Tiomorfolino
Tiomorfolino | |||
Plata kemia strukturo de la Tiomorfolino | |||
Tridimensia strukturo de la Tiomorfolino | |||
Alternativa(j) nomo(j) | |||
| |||
Kemia formulo | |||
CAS-numero-kodo | 123-90-0 | ||
ChemSpider kodo | 60509 | ||
PubChem-kodo | 67164 | ||
Merck Index | 15,9452 | ||
Fizikaj proprecoj | |||
Aspekto | senkolora aŭ flava likvaĵo | ||
Molmaso | 103,19 g·mol-1 | ||
Denseco | 1.086 g cm−3 | ||
Fandpunkto | 19 °C | ||
Bolpunkto | 175 °C | ||
Refrakta indico | 1,5384 | ||
Ekflama temperaturo | 63 °C | ||
Solvebleco | Akvo:65 g/L | ||
Mortiga dozo (LD50) | xxx mg/kg (buŝe) | ||
Sekurecaj Indikoj | |||
Risko | R34 R37 R38 | ||
Sekureco | S26 S36/37/39 S45 | ||
Pridanĝeraj indikoj | |||
Danĝero
| |||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1][2] | |||
GHS Damaĝo-piktogramo | |||
GHS Signalvorto | Damaĝo | ||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314 | ||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P280, P305, P301+330+331, P303+361+353, P304+340, P310, P338, P310, P351, P363, P405, P501 | ||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Tiomorfolino estas organika saturita heterocikla kombinaĵo enhavanta ses membroj kun du heteroatomoj -- nitrogeno kaj sulfuro -- en kontraŭaj pozicioj de la ringo. La tiomorfolino estas senkolora aŭ flaveca substanco kun neeltenebla odoro. Ĝi estas solvebla en akvo kaj organikaj nepolaraj solvantoj. Ĝiaj vaporoj estas 3,6 fojojn pli densa ol la aero. Rilate al ĝia reakciemo, ĝi estas sentebla en aero, kaj ne akordigebla kaj kun fortaj oksidantoj kaj kun fortaj bazoj.
Biologiaj proprecoj
[redakti | redakti fonton]La tiomorfolino rilatas kun la hipokolesterolemio (nenormale malaltaj niveloj de kolesterolo en la sango). Oni jam sintezis derivaĵoj de ĉi-amino kiuj inhibas la peroksidigon de lipidoj de la mikrosoma membrano, krom prezenti hipokolesterolemian[3] kaj hipolipidemian[4] aktivecojn. Potenciale, ĉi-komponaĵoj povas esti uzata por preventi la formadon de ateromoj en la arterioj.
Aliflanke, oni esploris la transformadon de tiomorfolin-derivaĵoj far la fungo "Bjerkandera adusta"[5], organismo kiu malkomponas la ligninon. Tia fungo elmontras pli grandan kreskorapideco en la ĉeesto de tiuj komponaĵoj, kvankam ĝi ne uzas la tiomorfolinon kiel fonto de karbono, sed ĝin transformas en tiomorfolinan sulfoksidon kiu akumuliĝas en la medio.
La tiomorfolino estas brulema likvaĵo kiu ardeblas kiam hejtata eligante toksajn gasojn tiaj kiaj nitrogenajn oksidojn, karbonan unuoksidon, kaj sulfurajn oksidojn.
Sintezo kaj uzo
[redakti | redakti fonton]- Tiomorfolino estas sintezebla per reakcio inter la hidrokarbonido 1,2-dubromoetano kaj la cisteamino:
La tiomorfolino uzatas en la sintezo de la blonanserino, kiu estas kontraŭpsikoza duageneracia medikamento aprobita por traktado de la skizofrenio. Alia uzo de ĉi-amino sidas en la preparado de pirolderivaĵoj, kiuj aktivas kiel antifungaj kaj antibakteriaj agentoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Molbase
- Chemical Book
- NIST National Institute of Standards and Technology
- Polymeric Materials in Organic Synthesis and Catalysis, Michael R. Buchmeiser
- Antineoplastic Drugs: Organic Syntheses, Daniel Lednicer
- Click2drug[rompita ligilo]
Kunrilataj kemiaĵoj
[redakti | redakti fonton]-
Tiano -
Nanofino -
Rufloksacino -
Elzasonano -
Sutezolido -
3-Piridin-3-il- tiomorfolino -
Tiomorfolina klorido -
Tiomorfolina duoksido -
2-fenil-tiomorfolino -
Blonanserino
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Sigma Aldrich
- ↑ Αlfa Aesar
- ↑ Small Animal Pediatrics: The First 12 Months of Life, Michael E. Peterson,Michelle Kutzler
- ↑ Pediatric Endocrinology: A Practical Clinical Guide, Second Edition, Sally Radovick, Margaret H. MacGillivray
- ↑ NCBI Resources