Teguo
Teguo | |||||
---|---|---|---|---|---|
metropola urbo de Sud-Koreio urbego vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 2 444 412 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 630 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 52′ N, 128° 36′ O (mapo)35.871666666667128.60166666667Koordinatoj: 35° 52′ N, 128° 36′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 1499,53 km² ( 149 953 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Daegu [+] | |||||
Teguo[1] (koree 대구, 大邱, Daegu) estas milionurbo, universitata urbo, la tria plej granda urbo en Sud-Koreio, havanta proksime 2.752.670 loĝantojn laŭ la 2006-a popolnombrado.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Teguo situas en montaro, en baseno, meze de la lando. La maro troviĝas 80 km-ojn. La urbo situas ĉe la koordinatoj 35° 51′ 49″ Nordo 128° 34′ 51″ Oriento / 35.863611 °N, 128.580833 °O (mapo).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni trovis restaĵojn devenantajn antaŭ Kristo 1500 jarojn. Oni trovis ankaŭ dolmenojn. La unua mencio okazis en 261. La loko dum la historio apartenis al diversaj regnoj. En 890 reĝlando formiĝis kaj oni parolas pri batalo en 927. En 1254 pro invado de mongoloj detruiĝis diversaj temploj. En 1601 Teguo iĝis administra regiona ĉefurbo. En la 1890-aj jaroj multe da japanaj negocistoj alvenis, dume la fervojo ekfunkciis. En 1945 la japana dominado ĉesis, post unu jaro ribelo okazis en la urbo.
En februaro 2020 la urbo iĝis unu el centroj de la epidemio de COVID-19. La 24-an de februaro el 763 konfirmitaj infektiĝoj pli ol 300 estis ligitaj al Shincheonji Eklezio de Jesuo en Teguo.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]En Teguo la plej gravaj industriaj branĉoj estas la teksaĵoj kaj maŝino-produktoj. La kvalito de la pomoj kultivitaj ĉirkaŭ la grandurbo estas famaj en la tuta Koreio.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Teguo havas subtropikan klimaton. Jare pluvas po pli ol 1000mm. En julio kaj aŭgusto la averaĝa temperaturo atingas la 30 °C-ojn. Vintre tio estas iomete sub frostopunkto.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo Giesan
- turo 202 m-ojn alta
- nacia muzeo
- teatro
- operdomo
- kulturcentro
- universitata biblioteko
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Teguo havas internacian flughavenon kaj stacidomon. Aŭtovojoj estas al 3 direktoj. En la urbo metrooj kaj aŭtobusoj trafikas.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Atlanta, Usono (1981)
- Almato, Kazaĥio (1990)
- Ĉingdaŭo, Ĉinio (1993)
- Minas Gerais, Brazilo (1994)
- Hiroŝima, Japanio (1997)
- Sankt-Petersburgo, Rusio (1997)
- Milano, Italio (1998)
- Plovdiv, Bulgario (2002)
Esperantistoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Urba retejo Arkivigite je 2005-02-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Anglalingva gvidlibro al la urbo Arkivigite je 2019-08-31 per la retarkivo Wayback Machine