Saltu al enhavo

Tranquillus Parthenius Andronicus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Franjo Trankvil Andreis
(1490-1571)
"Ad Deum contra Thurcas oratio carmine heroico", verko eldonita en 1515.
"Ad Deum contra Thurcas oratio carmine heroico",
verko eldonita en 1515.
Persona informo
Naskiĝo 1490
en Trogir, Dalmatio,  Kroatio
Morto 1571
en Trogir, Dalmatio,  Kroatio
Lingvoj latina vd
Loĝloko TrogirDubrovnikPadovoRomoVienoKonstantinopolo vd
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Vieno, Universitato de Ingolstadt, Universitato de Lepsiko
Profesio
Okupo diplomato
verkisto
retorikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Diplomatio kaj literaturo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Oratio contra Thurcas ad Germanos habita ❦
Oratio ad Germanos de bello suscipiendo contra Thurcas ❦
Oratio de laudibus eloquentiae ❦
Ad optimates Polonos admonitio ❦
Dialogus Sylla ❦
Dialogus philosophandumne sit ❦
De rebus in Hungaria gestis ab illustrissimo et magnifico Ludovico Gritti deque eius obitu epistola ❦
Ad Deum contra Thurcas oratio carmine heroico ❦
Dialogus inter virum et uxorem ❦
Dialogus de pecuniae utilitate ❦
Oratio ad Carolum V imperatorem ❦
Oratio ad regem Angliae ❦
Epistola ad Gregorium Drascovich ❦
Oratio ad Regem Poloniae vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Andronicus Tranquillus Parthenius (1490-1571) estis kroata dominikano, filozofo, gramatikisto, historiisto, humanisto, diplomato, poeto, kaj sekretario de Ferdinando la 1-a (1543)[1], kies fekunda latina scienca kaj beletra verkaro inkludas diskutojn, dialogojn, epistolojn kaj poeziojn.

Aparte interesa estas liaj leteroj kie li portretas la situacion en Hungario post la Batalo de Mohács inter la hungara reĝo kaj la otomana imperio, en 1526, kaj la letero al la papo Pio la 5-a kie li akre kritikas la eklezipolitikistojn.

En sia verko "Oratio", publikigita en 1518, en Aŭgsburgo, li avertas la germanojn pri la otomana danĝero kiu minacas la tutan Eŭropon. Li estis kunlaboranto de polaj humanistoj. Erasmo de Roterdamo, en sia kolokvo "Convivium poeticum" omaĝe al li kreis parolanton kies nomo estis Parthenius.

Franjo studis en pluraj eŭropaj universitatoj. En la epoko de la 5-a Laterana Koncilio li troviĝis en Romo kaj aktivis serve de Johano Lasko (1499-1560), ĉefepiskopo de Gniezno, kiu vizitadis la koncilion inter 1513 kaj 1515. Ĉi-asociiĝo havis signifoplenan efekton sur la restanta parto en la vivo de Androniko.

En aprilo 1517 li enmatrikuliĝis en Vieno, konatiĝis kun Joachimus Vadianus (1484-1551) kaj proponis al li kelkajn lecionojn pri Kvintiliano kaj Cicerono. Vadianus rekomendis lin al Urbanus Rhegius (1489-1551) en Ingolstadt, kie vintre de 1517-1518 li engaĝiĝis en cirklo de polaj studentoj. Maksimiliano la 1-a invitis lin al Aŭgsburgo, kie li publikigis la unuan el siaj pluraj libroj, ia oratoraĵo apoge de la krucmilito kontraŭ la turkoj, kiu estis plurfoje represita.

Dum printempo de la jaro 1518 li enmatrikuliĝis en Lepsiko, kaj kiel membro de la Pola Nacio, kaj kiel profesoro pri Kvintiliano. Li same vizitis Nurenbergon kaj Erfurto, konatiĝinte kun Willibald Pirckheimer (1470-1530), Eobano Heso (1488-1540) kaj Euricius Cordus (1486-1535).

Sekvante la ekzemplon de Eobano kaj aliaj humanistoj el Erfurt, printempe de 1519, li ekiris al Loveno por viziti Erasmon. Bedaŭrinde ne eblis al li renkontiĝi kun Erasmo kaj en Loveno kaj en Antverpeno. Lia deziro pri profesorado en Loveno estis neglektita, tial li furioze ekiris al Parizo. Erasmo provis kvietigi lin omaĝante en unu el siaj Kolovoj.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Kolokvoj, Volume 1, Desiderius Erasmus
  2. Mirabile