Uzanto-Diskuto:Marcos/Arĥivo:2009-2011

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Peskado / Marbestokaptado[redakti fonton]

Saluton Marcos, vi hieraŭ anstataŭigis la artikolon "peskado" de Jorge Camacho per "marbestokaptado". Farinte tion vi ankaŭ anstatauigis mian lingvan noton

"La neologismo peski (verba radiko) ne (jam) estas ĝenerale akceptita, nek registrita en Plena Ilustrita Vortaro (PIV), nek en aliaj gvidaj Esperanto-vortaroj (stato januaro 2009). Tradicie oni parolas - simile kiel en la angla kaj aliaj lingvoj - vastasence kaj sinekdoĥe pri "fiŝkaptado", eĉ se oni ne kaptas fiŝojn, sed aliajn mar-vivantaĵojn (pars pro toto, parto por tuto) aŭ precize distingas laŭ la kaptita besto (omaro-kaptado ktp.). En la formo "pesko" (substantiva radiko) ĝi ja estas Ido-vorto. Vidu la terminaran diskuton kaj la Vikipedion en Ido."

per via:

Ofte oni diras simple "fiŝkaptado" eĉ kiam la kaptataj marbestoj ne estas fiŝoj. Tia neprecizeco eble ne tro ĝenas en la ĉiutaga lingvouzo, sed en la faka lingvouzo oni uzu "fiŝaptado" nur por kaptado de fiŝoj, kaj uzu "marbestokaptado" por la kaptado de aliaj marbestoj aŭ por la supernocio.

Viaj motivoj vi priskribas jene

"Vikipedio ne estas loko por enkonduki novradikojn al Esperanto, precipe se bone eblas esprimi ilin per la kunmetaj eblecoj de Esperanto. Vidu ankaŭ la diskutpaĝon de la artikolo kaj la Vikipedian diskutejon."

Laŭ mi via ŝanĝo estas nek kolegia nek akceptebla:

  • Dum mia lingva noto simple priskribas la faktojn lasante al la konsultonto, kiun lingvan solvon li aŭ ŝi preferas, vi volas preskribi, kiel li aŭ ŝi skribu aŭ parolu. Kio aŭ kiu donas al vi la aŭtoritaton por tio?
  • Dum mi lojale resendas la konsultonton per unu klako al la lingva diskuto, vi forigas tion kaj lasas lin aŭ ŝin sola per via personaj lingvaj preferoj.
  • Vi asertas, "ke [peskado] bone eblas esprimi per la kunmetaj eblecoj de Esperanto", do ke "peskado" estus superflua aŭ nenecesa. Pro kio vi scias, kio estas necesa por aliaj homoj? Kie aperis faka artikolo de vi pri la temo, el kio oni povas konkludi, ke oni pli facile kaj elegante povas esprimi "peska industrio, peska haveno, peska zono, peskista vilaĝo, negoco de peskaĵoj, protekto de peskaĵoj, bredado de peskaĵoj, traktato pri peskado ktp." per "marbestokaptado"?
  • Pri via prefero mi cetere ne volas multe komentarii. Estas la ĉiama senfrukta neologisma diskuto, kiun mi priskribis en la artikolo neologismo. Ne ĝenas min, ke vi interviciĝas al la kampo de Marie Hankel, kiu en 1914 kondammis konkeri, ĉar "superflua", almiliti "sufiĉus", al tiuj, kiuj preferas "okazintaĵo" al "evento" ktp. Ja ĝenas min, ke vi arogas al vi decidi por ĉiuj, kio estus "superflua" kaj kiel "oni parolu".

