Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Unua Kabineto Kádár)
Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto
registaro de Hungario
Jurisdikcio Hungario
Lando Hungario
Dum 4-a de novembro 1956 - 28-a de januaro 1958
Antaŭulo Tria Kabineto Imre Nagy
Sekvanto Kabineto Münnich
vdr

Unua Kabineto Kádár aŭ vaste konata ankaŭ Revolucia Laborista-Kamparana Kabineto estis la unua registaro post la Hungara revolucio de 1956. Tiu kabineto gvidis la landon inter 1956 kaj 1958 pli ol jaron. Notu bone, ke la partiestro estis samtempe János Kádár, do li havis la plenan potencon, spite tion, ke poste ankaŭ aliaj registaroj formiĝis! Tiu kabineto malfermis eraon de Kádár, kiu daŭris pli ol 30 jarojn.

Ĉefministro János Kádár

Historio[redakti | redakti fonton]

Frumatene de la 4-an de novembro Ruĝa Armeo invadis Hungarion, samtempe Kádár deklaris sin prezidanto de ministera konsilio (komprenu ĉefministro). Stabo de Kádár grupiĝis en Szolnok, ĉiuj deklaroj estis aŭdeblaj pere de radio de Sovetunio. Laŭ rememoroj kelke da ministroj el la radio konis la fakton, ke ili jam apartenas al nova kabineto. Unua Kabineto Kádár ne estis nomumita oficiale, do tio estis armila puĉo. La oficialiĝo okazis post 3 tagoj.

Ĉiuj deklaroj en la 4-an de novembro originis en Moskvo fare de sovetuniaj politikistoj. Laŭ tio la tumulto naskiĝinta en la 23-an de oktobro transformiĝis al faŝista kontraŭrevolucio. Kádár establis tial registaron por fini la kontraŭrevolucion. Komence estis promesita amnestio, kio ne okazis, nur post longaj jaroj. Kádár establis armilan gvardion, kiu kunlaboris kun la Ruĝa Armeo. Kádár post jaroj kondamnis stabon de Imre Nagy (politikisto) je morto, krome kelkajn stalinismajn politikistojn kondamnis je mallonga prizono, la ceteraj stalinismaj politikistoj ricevis ŝtatajn postenojn, dume li ne rajtis politikadi.

Listo de membroj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]