Thomas Deltombe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Thomas Deltombe
Persona informo
Naskiĝo 2-an de januaro 1980 (1980-01-02) (44-jaraĝa)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ĵurnalistohistoriisto
vdr

Thomas DELTOMBE (2-a Januaro 1980) estas franca ĵurnalisto kaj eseisto. Li kunlaboras kun Le Monde diplomatique kaj eldonejo La Découverte. Pluraj liaj intervenoj kaj artikoloj temas pri amaskomunikiloj kaj Islamo, Afriko kaj la historio de koloniismo.

Thomas Deltombe estas diplomita de la Institut d'études politiques de Parizo (2002) kaj titolita per DEA pri historio de nuntempo (2003).[1]

Gravaj verkoj liaj estas L'islam imaginaire (La imagita Islamo) kaj Kamerun! (Kameruno!). En la unua li komentas kiel islamofobio iĝis ilo por «regenerado de rasismo» en Francio.[2] La dua verko temas ĉefe pri Franca Kameruno kaj kiel Francio kontraŭis la sendependigan movadon dum la 1950-aj jaroj kaj kiel nun Kameruno estas unu el gravaj landoj de Francafriko.[3]

Lia teksto "Negoco, amaskomunikiloj kaj homhelpo - La afrikaj militoj de Vincent Bolloré" aperis en Esperanto en kolektiva verko Kien Afriko en la 21-a jarcento?.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Sciences Po Alumni» arkivita el sciencespo-alumni.fr (konsultita la 25 de Februaro 2021)
  2. «Un «islamisme» télégénique - Les mots sont importants (lmsi.net)» ĉe lmsi.net (konsultita la 23an de Julio 2021)
  3. «"Kamerun! Une guerre cachée aux origines de la Françafrique. 1948-1971" et "Au Cameroun de Paul Biya": une sale guerre oubliée», Le Monde.fr,‎ 10a de Oktobro 2011 (konsultita la 23an de Julio 2021)
  4. Kien Afriko en la 21-a jarcento?, Monda Asembleo Socia (MAS) kaj Le Monde diplomatique en Esperanto, 2010, 157 paĝoj, ISBN 978-2-918300-39-7 (= MAS-libro 46).