Placo de la Tri Kulturoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Trikultura Placo)
Jump to navigation Jump to search
Plaza de las Tres Culturas

La Placo de la Tri Kulturoj aŭ en hispana Plaza de las Tres CulturasConjunto Habitacional de Tlatelolco estas placo situanta en la centro de Meksik-urbo, en la distrikto Cuauhtémoc.

La tri kulturoj[redakti | redakti fonton]

Ties nomo devenas el la fakto ke la arkitekturaj aroj ĉirkaŭaj devenas el tri historiaj epokoj diferencaj:

  • Kulturo de Tenoĉtitlano, antaŭa al la Konkero de Meksiko fare de la hispanoj kaj estas reprezentata per serio de antaŭhispanaj piramidoj kaj ruinoj, de la popolo meŝika nome Tlatelolkoj. Tiam kaj tie ekzistis fama merkato kiu liveris ĉian tipon de varoj devenaj el Mezameriko al la loĝantoj de la Valo de Meksiko. Tiu estas la epoko de la Unua Kulturo.
  • Kulturo hispana, ekde la Konkero de Meksiko ĝis ties sendependigo, reprezentata de konvento kaj katolika templo de Sankta Jakobo, de la kolonia periodo. En la zono fondiĝis la Lernejo de Sankta Kruco de Tlatelolko, zorge de la hispanaj kristanigistoj Bernardino de Sahagún kaj Juan de Zumárraga. La konkistadoroj havis kutimon konstrui siajn kristanajn templojn ĝuste sur la antaŭhispanaj temploj ĉar ili profitis la ŝtonojn por la konstruo kaj krome aliflanke oni faris sanktigon de la spaco (sanktaĵo sur sanktaĵo). Tiu estas la epoko de la Dua Kulturo.
  • Kulturo de la moderna Meksiko, reprezentata de la Turo de Tlatelolko, sidejo ĝis 2005 de la Sekretario de Eksteraj Rilatoj (SRE) kaj aktuale sidejo de la Centro Cultural Universitario kaj de Memorial del 68 de la UNAM, same kiel la loĝejoj, konata kiel Conjunto Urbano Nonoalco Tlatelolco. Kelkaj el tiuj konstruaĵoj estas verkaro de la elstara arkitekto Mario Pani Darqui. Tiu estas la epoko de la kriola sinkretismo kaj korespondas al la Tria Kulturo.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Panoramo de la Placo

La Placo de la Tri Kulturoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kaj poste la japana pentristo Hokusajo kiuj montras al li laŭvice la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, unue en Azio, kaj poste venas la vico de Fidiaso, kaj poste Maria Sklodovska, kiuj montras al Utnoa la mirindaĵojn de Eŭropo. La venontaj ĉiĉeronoj estas ankaŭ laŭvice unue Akenatono kaj poste Sunĝata Kejta kiuj omaĝas la historian gravon de Afriko. En Ameriko estas unue Nezaŭhtezoma kaj poste Neil Armstrong la ĉiĉerono kiu vidigas la kulturajn atingojn de Meksik-urbo:

Citaĵo
 
Preter Los-Anĝeleso, la kinoarta ĉefurbo,
kie videblas bildoj nur efemeraj ekrane,
la ekstertempa paro alvenas super Meksikon:
-Jen ĉi la Trikultura Placo, sintezo fiera
de la plej gravaj fazoj de l'historio popola:
jen Templo Tenoĉtitla, apude, Sankta Jakoba
Kirko kaj Ministreja ĉielskrapulo titana;
jen l'Universitata Biblioteko de l'urbo
kun bunta mozaiko laŭ artostilo frutempa.[1] 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 129.

19°27′4″N 99°08′14″W  /  19.45111°N, 99.13722°U / 19.45111; -99.13722 (Placo de la Tri Kulturoj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]