Taja lingvaro
| Taja lingvaro | |
| ภาษาไต p̣hās̛̄ātay | |
| lingva familio • lingva subfamilio | |
|---|---|
| Kam–Tai | |
| Parolata en | Suda Ĉinio (Gŭangŝjio, Gŭiĝoŭo, Junano kaj Gŭangdongo), Sud-Orienta Azio |
| Denaskaj parolantoj | ĉ. 70 milionoj |
| Lingvistika klasifiko | |
Kradaja
| |
| Lingvaj kodoj | |
| Lingvaj kodoj | |
| ISO 639-2 | tai |
| Angla nomo | Tai |
| Franca nomo | langues taï |

La taja lingvaro (ภาษาไต p̣hās̛̄ātay) estas branĉo de la kradaja lingvaro. Parolantoj nombras ĉirkaŭ 70 milionoj. La plej multnombraj popoloj de la familio estas tajoj, laŭoj, ĝŭangoj kaj ŝanoj.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Tai, Taja, kaj Dai estas ofte uzata de parolantoj de multaj tajaj lingvoj. Laŭaj lingvistoj, tamen, emas opinii ke la siama-taja apartenas al la laŭa lingvo. Kelkaj lingvistoj ŝatas nomi la norman tajan "siama lingvo". Same, aliaj povus nomi la taj-kadajan lingvaron "daja lingvo".
La lingvaro foje nomatas "ĝŭanga lingvaro" en Ĉinio kaj "Nung" en Vjetnamio.
Etnogeografia distribuo
[redakti | redakti fonton]Laŭ Ethnologue
[redakti | redakti fonton]Jen la listo de subgrupaj lingvoj laŭ Ethnologue:[1]
- Kuan (lingvo de Laoso)
- Rien (lingvo de Laoso)
- Tai Do (lingvo de Vjetnamio)
- Tai Pao (lingvo de Laoso)
- Tay Lhang (lingvo de Laoso)
- Centra taja lingvaro (Central Tai languages)
- 6 diversaj ĝŭangaj (Ĉinio) kaj 4 aliaj lingvoj (Vjetnamio)
- Nord-taja lingvaro (Northern Tai languages)
- 10 diversaj ĝŭangaj kaj la bujia (Ĉinio), la Saek kaj Tai Mène (Laoso), kaj la Yoy (Tajlando)
- Sudokcidenta-taja lingvaro (Southwestern Tai languages)
- 33 lingvoj (Barato, Birmo, Laoso, Ĉinio kaj Vjetnamio)

Li (1977)
[redakti | redakti fonton]La propono de Li (1977) (norma kategorio).
| Tai |
| |||||||||
La propono de Gedney (1989).
| Tai |
| ||||||||||||
La propono de Haudricourt (1957).
| Tai |
| ||||||||||||
Alia
[redakti | redakti fonton]Etnogeografia distribuo estas jena (mln):
| Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Golaŭoj | - | - | 0.06 | - | - | - | 0.06 |
| Dung-ŝujoj | - | - | 1.80 | - | - | - | 1.80 |
| Lioj | - | - | 0.86 | - | - | - | 0.86 |
| Siamaj tajoj | - | - | 66.74 | - | 0.05 | - | 66.79 |
| Totalo | - | - | 69.46 | - | 0.05 | - | 69.51 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.[mankas fonto]
- Ĝŭangoj
- Popolo en Ĉinio (Gŭangŝjio-ĝŭanga aŭtonoma distrikto kaj provinco Junano), 16 mln (1992).
- Lingvo: La ĝŭanga.
- Tradiciaj konfuceistoj kaj taoistoj.
- Laŭoj
- Popolo, ĉefloĝantoj de Laoso (2,95 mln). Loĝas ankaŭ en nordo kaj nordoriento de Tajlando (15 mln) kaj en aliaj landoj kiuj estis en Hindoĉinio. Totala kvanto: 18 mln (1992).
- Lingvo: laŭa.
- Kredantoj: budhistoj.
- Siamaj tajoj
- Popolo de taja grupo, ĉefloĝantoj de Tajlando (29,5 mln). Totala kvanto: 29,7 mln (1992).
- Lingvo: La siama.
- Kredantoj: budhistoj.
- Ŝanoj
- Popolo de taja grupo en sudoriento de Birmo (2,85 mln), en Tajlando kaj Laoso. Totala kvanto: 2,93 mln (1987).
- Kredantoj: precipe budhistoj.

