Tajfuno Haj-jano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tajfuno Haj-jano

jen la tajfuno proksimiĝas al la Filipinoj la 7-an de novembro 2013

jen la tajfuno proksimiĝas al la Filipinoj la 7-an de novembro 2013
aperis la 3-an de novembro 2013
malaperis la 11-an de novembro 2013
plej rapidaj ventoj 315 km/h (195 mejloj/h)
plej malalta aerpremo 895 mbar (hPa); 26,43 inHg
homaj mortoj 4 044 konfirmitaj
damaĝoj ekvivalento de 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj
landoj trafitaj  Federacio de Mikronezio,  Filipinoj, suda  Ĉinio,  Vjetnamio

La tajfuno Haj-jano (de la ĉina 海燕, hǎi yàn = procelario, marhirundo), en la Filipinoj nomata Yolanda [Jolanda], estis unu el la plej fortaj ŝtormoj iam registritaj. Ĝia internacia nomo estas 1330, ĉar ĝi estis la 30-a tropika ŝtormo de la jaro 2013.

Ekesto[redakti | redakti fonton]

La tajfuno ekestis la 2-an de novembro 2013 en novembro 2013 sud-oriente de insulo Ponape, moviĝis okcidenten kaj ene de du tagoj fortiĝis al "tropika ŝtormo". La 4-an de novembro ĝi ricevis la nomon Haj-jano. Ĝis la 18-a horo de la 5-a de novembro ĝi evoluis al tajfuno, kaj je la 6-a de novembro la meteologoj deklaris ĝin super-tajfuno, kun venta rapido ĝis 240 km/h.

Vojo de la tajfuno tra la Filipinoj

Filipinoj[redakti | redakti fonton]

Je la 6-a de novembro je la 22-a horo (laŭ loka tempo) la tajfuno eniris la teritorion de la Filipinoj (pli precize, de la Bisajoj), kie ĝi ricevis la nomon Yolanda [Jolanda]. Matene de la 8-a de novembro ĝi unuafoje trafis la teron de Orienta Samaro kaj praktike nuligis la komunumon Guiuan. Poste ĝi frapis la insulojn Lejteo kaj Cebuo. Nur je la 15h30 de la 9-a de novembro ĝi eliris el la filipina teritorio. Ĝi postlasis milojn da mortigitoj kaj da senhejmuloj.

Plua vojo[redakti | redakti fonton]

Lasinte la Filipinojn la tajfuno frapis Vjetnamion, kie ĝi mortigis 14, malaperigis 4 kaj vundis 81 homojn, kaj Ĉinion, kie mortis 7 kaj malaperis 4 personoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉina Radio Internacia:

Pri la efikoj en la Filipinoj: