Unaŭo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Unaŭo
Troveblo de fosilioj: Frua oligoceno ĝis nun
Unaŭo de Linnaeus (Choloepus didactylus)
Unaŭo de Linnaeus (Choloepus didactylus)
Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Klaso: Mamuloj (Mammalia)
Superordo: Ksenartroj (Xenarthra)
Ordo: Pilosa
Subordo: Folivoroj (Folivora)
Familio: Megalonychidae
Genro: Choloepus
Linnaeus, 1758

Choloepus didactylus - Unaŭo de Linnaeus
Choloepus hoffmanni - Unaŭo de Hoffman

Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Unaŭo[1]dufingra pigrulo estas mamulo de la neotropisa genro Choloepus, al kiu alpartenas kelkaj modernaj kaj ankaŭ jam malaperintaj pigruloj. Malsimile al la pigruloj de la genro Bradipo, kies antaŭaj manoj posedas tri fingrojn, la dufingraj pigruloj posedas en la antaŭaj manoj nur du fingrojn. Ili estas folivoroj.

Malgraŭ evidentaj similecoj je ilia aspekto kaj vivmaniero troveblaj en la du genroj, unaŭoj kaj bradipoj ne estas tre proksimaj parencoj. Bradipoj apartenas al la familio Bradipodedoj kaj parenciĝas al la familio Megateriedoj. Unaŭoj apartenas al la familio Megaloniĥedoj. Plej verŝajne la du branĉoj alvenis al sia arba vivmaniero sendepende kaj evoluis de malsamaj grupoj de teraj pigruloj. La deveno de bradipoj estas neklara, sed unaŭoj devenis de iuj karibiaj anoj de subfamilio Megaloniĥenoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Kiel evidentas de la alternativa nomo, unaŭo havas nur du fingrojn sur antaŭaj manoj, kvankam la malantaŭaj konservas ĉiujn tri, kiel ĉe aliaj vivantaj aŭ formortintaj pigruloj. Ili estas iom pli grandaj ol bradipoj, longas inter 58 kaj 70 centimetrojn kaj pezas 4-8 kilogramojn. Aliaj diferencoj estas iom pli longa muzelo, pli dika felo kaj tuta manko de iu ajn vosto.[2]

Absolutan plejparton de sia vivo unaŭoj pendas de la arbaj branĉoj. Ili estas noktuloj, kvankam ili estas tiom malaktivaj, ke tio preskaŭ ne gravas. Ilia metabolismo estas tiom malrapida, ke la korpa temperaturo de unaŭoj varias kun temperaturo de medio. Ankaŭ muskoloj estas malgrandaj kaj malfortaj.[2] Unu el diferencoj inter ili kaj bradipoj estas maniero de grimpo: kiam unaŭoj grimpas malsupren, ili moviĝas kap-antaŭe, dum bradipoj - pug-antaŭe.

Ido de C. hoffmanni, kreskanta en naturrezerveja kuraca centro en Osa-Peninsulo, Kostariko.

Periodo de gravedeco de unaŭinoj daŭras inter 6 monatoj ĝis unu jaro depende de specio kaj subspecio. Ili naskas plej ofte nur unu idon, pendante de la arbo. Idoj naskiĝas jam kun ungegoj kaj tuj klingas al la felo de patrino. Ili ne pli bezonas lakton post unu monato de aĝo, sed plej ofte ne estas pretaj al tute memstara vivo dum kelkaj pluaj monatoj. Inoj estas sekse fekundaj en la aĝo de 3 jaroj, iĉoj - en ĉ. 4-5 jaroj.

Plejparto de unaŭa dieto konsistas je folioj, sed ili estas oportunisme ĉiovoraj, manĝante fruktojn, nuksojn, berojn, arban ŝelon, kaj, se oportuno okazas, ankaŭ ovojn, malgrandajn birdojn kaj ronĝulojn.[3] Ili havas grandajn, multĉambrajn stomakojn, kie fermentiĝas granda kvanto de planta materio. Digesto de unaŭoj estas enorme malrapida kaj ofte daŭras tutan monaton. Ekskretado ankaŭ estas malrapida kaj malofta. En certaj periodoj urino kaj fekaĵoj povas konsisti ĝis 30% de tuta maso de la animalo (ĉ. 6 kilogramoj).[4] Ili havas nediferencitajn, ĉiam kreskantajn dentojn, kiuj preskaŭ ne similas al dentoj de aliaj mamuloj. La plej centraj dentoj estas similaj al kaninoj kaj nomiĝas "kaninoformaj". Ili estas apartigitaj de aliaj vangodento-similaj dentoj ("molaroformoj") per diastemo. Entute oni rigardas diferenciĝon de unaŭaj dentoj nesufiĉa por apartigi ilin je veraj dentaj tipoj, kaj rigardas unaŭojn homodontoj. Ilia denta formulo estas


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. unaŭo en PIV ĉe vortaro.net
  2. 2,0 2,1 Dickman, Christopher R.. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File, p. 776–779. ISBN 0-87196-871-1.
  3. . Family Megalonychidae: two-toed sloths. Animal Diversity Web. Universitato de Miĉigano (2001). Alirita 2009-09-14.
  4. 30% body weight