Tropika mezoplodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tropika mezoplodo

Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Formo kaj grando kompare al averaĝa homo
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Subordo: Cetacoj Cetaceae
Superfamilio: Ziphioidea
Familio: Zifiedoj Ziphiidae
Genro: Mesoplodon
Specio: M. densirostris
Blainville, 1817
Konserva statuso
100 px }
Konserva statuso: Datumoj neadekvataj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tropika mezoplodo (Mesoplodon densirostris), bekobaleno de Blainvilledensbeka baleno, estas la mezoplodo kun plej ampleksa vivejo kaj eble la plej dokumentita. La Franca zoologo Henri de Blainville la unua priskribis la specion en 1817 el malgranda peco de makzelo — la plej peza osto kiun li estis trovinta — kio rezultis en la nomo densirostris (latine por "densa beko").[1] Ĉe nordorientaj Bahamoj, tiuj animaloj estas partikulare bone dokumentitaj, kaj fotoidentiga projekto startis iam post 2002.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Blainville nomis la specion Delphinus densirostris, baze sur la priskribo de naŭ-cola peco de rostrum (balenbeko) de nekonata origino kiu estas en Pariza Muzeo. La dua specimeno, kompleta kranio sendita el Sejŝeloj fare de iu M. Leduc en 1839, estis nomita Ziphius seychellensis fare de la angla zoologo John Edward Gray en 1846; la franca sciencisto Paul Gervais poste metis tiun specimenon en la genro Dioplodon ("du-denta").[2][3]

Populacio kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu specio de bekobaleno troviĝas en tropikaj kaj varmaj akvoj en ĉiuj oceanoj, kaj oni konas, ke ĝi vivas en tre altaj latitudoj. Surstrandiĝoj okazis ĉe Nova Skotio, Islando, Brita Insularo, Japanio, Rio Grande do Sul, Suda Afriko, centra Ĉilio, Tasmanio, kaj Novzelando. La plej oftaj observoj okazis ĉe Havajo, Societa Insularo, kaj Bahamoj. Tiu specio ne migras. Ĝi vivas en akvoj de 1600 al 3000 futoj profundaj. Spite la relative oftan naturon de la baleno, ne estas disponebla populacia ĉirkaŭkalkulo.[4]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sharks and Whales (Carwardine et al. 2002), p. 357.
  2. Raven, Henry C. 1942. On the structure of Mesoplodon densirostris, a rare beaked whale. Bulletin of the American Museum of Natural History, Vol. LXXX, Art. II, pp. 23-50.
  3. True, F.W. 1910. An account of the beaked whales of the family Ziphiidae in the collection of the United States National Museum, with remarks on some specimens in other American museums. Washington: Government Printing Office.
  4. Office of Protected Resources: Blainville's Beaked Whale (Mesoplodon densirostris). Office of Protected Resources. Alirita la 21a de Marto, 2010

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]