Unua Libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La unua Unua Libro - rusa eldono, 1887
Unua Libro - pola eldono, 1887
Unua Libro - angla eldono, 1888

Unua Libro“ estas konvencia nomo de la unua lernolibro de Lingvo Internacia, nuntempe nomata Esperanto. Ĝin verkis L. L. Zamenhof sub la kaŝnomo D-ro Esperanto. La libro havas la indikon, ke la cara cenzuro aprobis ĝin la 21-an de majo de 1887 (laŭ la rusa Julia kalendaro, t.e. la 2-an de junio laŭ la Gregoria). La dua aprobo de la rusa cenzuro kun la permeso de disvastigo post la presado, portas la daton de la 26-a de julio (laŭ Gregoria kalendaro; 14-a de julio laŭ la rusa Julia kalendaro); tiun daton oni ĝenerale konsideras kiel aperdaton. Ĝi estas festata kiel naskiĝtago de Esperanto.

La originala nomo de la verko, en la rusa lingvo, estas „Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ.“ (Meĵdunarodnij jazik. Predislovie i polnij uĉebnik., Internacia lingvo. Antaŭparolo kaj plena lernolibro.), sed en priskriboj de la historio de Esperanto oni kutime nomas ĝin Unua Libro. Al la naskiĝo de tiu kromnomo certe kontribuis posta verko efektive titolita Dua Libro de l' Lingvo Internacia (1888). Oni uzas la nomon Unua Libro por ĉiuj lingvoversioj kaj ĉiuj eldonoj de la verko. Laŭbezone, precipe se temas pri alia versio ol la originalo rusa de julio 1887, oni precizigu, ekz. „la germana Unua Libro“, „la dua eldono de la rusa Unua libro“.

Eldonoj en diversaj lingvoj

La originala eldono estis nur ruslingva, sed antaŭ la fino de 1887 la libro aperis ankaŭ en la pola, germana kaj franca lingvoj kaj duaeldone en la rusa. La unua angla versio aperis en 1888, fuŝe tradukita, kaj laŭrakonte Zamenhof mem haltigis ĝian vendadon, kiam Richard H. Geoghegan, irlandano loĝanta en Britio, retradukis la libron.

Antaŭ la fino de 1888, la „Dua Libro“ kaj la „Aldono al la Dua Libro“ eldoniĝis. En 1889 la Unua Libro estis tradukita en la hebrean.

Enhavo

La libro konsistas el 40 paĝoj, kovrilo kaj granda folio. Ĝia enhavo konsistas el

Paĝo 19‑a de la Unua Libro por Rusoj
  • Antaŭparolo (28 paĝoj), en kiu estis la unuaj Esperanto-tekstoj:
  • Patro Nia, preĝo
  • el la Biblio
  • Letero, modelo de korespondaĵo
  • Mia penso, originala poeziaĵo
  • El Heine’, poeziaĵo de Heinrich Heine, tradukita el la germana
  • Ho, mia kor’, originala poeziaĵo
  • Promeso, ok samtitolaj slipetoj por subskribi kaj tiel promesi ellerni la lingvon, se dek milionoj da personoj donis publike la saman promeson
  • Plena lernolibro de la Internacia Lingvo, 6-paĝa, konsistanta el prezento de la alfabeto kaj dek ses gramatikaj reguloj;
  • Internacia-rusa vortaro (sur aparta folio) kun jena enkonduka frazo (ruse): „Ĉion, kio estas skribita en la internacia lingvo, oni povas kompreni per helpo de tiu ĉi vortaro“.

Praaj formoj

La unua eldono de la rusa „Unua Libro“ entenas vortojn, restojn de antaŭaj Zamenhofaj provoj aŭ pro skriberaro, kun formo alia ol en la sekvaj eldonoj franca, pola, dua rusa, ktp.: speri (esperi), vinki (venki). Aliaj radikoj havas (aŭ ŝajnas havi pro okaza erareto de Zamenhof) sencon nun ne uzatan: erari (ankaŭ tradukita: ‘vagi’), militi (tradukita per sama vorto kiel ‘batali’), forko (ankaŭ: ‘forkego’), stalo (‘ŝtalo’; eble temas pri preseraro), ŝtofo (‘materio, substanco’), vaksi (‘kreski’), tombi (‘fali’). La vortoj ian, kian, nenian, … en ĉiuj kvin naciaj Unuaj Libroj signifas ‘iam, kiam, neniam…’.

La ruslingva „Unua Libro“ enhavas 947 radikojn, el kiuj 11 estas propraj nomoj. Sur la aldonita folio ni trovas 917 radikojn ordigitajn kaj 10 ekster la ordo. Preserara folieto donas ankoraŭ 2, sed nuligas la radikon sper. En la teksto kaj titolpaĝo ni trovas ankoraŭ 19 radikojn. Entute 947.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Pluraj

greke PNG·aj skanaĵoj de libroj, inkluzive de kelkaj versioj de la Unua Libro

Rusa [Международный языкъ. Предисловіе и полный учебникъ. (por Rus·o·j)]

greke Represa eldono en PDF kun vortaro. greke Teksta versio en modernaj ortografioj (rusa postrevolucia, esperanta sen streketoj), sen vortaro

Angla (Dr. Esperanto's International Language: Introduction and Complete Grammar)

greke Surreta HTML-reeldono de Dr. Esperanto's International Language: Introduction and Complete Grammar (Angla traduko de la „Unua Libro“ fare de R.H. Geoghegan, 1889 greke Sonlibro ĉe LibriVox, bazita sur la supremenciita teksto.