Mi tial lasos kiel ĉefan artikolon "marbestokaptado", sed reenmetos la sinonimon "peskado" kaj reŝanĝos la lingvan noton de preskribo al priskribo . Helga Schneider 10:37, 6. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro via reago en mia diskutpaĝo Vikipediista_diskuto:Helga_Schneider, Marcos. Bedaŭrinde, ke vi ne respondis al eĉ nur unu el miaj supraj punktoj. Anstataŭe vi klopodas diskuti kun mi pri neceso, ofteco, ktp.-eco de iu neologismo, kiun mia lingva noto klare markis kiel tia (dum via klopodas prisilenti ĝin kaj ordoni lingvo-uzon). Mi ripetas: Mi ne kontraŭas, ke vi ŝatas esprimi vin per "mar-best-o-kapt-ad-a zon-o", sed mi ja kaj energie kontraŭas, ke vi volas preskribi al aliaj, ke tio estus la sola allasebla maniero. Du bist nicht der Bestimmer pri tiaj lingvaj demandoj, kara Marcos. La regularoj de la angla aŭ germanaj Vikipedioj evidente ne estas 1:1 transpreneblaj por la esperanta. Tie oni ne devas daŭre diskutaĉi pri eĉ plej bazaj lingvaj demandetoj. Kaj pri la (sendube valora kaj meritplena) Tekstaro de Esperanto: Ĝi havas multajn klasikajn tekstojn el la epoko antaŭ la dua mondmilito, poste venas granda (preskaŭ-) nenio el la PIV-a periodo (1950-aj ĝis ĉ. 1990) kaj poste tekstoj el la elektronika periodo de post ĉ. 1990. Se vi foje uzos ĝin, vi tuj rimarkos tiun malekvilibron. La tuta marbestokaptado/peskado-demando estas nenio alia ol la iamaj demandoj pri falpuŝiĝi/stumbli, vizaĝŝmiraĵo/ŝminko. Sed tion vi ja povus mem relegi ĉe Kalocsay en la Enciklopedio de Esperanto de 1934 (!) - vi nur foje devus fari ĝin ...
Senŝminke, sed amike dirite Helga Schneider 17:50, 6. Jan 2009 (UTC)
La Vikipedio ne estas loko por mencii ĉiun novradikon iam uzatan de iu Esperantisto en iu periodo. Se vi ne povas pruvi al aliaj Vikipediistoj, ke tiu novradiko daŭre estas uzata de pluraj Esperantistoj, aŭ ke ĝi en iu periodo estis uzata de multaj Esperantistoj, ĝi ne estu menciata en la Vikipedio. Alikaze mi povus mencii la novradikon "ĥesdo" en la artikolo pri "amo", la novradikon "kitabo" en la artikono pri "libro", la novradikon "kalamo" en la artikolo pri "skribilo" ktp ktp. Marcos 19:13, 9. Jan 2009 (UTC)
Ŝajne estas loko milfoje substreki en artikoloj, ke vortoj sekvu la "fundamenton" - bedaŭrinda tiu, kiu en la vaste reklamata Vikipedio ne trovas vorton el teksto, kiun ne skribis Fundamentisto - kun la ekskuzo, de eventuale iu ludemulo povus enmeti proprajn inventaĵojn.. -- miaj2cendoj

Mikologoj / fungosciencistoj[redakti fonton]

Marcos, via lingva furoro vere estas ĝena. Kvankam jam delonge ekzistas riĉa "Kategorio:Mikologio" (kaj ne "fungo-scienco" aŭ "fungiko") vi nepre insistas malsimitrie krei "Kategorion:Fungosciencistoj", kvankam ĉiuj aliaj lingvoj havas "Kategorio:Mikologoj". Via militiro sub la sankta kruco de l' erare tiel nomita "La bona lingvo" ekhavas preskaŭ duonreligiajn trajtojn. Bv. ne perdi ĉiun ekvilibron. Por fariĝi "Rikardo Ŝulco la 2-a" vi estas ankoraŭ tro juna. Mi tre petas vin ŝanĝi la kategorion al "Kategorio:Mikologoj" kaj tie kompreneble oni ankaŭ menciu la ĝenerallingvan terminon "fungo-sciencisto". Helga Schneider 17:37, 9. Jan 2009 (UTC)

