Tomás Gutiérrez Alea
Tomás Gutiérrez Alea | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1928 en Havano |
Morto | 16-an de aprilo 1996 (67-jaraĝa) en Havano |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Kubo |
Alma mater | Experimental Centre of Cinematography (en) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro scenaristo reĝisoro |
Tomás GUTIÉRREZ ALEA, kromnome Titón (Havano, 11a de decembro 1928 - samloke, 16a de aprilo 1996), estis grava kinisto kuba. Li verkis kaj reĝisoris pli ol 20 filmojn, dokumentalojn kaj kurtojn, influajn en Kubo postrevolucia, kaj famajn pro malfacila ekvilibro inter apogo al la Kuba Revolucio kaj tendenco al la kritiko pri la socia, ekonomia kaj politika situacio de la lando.
La laboro de Gutiérrez Alea estas reprezenta de movado okazinta en la 1960-aj ĝis 1970-aj jaroj konata kolektive kiel Nuevo Cine Latinoamericano (Nova Latinamerika Kinarto). Tiu kolektiva movado, nomita ankaŭ Cine Libre (Libera Kino) aŭ Cine Imperfecto (Neperfekta Kino), profunde priokupiĝis pri la problemoj derivitaj de la novkoloniismo kaj la kultura identeco. La movado malakceptis la komercan perfektecon de la stiloj holivuda, kaj de la eŭropa aŭtorkino, proponante kinarton kreotan kiel ilo por la socia kaj politika ŝanĝo.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis juron en la Universitato de Havano kaj gradiĝis en 1951, studis kinon en la Centro Sperimentale di Cinematographia en Romo, kaj gradiĝis en 1953. Tie li ricevis fortan influon de la itala novrealismo, kaj filmis sian unuan filmon en Roma kun sia estonta kuba kolego Julio García Espinosa, kun kiu li kunreĝisoris la dokumentan filmon El Mégano.
Post la venko de la Kuba Revolucio estrita de Fidel Castro en 1959, Gutiérrez Alea, Espinosa, kaj aliaj junaj kinistoj fondis la Kuban Instituton de Kinaj Arto kaj Industrio (ICAIC, laŭ hispanlingvaj sigloj). Kiel partianoj de la Revolucio, la ICAIC estis kolektivo de kinistoj kiuj kredis, ke filmoj estu la formo de moderna arto plej grava kaj la plej taŭga rimedo por disvastigi la revolucian pensaron. La filmo Esta tierra nuestra estis la unua dokumenta filmo realigita post la revolucia venko. La ICAIC centriĝis ĉefe al dokumentaloj kaj novaĵfilmoj dekomence, sed finfine dediĉis sin al produktado de fikciaj filmoj, kiel Historias de la revolución (1960) unua de la ICAIC, kaj Doce sillas (1962).
Titón estis krome elstara pianisto, lerninto de César Pérez Sentenat, li kutime brile ludis romantisman muzikon, precipe de Chopin kaj Claude Debussy.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]La unua grava filmo de Gutiérrez Alea, Muerte de un burócrata (Morto de burokrato, 1966) estas speco de omaĝo al la historio de la kinkomedio, per rektaj aludoj al Buster Keaton, Laurel kaj Hardy, Luis Buñuel, kaj multaj aliaj. La historio rakontas intrigon bazitan sur la konfuzo de junulo vaganta tra burokrataj oficejoj cele al elterigo de la kadavro de sia onklo kiu estis enterigita portante sian laboridentigilon, sen kiu lia vidvino ne rajtas pension. La filmo iĝas klara satiro kontraŭ la ŝtata burokrataro.
Lia sekva filmo, Memorias del Subdesarrollo (Memoroj de subdisvolviĝo, 1968), estas sendude lia majstroverko kaj la unua kuba filmo montrita en Usono post la kuba revolucio. Laŭ romano de Edmundo Desnoes, la filmo montras la ambiguan vivon de intelektula burĝo en Havano inter la Invado de la Porkogolfeto kaj la Misilkrizo. Tiu filmo uzas riĉan varion de stiloj, kun rakontaj scenoj dokumentaj, agitscenoj influitaj de la fruaj sovetaj filmoj de Sergej Eisenstein, senmovaj fotoj, arkivaj bildoj kaj granda kvanto de novaĵoj, momentoj de holivuaj filmoj, kaj eĉ registroj de diskursoj de Fidel Castro kaj John F. Kennedy, miksaĵo tute kontrasta kontraŭ la stilo de Holivudo.
