Saltu al enhavo

UK 1991

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
UK 1991
Loko Bergen,  Norvegio
Ekde 27-a de julio 1991
Ĝis 3-a de aŭgusto 1991
← Antaŭa Sekva →
vdr

La 76-a Universala Kongreso de Esperanto okazis de la 27-a de julio ĝis la 3-a de aŭgusto 1991 en Bergeno, Norvegio. Ĝi havis 2295 partoprenantojn el 55 landoj. La kongresa temo estis "Nordio — ĉu modelo?".

El la kultura programo de la kongreso elstaris profesinivela prezento de la dramo de Henrik Ibsen Pupohejmo fare de la teatra grupo Kia koincido. Esperanto-kulturpremio 1991 de FAME-fondaĵo kaj de la germana urbo Aalen estis aljuĝita al Ito Kanzi el Japanio pro la preparo kaj eldono de la kompleta verkaro de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

la urbocentro de Bergen. Centrre fone la turdomo de la urbohalo, kie okazis plej multaj programeroj de la UK

En la tradicia aŭkcio ankaŭ du leteroj de Zamenhof transiris al nova proprietulo. Sume la aŭkcio enspezigis la sumon de 21 mil 890 norvegaj kronoj. En kunveno, kiun ĉeestis multaj fortaj ludantoj el Ĉinio kaj Japanio eblis goludi. La Infana Kongreseto arigis 36 infanojn el 17 landoj. Inter ili estis denaskaj Esperanto-parolantoj.

Specialan atenton de la ĝenerala publiko kaj vastan resonon en gazetaro kaj televido altiris la afero de la tiel nomata "soveta spionŝipo". Temis pri la scienca esplorŝipo "Akademik Ioffe" per kiu el Litovio alvojaĝis - organizite de Povilas Jegorovas - 72 esperantistoj. La norvegaj aŭtoritatoj ne permesis enveturon en la havenon, timante spionadon per la sciencaj instalaĵoj de la ŝipo. Post du tagoj la ŝipon forlasis ses homoj en boato de ĵurnalistoj. La trian tagon ĉiuj vojaĝantoj ricevis permeson veni al la urbo. Ĉar ili ne povis loĝi kaj manĝi en la ŝipo, oni senpage loĝigis ilin en hoteloj. Dum la ferma ceremonio oni komentis, ke malgraŭ ĉiuj malagrablaĵoj la bruo ĉirkaŭ tiu ŝipo kun esperantistoj "multe pli bone varbis pri la kongreso ol UEA povus organizi kaj pagi". Estis historia ironio, ke nur du semajnojn post la nervozo pri tiu ĉi supozita soveta danĝero komencis la diseriĝo de Sovetunio.