Universitato Marmara

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Universitato Marmara
publika universitato • eldonejo de malfermita aliro
Informoj
fondodato 1883
Situo
Geografia situo 40° 59′ 10″ N, 29° 3′ 13″ O (mapo)40.98611111111129.053611111111Koordinatoj: 40° 59′ 10″ N, 29° 3′ 13″ O (mapo)
lando Turkio
urbo Istanbulo
Nombroj
nombro de studentoj 14 066 vd (stato: majo 1984)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
• Anatolian University Libraries Consortium Association vd
filiita al
Asocio de Eŭropaj Universitatoj vd
filioj
• International Periodical of Recent Technologies in Applied Engineering vd
Universitato Marmara (Turkio)
Universitato Marmara (Turkio)
DEC
Universitato Marmara
Universitato Marmara
Universitato Marmara (Istanbulo)
Universitato Marmara (Istanbulo)
DEC
Universitato Marmara
Universitato Marmara
Map
Universitato Marmara
vdr

Universitato Marmara (turke Marmara Üniversitesi) situas en Istanbulo. Ĝi estas la dua plej granda universitato en Turkio. Nuntempe, 57,000 studentoj studas tie kaj pli ol 3,000 fakultatanoj instruas tie [1].

La radikoj de Universitato Marmara estas fiksiĝintaj en la fino de la Otomana Imperio kun la establado de la Hamidiye Lernejo por ekonomio kaj komerco en 1883, kie nur 13 studentoj studis en la unua jaro [2]. En 1923, la nomo de la institucio estis ŝanĝita al "Istanbula Akademio de Komerco kaj Ekonomiaj Sciencoj". En 1982, la akademia institucio estis oficiale deklarita universitato, nomita "Universitato Marmara", post kunfandiĝo kun pluraj lernejoj de alteduko en Istanbulo de malsamaj studkampoj [3].

Organizo[redakti | redakti fonton]

Studoj en Universitato Marmara estas oficiale okazigitaj en kvar lingvoj: turka, angla, germana kaj franca [2].

Kvankam ĝia komenca specialiĝo estis en la kampo de ekonomiko, aliaj kampoj kiel ekzemple medicino, dentokuracado, juro, arto kaj fremdlingvoj estis iom post iom aldonitaj. Nuntempe la universitato inkluzivas 14 fakultatojn, 9 profesiajn lernejojn por supera edukado kaj 11 esplorinstitutojn.

Fakultatoj[redakti | redakti fonton]

Diplomiĝintaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Metiaj lernejoj[redakti | redakti fonton]

Kvar-jaraj programoj[redakti | redakti fonton]

Du-jaraj programoj[redakti | redakti fonton]

Famaj diplomiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Inter la famaj diplomiĝintoj de la universitato estas ankaŭ Recep Tayyip Erdoğan, la nuna prezidanto de Turkio, Ahmet Davutoğlu, ministroprezidento de la Turka Respubliko, komika aktoro Kemal Sunal kaj amaskomunikilara magnato Aydın Doğan.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "QS World University Rankings-Emerging Europe & Central Asia". Retrieved 15 January 2023.
  2. 2,0 2,1 Marmara University (angle) (30 November 2021).
  3. Marmara Üniversitesi. Arkivita el la originalo je 2011-01-02. Alirita 2010-06-02. Arkivigite je 2011-01-02 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]