Ne estis decido nur de mi, sed interkonsento post diskuto en la Vikipedia diskutejo. Fine de la diskuto kvar el la ses kundiskutintoj estis konsentintaj ke ni uzu "fungosciencisto", kaj la aliaj du kundiskutintoj ankaŭ ne kontraŭis tion.
En la diskuto ankaŭ pluraj esprimis la opinion, ke oni paralele uzu ankaŭ "fungoscienco" anstataŭ "mikologio" por la artikol- kaj kategorinomoj. Tiel denove estus simetrio. Se vi malkonsentas kun tiu solvo pro iuj raciaj kialoj, vi povas mencii viajn argumentojn en tiu diskuto.
Ĉiuokaze, ne indas insulti aliajn Vikipediistojn. Kiel konvinkita pacisto kaj senreligiulo mi ja rigardas viajn uzojn de esprimoj kiel "militiro sub la sankta kruco" kaj "duonreligia" kiel tre ofendajn. Anstataŭ insultoj, oni prefere uzu raciajn argumentojn, por konvinki la uzanton, kun kiu oni malkonsentas, pri onia opinio (aŭ almenaŭ por konvinki aliajn Vikipediiston, tiel ke tiu uzanto estas devigata akcepti aplikiĝon de via ideo, se plejmulto konsentis pri ĝi). Marcos 19:08, 9. Jan 2009 (UTC)
Aĥ, Marcos, vi vere estas obeema disĉiplo de via mesio Claude Piron. En via lasta reago en la sekcio Peskado / Marbestokaptado vi eĉ prezentas la malnovan ekzemplon de "ĥesdo". Ĉu vi pensas, ke mi estus tiel senedukita por ne scii, ke ĝi estas el "La Bona Lingvo", 1-a eld. p. 106? Vere ofenda. Kaj vi eĉ ne hontas prezenti la ĉiaman laman "argumenton" de Renato Corsetti pri "kitabo" (surbaze de la araba vorto por libro). Kaj per fajrantaj okuloj de tiu, kiu vidis la lumon, vi volas klarigi al mi, ke argumentoj povus atingi vin? Kaj en via diskutero pri animalo (8-a OA) vi asertas, ke la termino estus "persona elpensaĵo de Waringhien (aŭ iu kunlaboranto de PIV)". Evidente vi eĉ ne scias, ke pri "zoologio, anatomio animala, biontologio, paleontologio" respondecis Prof. Støp-Bowitz, Oslo, nek legis iun artikolon en ekzemple Scienca Revuo, kie ĝi estis elprovita antaŭ ol proponita al la Akademio (kaj akceptita de ĝi). Pardonu, kara Marcos, mi longe hezitis, ĉu mi skribu tion al vi, sed mi malbone povas "diskuti" kun homoj, kies pia fervoro staras en reciproka rilato al eĉ plej bazaj scioj. Ĉu mi rajtas tre ĝentile peti vin iom mildigi vian lingvan rigorecon per ioma zamenhofa liberaleco? Simple akceptu, ke ekzistas pluraj "sublingvoj" (Piron p. 83, kvankam li - treege simpligante - parolas pri nur du, dum fakte estas multe pli, vd. ekzemple Ian Jackson en "La Stato kaj Estoneco" - AdE-simpozio 1995). Iom malĝoje, sed kun simpatio Helga Schneider 22:55, 14. Jan 2009 (UTC)

Via roboto[redakti fonton]

Mi donis al via roboto administrajn rajtojn. Zorge regu ĝin !!! AL @ 17:57, 25. Jan 2009 (UTC)

Saluton, Marcos! Kial Vi malfaris miajn ŝanĝojn en artikolo Eŭropo (apartigilo)? Mi supozis, ke mi bone faris - ĉiaj apartigilaj paĝoj, kiuj mi vidis pli frue estis kreitaj sammetode...

Kaj mia dua demando temas pri artikolo Aĝo de konsento, kiun mi aldonis hodiaŭ. Ĉu laŭ Vi dua frazo temas nur pri geedziĝoj? Ĉu vorto nupto ne estus pli neŭtrala?

Memoru, ke mi ne estas eksperto kaj miaj demandoj estas agrablaj. Se mi konos kondiĉojn mi ne plu eraros ;-) --Fiskot (diskuto) 15:29, 7. Feb 2009 (UTC)

Dankon pro Viaj klarigoj - estas ege gravaj por mi. --Fiskot (diskuto) 16:31, 7. Feb 2009 (UTC)

Hallo Marcos, das Bild hat einen komplizierten Weg genommen, ursprünglich stammt es jedoch aus der eo.wikipedia, was ich auf der Commons Dateibeschreibung nun korrigiert habe. Wenn ich mir allerdings das Logbuch des original Uploaders so anschaue, vermute ich, dass das Bild kein eigenes Werk ist, entweder keine Lizenz hatte oder ein Fair Use Bild war - allerdings hat eo.wikipedia zum Zeitpunkt des Uploads scheinbar noch kein fair use verwendet. Kannst du in die alte Bildbeschreibung mal reinschauen und mir sagen, welche Lizenz der Uploader gewählt hat? Über eine Antwort würde ich mich freuen, am besten allerdings auf meiner Commons Seite commons:User talk:Martin H. da ich hier wahrscheinlich nicht so schnell wieder herkomme. --Martin H. 00:45, 7. Apr 2009 (UTC)

