Ténéré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Tenereo)
dunoj en la vespera lumo inter Fachi kaj Bilma
situo de la dezerto Ténéré en la Saharo

La TénéréTenereo estas sablodezerto en suda Saharo norde de la Niĝero. La tenerea dezerto ankaŭ nomiĝas dezerto de la dezertoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La nomo Ténéré venas el la Tuarega lingvaro, kio signifas „lando ekstere“ aŭ simple tradukita al „dezerto“. Ene de la dezerto kaj proksime de la terenŝtupo (zigidito) troviĝas granda trovejo de fosilioj de dinosaŭroj.

La Ténéré situas en la nordokcidenta parto de la ĉada baseno. La norda parto de la dezerto Ténéré estas preskaŭ ebena gravelo-dezerto. La suda parto konsistas el pli aŭ malpli altaj sablaj dunoj, kiuj longas pli ol cent kilometroj. En la norda parto de la Ténéré troviĝas la valo Kaouar kun la oazoj Séguédine, Anney, Dirkou kaj Bilma. En la norda-suda direkto tiu parto entendiĝas pli ol ĉ. 160 km. En la okcidento la dezerto Ténéré allimas al la montaro Aïr kaj en la nordoriento allimas al la altebenaĵo de Djado. La distanco de la montaro Aïr ĝis la valo Kaouar estas ĉ. 500 km.

karavano kun salo, dromedaroj survoje al Bilma.

Norde de la ŝoseo Agadez-Faĉi troviĝas ekde 1988 la natura rezervejo Aïr kaj Ténéré, kiu estas ekde 1991 kune kun la norda parto de la montaro Aïr monda heredaĵo de Unesko. En tiu parto de la dezerto ekzistas sablodunoj kun alteco de 300 m ĝis 400 m. Ĝi estas kun 7,7 milionoj da hektaroj la plej granda protektejo en Ariko.

Flaŭro kaj faŭno[redakti | redakti fonton]

En la dezerto kreskas relative malmultaj plantoj. Nur kiam pluvas kreskas pli da plantoj. Tiam kreskas Tribulus longipetalus, Cyperus glomeratus kaj Stipagrostis acutiflora. Hodiaŭ vivas en la vastaj sekareoj gazeloj kaj antilopoj.

En la sudoriento de la dezerto vivs populacio de ĉ. 100 adaksoj.

Homoj[redakti | redakti fonton]

La loĝantoj de la dezerto estas precipe Tuaregoj. La tri tuaregaj triboj el Air, Iwillimidan Kel Denneg kaj Kel Gres dominis la regionon ĝis la regiono fariĝis franca kolonio. Pliaj etnaj grupoj estas haŭsoj, sonrajoj, vodaboj kaj tubuoj. La karavanoj de la tuaregoj transportas kadre de Tra-sahara komerco antaŭ ĉio salon, el la oazoj, kie ĝi estas rikoltita.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la Ténéré ekzistas arida dezertklimato. La loĝantoj dividas ĝin en tri sezonoj. De marto ĝis junio estas la varmega sezono, tiam la temperaturo estas dum la tago pli ol 50 °C. La meza taga temperaturo en junio estas de 25 ĝis 44 °C. La meza jara temperaturo estas ĉ. 28 °C. Post la varmega sezono venas la pluvsezono de julio ĝis aŭgusto. La averaĝa jara kvanto de la precipitaĵo estas nur 20 ĝis 50 mm.[1] Post la pluvsezono venas la malvarmeta sezono de septembro ĝis marto. Tiam la meza taga temperaturo estas 10 ĝis 29 °C. La temperaturdiferenco inter tago kaj nokto povas esti ekstrema. En la komunumo Iférouane oni mezuris temperaturojn dum unu diurno inter −1 °C kaj 52 °C .[2].

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

Dum la frua kaj meza holoceno la klimato de la regiono estis komplete malsama ol hodiaŭ. La regiono estis akvoriĉa kaj havis riĉan faŭnon kaj flaŭron. En Gobero je la okcidenta rando de la dezerto arkeologoj malkovris en 2008 la plej maljunajn tombojn de la Saharo kun ĉ. 200 tombojn de Ĉasistoj-kolektistoj kaj fruaj besttenantoj. Inter la jaroj 7700 kaj 6200 a.K., kaj denove inter 5200 ĝis 2500 a.K., homoj setlis tie. Centoj de petroglifoj kiel la Dabous-ĝirafoj rande de la montaro Aïr atestas pri abunda faŭno en neolitiko.

La arbo de la Tenereo (Ténéré)[redakti | redakti fonton]

arbo de Teneero en la tenerea dezerto
la origina arbo en la niĝera nacia muzeo en Niamey

Meze en la dezerto troviĝas en cirklo de pluraj kilometroj unusola arbo, la arbo de Tenereo. Ĝi estas la sola arbo, kiu estis desegnita sur mapo en la skalo de 1:4 000 000, respektive estis.

Tiu ĉi arbo estis albizio, kiu servas al karavanoj kaj kamionoj kiel orientiga punkto. En 1973 kamiono faligis la arbon. Pli poste la arbo de la Tenereo estis portita en la Niĝera nacia muzeo. Tie la arbo transvivas.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Air and Ténéré Natural Reserves UNESCO World Heritage (angle)
  2. Aïr and Ténéré Natural Reserves, Niger Autor: Mark McGinley vom United Nations Environment Programme-World Conservation (angle)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • René Gardi:Tenere. Die Wüste, in der man Fische fing. Zwischen Sahara und Sahel. Bericht über drei Reisen in den Osten der Republik Niger.Bentel. Bern.1978
  • Werner Gartung:Die Salzkarawane. Mit den Tuareg durch die Ténéré. Reise Know-How.2003. ISBN=3-89662-380-X
  • Werner Gartung: Die Salzkarawane. 1000 Wüstenkilometer mit der Tuareg Salzkarawane. 2000. ISBN=3-89662-309-5
  • {Werner Gartung:Tarhalamt. La salkaravano de la Kel Ewey Tuareg. Muzeo pr Etnologio Freiburg im Breisgau. 1987 . ISBN 3-923804-15-6

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

17.85579722222211.362944444444