Saltu al enhavo

Tudor Vianu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tudor Vianu
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1898 (1898-01-08)
en Giurgiu
Morto 21-an de majo 1964 (1964-05-21) (66-jaraĝa)
en Bukareŝto
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Tombejo Bellu Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj rumana vd
Ŝtataneco Rumanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Bukareŝto
Universitato de Tubingeno - doktoreco (–1924)
Gheorghe Lazăr National College (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Romanian Workers' Party (en) Traduki
National Agrarian Party (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Elena Vianu (en) Traduki (1930–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Maria Alexandrescu Vianu (en) Traduki, Ion Vianu (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo lingvisto
tradukisto
literaturkritikisto
poeto
romanisto
artokritikisto
universitata instruisto
diplomato
literaturhistoriisto
filologo
filozofo
aesthetician (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tudor VIANU (la 8an de januaro 1898 – la 21an de majo 1964) estas rumana literara kaj arta kritikisto, poeto, filozofo, akademiulo, and tradukisto. Li havis gravan rolon sur la ricevo kaj evoluo de Modernismo en la rumana literaturo kaj arto.

La patro de Vianu konvertiĝis de judismo al kristanismo. Vianu studis en Bukareŝto, Vieno kaj Tübingeno. Tie li doktoriĝis en 1924 sub Karl Groos kun la disertaĵo Das Wertungsproblem in Schillers Poetik. Über naive und sentimentalische Dichtung (La valora problemo en la poetiko de Schiller. Pri naiva kaj sentimentala poezio). Ekde 1924 li instruis estetikon en la Universitato de Bukareŝto, ekde 1927 kiel docento, ekde 1930 kiel profesoro. En 1935 li iĝis korespondanta membro de la Rumana Akademio (plena membro en 1955). De 1945 ĝis 1946 Vianu estis la ambasadoro de Rumanio al Beogrado.

Liaj verkoj "Arto kaj la Bela" (1931), "Estetiko" (vol. 1-2, 1934-1936) estis provo provizi kiel sistemon aron de pozitivaj estetikaj ideoj de malnovaj kaj novaj tempoj; ili restas gravaj laŭ historia konsidero de estetikaj kategorioj hodiaŭ.

La verkoj "Problemoj de stilo kaj literatura arto" (1955), "Problemoj de metaforo kaj aliaj verkoj pri stilistiko" (1957) estas la rezulto de profunda studo de la evoluo de la literaturo entute.

En 1961 kaj 1963 aperis lia "taglibro", kiu fakte ne estis vera taglibro, sed enhavis ĵurnalismajn tekstojn, kaj la libron "Ideoj, kiujn ni spertis", en kiu elstaris lia personeco kiel humanisto kaj intelektulo. La lasta verko de Vianu, kiu aperis ĵus post lia morto en 1964, estis konsultlibro de kompara literaturo, kiu estas dediĉita al la verkado de la poeto Tudor Arghezi kaj estis titolita "Tudor Arghezi, la homa poeto. Poezio por Homo".

En Bukareŝto, la Colegiul National de Informatica "Tudor Vianu" kaj la Centrul interdisciplinar de studii culturale europene si romanesti "Tudor Vianu" estas nomitaj laŭ li.

Filozofio

[redakti | redakti fonton]

La esploroj de Vianu en kultura historio, kuplita kun lia bunta intereso en la sociologio de kulturo, permesita lin evoluigi influan filozofion, kiu atribuis kulturon influega rolo en formanta homan destinon. Laŭ liaj vidoj, kulturo, kiu liberigis homojn de naturaj imperativoj, estis valoraĵo ke intelektuloj estis postulita konservi de intervenanta en socia vivo.

En lia analizo de la Klerismo kaj 19a-jarcenta filozofio, Vianu festis Hegelo por unuigis la konkurencantajn tendencojn de universalista Racionalismo kaj ŝovinisma Historiismo. Granda parto de lia analizo estis koncentrita sur la moderna krizo de valoroj, kiu li atribuis al la malkapablo de valoroj trudi sin mem sur ĉiuj individuoj kaj kiu li analizis en la ideoj de diversaj filozofoj kiel Nietzsche, Markso kaj Kierkegaard.

Verkaro (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Dualismul artei ("La Dualismo de Arto") - 1925;
  • Fragmente moderne ("Modernismaj Pecoj") - 1925;
  • Poezia lui Eminescu ("La Poezio de Eminescu") - 1930;
  • Arta și Frumosul ("Arto kaj Beleco") -1932;
  • Idealul clasic al omului ("La Klasika Ideo de Homo") -1934;
  • Estetica ("Estetiko"), verko en du volumoj - 1934–1936;
  • Filosofie și poezie ("Filozofio kaj Poezio") - 1937;
  • Istorism și naționalism ("Historiismo kaj Naciismo") - 1938;
  • Introducere en teoria valorilor ("Enkonduko al la Teorio de Valoroj") - 1942;
  • Istoria literaturii române moderne ("La Historio de Moderna rumana Literaturo"), en kunlaboro kun Şerban Cioculescu kaj Vladimir Streinu - 1944;
  • Filosofia Culturii (Filozofio de Kulturo) - 1945;
  • Dicționar de maxime (comentat) ("Vortaro de Maksimoj (Prinotita)") - 1962.
  • Postmorte. Istoria ideii de geniu. ‒ Simbolul artistic. ‒ Tezele unei filozofii a operei, Buc., 1966;
  • Arta prozatorilor români, [Buc.], 1966; Estetica, Buc., 1968.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]