Tomás Rodríguez Rubí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Tomás Rodríguez y Díaz Rubí (Malago, 1817 - Madrido, 1890) estis hispana hispana dramaturgo kaj politiko.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tomás-Rodríguez-Rubí.jpg

Filo de altranga militisto kiu estis persekutata ofte pro sia liberalismo, orfiĝis dektrijaraĝa kaj laboris kiel sekretario en privataj hejmoj kaj poste en la arkivo de la Grafo Montijo, kiu protektis lin. Li kunlaboris en la gazetoj Semanario Pintoresco Español, La Ortiga kaj El Clamor, foje laŭ la pseŭdonimo Jávora. Direktoris la gazeton El Sur (1855-1856). Li estis ankaŭ direktoro de la Teatro Español kaj lingvakademiano en 1860 por kio diskursis pri "Excelencia, importancia y estado presente del teatro" (tiama stato de teatro), por kio li asertis, ke la teatro estas samtempe kopio kaj lernejo de la socia kutimaro. Li apartenis ĉiam al la modera politika partio. Deputito, altranga funkciulo foje, estis ministro pri kolonioj en la lasta registaro de Isabel la 2-a kaj akompanis al la reĝino al ekzilo pariza en 1868. Tie li aktivulis por la triumfo de la Burbona restaŭrado en Hispanio kaj, kiam tio okazis, li estis nomumita altranga funkciulo en Filipinoj kaj poste en Kubo, nome en Havano en 1876.

= Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Por sia verkaro li ekis per imitado al Manuel Bretón de los Herreros kaj poste li kultivis la historian teatron reprezentante transiran Romantikismon: Isabel de Castilla kaj Bandera Negra. En siaj komedioj li antaŭanoncas ĝenrismon pli moderna ol tiu de la unua duono de la 19a jarcento. Li evoluiĝis la romantisman teatron al la serioza komedio de historia etoso kaj politika senco. Li estis ankaŭ unu el la kreintoj de la alta komedio kaj apartenis al la Real Academia Española. Li ankaŭ partoprenis en La Enciclopedia moderna. Diccionario universal de literatura, Ciencias, artes, agricultura, industria y comercio, unua granda hispana enciklopedio eldonita en Madrido de Francisco de Paula Mellado el 1851 al 1855 en 34 volumenoj, adapto de la franca de Diderot.

Per siaj Poesías andaluzas (1841) ekis la regionalistan poezion, karakterizita per sia fidelo al la popola parolmaniero kaj la prezentado de kuriozaj homtipoj. Kelkaj liaj poemoj estas veraj ĝenrismaj portretoj, kiaj tiu titolita "La venta del jaco" (ĉevalaĉgastejo). Li verkis ankaŭ lokajn legendojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

En Madrido li famiĝis en la Liceo kiel poeto. En 1840 li premieris sian unuan teatraĵon, Del mal, el menos. Li estis konata kiel rapida verkisto de teatraĵoj. Ŝjnae foje promesis al la aktoro Julián Romea komedion post ok tagoj kaj plenumis tiun promeson. Krome, La trenza de sus cabellos (plekto, 1848) estis sukceso en Madrido kaj inaŭguris la ĝenron de sentema-morala komedio, iom supraĵa; kio videblas ekzemple ĉe Borrascas del Corazón (1846), La escala de la vida (1857), pri fifiloj kiuj siavice havas fifilojn, kaj Fiarse del porvenir (1874), pri neceso por junuloj ne enŝipiĝi sen certigi pri sekura tenilo. Aliaj liaj teatraĵoj estis Dos validos y castillos en el aire (1842), pri Peñaranda kaj pastro Nithard; La rueda de la Fortuna (1843, dua parto en 1875), respektive pri ascenso kaj falo de la markizo Ensenada, ministro de Fernando la 6-a (Hispanio); Bandera Negra (nigra flago, 1844), kun historio pri la tumulta Hispanio de Filipo la 4-a, Fortuna contra fortuna, La penitencia en el pecado, El arte de hacer fortuna (1845), komedio kiu atakas la senmoralecon de la mondo de financoj, kaj pri politikaj ŝanĝoj rilate al la borsa movadoj; sekvis en El hombre feliz(1848). Ŝajne li inspiriĝis en la financisto José de Salamanca. La familia (1866) estas morala teatraĵo tre konservema kaj ¡El gran filón! (1874) kritikas la politikan koruptadon; en Isabel La Católica (1844) pri la fino de la Reconquista en Hispanio kaj la malkovro kaj koloniigo de Ameriko, kaj imagas amaferon inter la reĝino kaj la Granda Kapitano, Gonzalo Fernández de Córdoba. Ĝenrisma komedio estas La venta de Cárdenas (1842).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Ricardo Navas Ruiz, El romanticismo español, Madrid: Cátedra, 1982 (3.ª ed.).
  • Javier Huerta Calvo (dir.), Historia del teatro español. Madrid: Gredos, 2003, dos vols.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]