiĝi, se okazas veteraj malfacilaĵoj. Tiuj apusidoj en la nesto povas malplialtigi sian korpotemperaturon kaj iĝi torpid se malbona vetero malhelpas siajn gepatrojn kapti insektojn proksime. Alifoje la gepatroj devos kapti predojn eĉ krepuske.

    Kutimoj[redakti | redakti fonton]

    La Alpa apuso pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante la insektojn kiujn ili kaptas per siaj bekoj; kutime ili ĉasas laŭ aroj kiuj kriegas dumkapte. Ili trinkas dumfluge, sed ripozas sur vertikalaj klifoj aŭ muroj. La flugo estas pli malrapida kaj pova ol tiu de ties pli etaj parencoj. Ili svebas pli ol la Komuna apuso kaj eble flugas malpli alte ĝenerale.

    Taksonomio[redakti | redakti fonton]

    Tiu specio, kaj la rilata afrika specio Punktapuso, estas foje separataj en la genro Tachymarptis, sed genetika pruvo sugestas, ke tio lasus la reston de Apus parafiletika.

    En la taksonomio de Sibley-Ahlquist, la malnova ordo Apodoformaj disiĝas. La apusoj restas en tiu ordo, sed la kolibroj estas en nova ordo, nome Trokiloformaj. Tio ne estas ĝenerale akceptita pro kontraŭdiro de fosilia pruvo (vidu Jungornitedoj).

    Referencoj[redakti | redakti fonton]

    1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-06-08. Alirita 2008-04-23.

    Literaturo[redakti | redakti fonton]

    Alpine Swift call


    Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.
    • Roger Peterson, Guy Mountfort, P.A.D. Hollom, "Guía de campo de las aves de España y de Europa", Omega, Barcelona, 1983.
    • BirdLife International (2004). Tachymarptis melba. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 27 Januaro 2007. Ne minacata
    • Tomek, Teresa & Bocheński, Zygmunt (2005): Weichselian and Holocene bird remains from Komarowa Cave, Central Poland. Acta zoologica cracoviensia 48A(1-2): 43-65. PDF plena teksto

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]