Tangermünde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tangermünde
Blazono
Tangermünde (Germanio)
Tangermünde (Germanio)
DEC

Map

Hansa urbo • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Stendal
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 039322
Poŝtkodo 39585 – 39590
Aŭtomobila kodo SDL
Oficiala Municipokodo 15090550
Politiko
Urbestro Jürgen Pyrdok (senpartia)
Demografio
Loĝantaro 10283 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Loĝdenso 441/km²
Geografio
Geografia situo 52° 32′ N, 11° 58′ O (mapo)52.54083333333311.968888888889Koordinatoj: 52° 32′ N, 11° 58′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 43 m
Areo 22,01 km²
Oficiala retejo https://www.tangermuende.de/
vdr

Tangermünde estas urba komunumo en Germanio. Ĝi apartenas al la federacia lando Saksio-Anhalto kaj situas en la sudo de ties distrikto Stendal. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 10 283 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La urbo Tangermünde, iama Hanso-urbo sudoriente de Stendal, situas ĉe la rando de la regiono Altmark, rekte ĉe Elbo. Ĝi estas konata pro siaj bone konservitaj trabfakaj konstruaĵoj en la malnova urbocentro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Skribe dokumentita estas unuafoje la burgo de Tangermünde en la jaro 1009. La unua mencio de la urbo datiĝas el la jaro 1275. Dum la mezepoko, la urbo apartenis al la komerca ligo Hanso. La situo sur borda roko ĉe Elbo igis la urbon Elbo-doganejo kaj grafa rezidejo. Dum la 14a jarcento la urbo partatempe estis dua rezidejo de imperiestro Karlo la 4-a. Estis planite fari la urbon ĉefurbo de la mezaj provincoj. La malnova burgo fariĝis imperiestra rezidejo. La favoron de la princo-elektisto de Brandenburgio la urbo perdis pro ribelado kontraŭ la biero-imposto. La rezidejo estis transigita al Berlin. En la jaro 1617 la urbo preskaŭ plene detruiĝis pro incendio. Pro tio oni kulpigis la orfinon Grete Minde, kiu laŭdire agis tiel pro malhavita patra amo. Theodor Fontane per tiu okazaĵo estis inspirita al samtitola romano.

Urbodomo
Kapitulturo
Urba pordego Neustädter Tor

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La burgo kun la kapitel-turo, la karcera turo kaj la kancelario, kiu estas la ununura konstruaĵo, kiu restis de la iama burgo el la 14-a jc. kaj origine estis la dancdomo.
  • La urbodomo sur la foira placo, konstruita en 1430, kun sia malfrugotika ornamvando estas brila ekzemplo de la germana ruĝbrika gotiko. En ĝi ankaŭ troviĝas la hejmlanda muzeo, kiu i.a. ankaŭ dokumentas la sorton de Grete Minde.
  • La preĝejo de Sankta Stefano kun fama orgeno de la hamburga orgenkonstrumajstro Hans Scherer (la pli juna), kun la gotika tegmentvolbaĵo kaj la plej alta turo de la urbo (el la entute 12 ankoraŭ ekzistantaj).
  • La urbomuro, ankoraŭ preskaŭ kompleta, kun Hühnerdorfer Tor (=kokinvilaĝa pordego), Neustädter Tor (Novurba pordego) kaj Elbtor (Elba pordego)
  • Eulenturm (=Strigoturo)
  • Schrotturm (=kugletaĵa turo)
  • Putinnen
  • Rossfurt
  • Steigberg
  • Burgmuzeo
  • Diversaj belaj trabfakaj konstruaĵoj el la 16-a jc. en la malnova urbocentro

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Norde de la urbo pasas la federacia ŝoseo 188. Ĝis 2001 ĝi kondukis meze tra la urbon, kio kaŭzis gravajn trafikajn problemojn, ĉar ĉe Tangermünde estis la ununura stratponto inter Magdeburg kaj Wittenberge. Per konstruo de nova ponto super la Elbon kaj la norda ĉirkaŭvojo dum la jaroj 1997 ĝis 2001 tiuj problemoj estis solvitaj. Fervoje la urbo estas konektita kun la fervoja nodo Stendal.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]