En 1972 kaj 1976, respektive, Gutiérrez faris du historiajn filmojn, nome Una pelea cubana contra los demonios (Kuba kverelo kontraŭdemona) kaj La última cena (La lasta vespermanĝo). Ambaŭ kun agado okazanta en la hispankolonia Kubo, estas filmoj kontraŭ imperiismo, religio kaj sklaveco. Hasta cierto punto (Ĝis ioma punkto, 1984) estis iom simila al Memorias del subdesarrollo, nome duonmembiografia hisotrio pri amo inter dokumenta filmisto kaj laboristino (ludita de la edzino de Gutiérrez Alea, nome aktorino kaj reĝisorino Mirtha Ibarra). Jam malsana, li devis kunreĝisori kun sia amiko Juan Carlos Tabío. La tiama filmo, Fresa y chocolate (Frago kaj ĉokolado, 1993) iĝis la unua kuba filmo nomumita por la Oskar-premioj por la plej bona eksterlanda filmo. Ĝi temas pri la konflikta rilato inter revolucia studento kaj samseksema artisto. La lasta filmo, Guantanamera, (1995) uzas jam tradiciajn elementojn, kiel personaj interrilatoj kaj amafera komedio por alproksimiĝis al subdisvolviĝo kaj burokrataro.
Filmoj
[redakti | redakti fonton]- La caperucita roja (1947) - kurto
- El fakir (1947) - Kurto
- Una confusión cotidiana (1950) - kurto, bazita sur novelo de Franz Kafka
- Il sogno de Giovanni Bassain (1953)
- El Mégano (1955) - dokumenta filmo, kunlabore kun Julio García Espinosa, Alfredo Guevara, José Massip
- La toma de La Habana por los ingleses (1958) - dokumenta filmo
- Esta tierra nuestra (1959) - dokumenta filmo
- Historias de la revolución (1960) - filmo, 81 minutoj
- Asamblea general (1960) - dokumenta filmo, 14 minutoj
- Muerte al invasor (1961) - dokumenta filmo, 16 minutoj
- Las doce sillas (1962) - filmo, 97 minutoj
- Cumbite (1964) - filmo, 82 minutoj
- Muerte de un burócrata (1966) - filmo, 85 minutoj
- Memorias del Subdesarrollo (1968) - filmo, 97 minutoj
- Una pelea cubana contra los demonios (1971) - filmo, 130 minutoj
- El arte del tabaco (1974) - dokumenta filmo, 7 minutoj
- La última cena (1976) - filmo, 120 minutoj
- De cierta manera (1977)
- Los sobrevivientes (1979) - filmo, 130 minutoj
- Hasta cierto punto (1983) - filmo, 88 minutoj
- Cartas del parque (1988) - filmo, 88 minutoj
- Contigo en la distancia (1991) - filmo, 27 minutoj
- Fresa y chocolate (1993) - kunreĝisorita kun Juan Carlos Tabío, filmo, 110 minutoj
- Guantanamera (1995) - kunreĝisorita kun Juan Carlos Tabío, filmo, 101 minutoj
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Alcázar Garrido, del, Joan; López Rivero, Sergio: De compañero a contrarrevolucionario. La Revolución cubana y el cine de Tomás Gutiérrrez Alea. Publicacions de la Universitat de València, 2009.
- Burton, Julianne: Cinema and social change in Latin America: Conversations with filmmakers. Austin: (Universidad de Texas), 1986
- Chanan, Michael: The Cuban Image. London, 1983
- Evora, José Antonio: Tomás Gutiérrez Alea. 22. Festival de Cine de Huesca. Instituto de Cooperación Iberoamericana, Huesca 1994
- Gutiérrez Alea, Tomás; Desnoes, Edmundo: Memories of Underdevelopment. The Revolutionary Films of Cuba. Myerson, Michael (eld.), New York 1973
- Gutiérrez Alea, Tomás: Dialéctica del espectador (Ediciones Unión), Habana 1982
- Hennebelle, Guy; Gumucio-Dagron, Alfonso (eld.): Les Cinémas d’Amerique Latine. Paris, 1981
- Jahnke, Eckart; Lichtenstein, Manfred: Kubanischer Dokumentarfilm. Staatliches Filmarchiv der DDR (eld.), Berlino 1974
- Oroz, Silvia: Tomás Gutiérrez Alea: Os filmes que não filmei. (Anima Produçoes Artísticas e Culturais), Río de Janeiro 1985
- Paranagua, Paulo Antonio: Le Cinema Cubain. Centre Georges Pompidou (eld.), Paris 1990
- Toledo, Teresa: 10 Años del Nuevo Cine Latinoamericano. Cinemateca de Cuba, Verdoux Quinto Centenario (eld.), Madrid, Habana 1990
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tomás Gutiérrez Alea en la hispana Vikipedio.