Vielen Dank für die Information. Viele Grüße, --Martin H. 12:28, 7. Apr 2009 (UTC)

Avertaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Mi metis antaŭ kvar tagoj informon pri nova avertaj ŝablonoj sur la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj. Kore --Tlustulimu 09:21, 10. Apr 2009 (UTC)

Saluton, Marcos. Dankon pro via lingva plibonigo de la ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 11:33, 14. Apr 2009 (UTC)

Saluton Marcos! Mi metis fontindikojn en la artikolo pri Armenio, mi esperas ke ili sufiĉos. Amike Andy

Ombi la tafsiri ya makala[redakti fonton]

Marcos, salaaaaaam!!! Ninakuomba uandika makala kuhusu Wikipedia ya Kiswahili hapa katika Kiesperanto! Je, unahisi utaweza kupata muda wa kuandika makala hii?--Muddyb Blast Producer (zungumza nami) 13:31, 23. Apr 2009 (UTC)

Saluton, mi pensas ke estus pli bone ĉiam ŝlosi la neredaktendajn arkivojn, mi ĵus erare unu redaktis. La landonomoj detruos min. Ĉiuj klaraj argumentoj finiĝas kiel perloj alŝutitaj al porkoj en Ĉeĥa diraĵo. --Petrus Adamus 20:39, 16. Maj 2009 (UTC)

Kara Marcos, bv. rigardi la ĉi-supran peton. Ĉu farebla/farinda per via roboto? Dankon.

Saluton. Mi rimarkis, ke la paĝo Vikipedio:Baloto pri -ujo/-io estas en neniu kategorio. Tial mi volas demandi: ĉu eblas ĝenerale ie trovi liston de ĉiuj okazintaj balotoj (aŭ sur iu paĝo, aŭ en formo de kategorio)? Same pri diverstemaj diskutoj, ekz. Vikipedio:Diskutejo/-ujo kaj -io. Ŝajne estus bone tiutipajn paĝojn kategoriigi, nun nur spertaj aŭ hazarde informitaj Vikipediistoj scias, ke ili ekzistas. --Petrus Adamus 21:26, 9. Jun 2009 (UTC)

Ankaŭ la siatempe tre granda kaj grava baloto pri tutmajuskligo de faimliaj nomoj ĝis nun ne estas enkategoriigita. Ni eble kreu novan kategorion "Vikipediaj balotoj". Marcos 08:04, 10. Jun 2009 (UTC)

Via balotpropono pri landonomoj estas funde maldemokrata[redakti fonton]

Kara Marcos, pardonu min kaj ne komprenu mian intervenon kiel atako kontraŭ vin, estas nur atako kontraŭ la proponita baloto. Vi proponas baloton, en kiu oni povas nur decidi, ĉu utiligi "ujo" aŭ "io" en la landonomoj. Tia baloto estas formale kaj morale malkorekta. Imagu, se mi ne protestintus, tiam oni nun prenintus tian decidon, kaj poste en plej terura kazo forbarus vikipediiston, kiu preterlegas tiun-ĉi decidon kaj alinomus Francujon denove al Francio ... - Vi ne povas fari tian balotproponon, se oni ne unue principe prenis la decidon, ke oni entute volas unuecan formon! Se la plimulto de la homoj estus por libereco en tiu-ĉi demando - kiel se oni sekvas la tutan diskuton ja evidentas el la diversaj reagoj) -, tiam la lanĉo de via baloto estas fundamente maldemokrata (imagu: 80% estas por libereco, 11 % estas por ekzkluziva utiligo de ujo kaj 9% por ekzkluziva utiligo de io: Tiam kun via balotmetodo malplimulto 11 % de la tuto povas trudi sian opinion al 89% ... - ĉu vi jen nun komprenas, kial tiu-ĉi propono estas en si mem kontraŭ-regula - kaj la balotrezulto, se la baloto okazus ne havus validecon?). Vivante en la sola lando kun plene rekta demokratio mi havas spertojn. Ekzistis pluraj kazoj en Svislando, ke la Federacia Tribunalo nuligis kantonajn balotojn, ĝuste ĉar ili en tia maniero vundis la principon de demokratio - same la tribunalo jam en pluraj kazoj deklaris popoliniciativojn malvalidaj pro la sama kialo. Mi tial petas vin, ke vi retiru vian balotproponon! DidiWeidmann 08:46, 11. Jun 2009 (UTC)

Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco[redakti fonton]

Mi faris proponon en Vikipedio:Baloto pri landonoma unueco, la rezultigaj reguloj estas por tri variantoj multe pli komplikaj ol mi ŝatas: se vi havas ideon, bonvolu ilin faciligi. Same mi petas vin elpensi vortigon de la libereco koncerne landonoman uzon. Oni bedaŭrinde ne povas skribi lasi la nunan staton, ĉar kiel pruviĝis en la Diskutejo, eĉ Bertilo opiniis ke ekzistas regulo pri deviga uzo de la neoficiala sufikso kaj tial aplikis ĝin. Dankante --Petrus Adamus 20:18, 13. Jun 2009 (UTC)

Kara Marcos, dankon pro la invito al voĉdonado. Bedaŭrinde me ne entute scias, kian sistemon mi subtenas, ĉar mi havas du tre kontraŭajn opiniojn ĉi-temajn. Unue, mi konsentas ke la lingvaĵo de Vikipedio estu unueca. Sed due, mi forte preferas la formon -ujo en la landonomoj kaj tial hezitas voĉdoni por unueco. Verŝajne la plejmulto da vikipediistoj elektus -io, kaj tio estus kondamno al morto de la libera uzado de Fundamenta lingvaĵo en nia enciklopedio. Zamenhof ja insistis, ke kvankam oni rajtas enkonduki neologismojn en Esperanton, oni neniam rajtas malpermesi aŭ hontindigi la uzadon de la malnovaj vortoj. Mi iom plupensados la demandon, kaj verŝajne post iom da tempo voĉdonos. Kiam finiĝos la balotado? --Niko, 01:20, 25-a de junio 2009 (UTC)

Pro absolute samaj kialoj ankaŭ mi ne kuraĝas voĉdoni por iu el la pli unuecigaj variantoj, ja aspektas ke subtenantoj de la „moderna“ sistemo estas pli multaj. Ĉar estas tiel, mi preferos absolutan liberecon antaŭ absoluta unueco i-sufiksa. --Petrus Adamus 06:46, 25. Jun 2009 (UTC)

RE:Propono rilate al la baloto[redakti fonton]

Saluton Marcos,

Vi bedaŭrinde pravas, kaj mi jam projektis ŝanĝi mian voĉdonon pro tiu taktika konsidero. Do farita. Mi esperas, ke sufiĉe multaj subtenantoj de la unua alternativo agos same antaŭ la fino de la baloto. Kore, Thomas Guibal 04:17, 30. Jun 2009 (UTC)

io / ujo kaj iom da pripensoj[redakti fonton]

Kara Marcos! Ĉu vi vere opinias, ke la redaktoj, kiel tiu ĉi [1], estas bona tempo-pasigo? Mi ne apelacios al la formuloj el la antaŭnelonge akceptitaj novaj reguloj pri la land-nomoj, tamen, ja ŝajnas al mi, ke vi agas iom neetike, se opinias mian postan prilaboron de la artikolo "Ukrainio" (kaj aparte - de ties subdivido "Lingva situacio") nesufiĉe grava kaj fundamenta por ke ĝuste mi rajtu elekti la preferatan uzendan formon tra la tuta artikolo. Kaj mi eĉ ne penos malfari viajn redaktojn, ĉar al mi estas jam egale. Mi nur penas trovi la respondon al la demando - ĉu vere esperantistoj (en kaj ekster vikipedio) havas tiom malmulte da zorgoj, se havas la eblon eltrovadi siajn antaŭ-4-jarajn redaktojn por peni per tiuj fosilioj pruvi kaj subteni iajn siajn personajn preferojn? Amare kaj forrezigne, Mevo 21:21, 22. Jul 2009 (UTC)

Por nur respondi al via lastfraza demando: Fakte plaĉis al mi iom rigardi miajn malnovajn redaktojn; kaj por mi la penado ne temas pri personaj preferoj, sed pri vivigo de la principo de libereco pridecidita; kiel jam alia Vikipediisto atentigis en la diskutpaĝo de la baloto, la Vikipedio jam venas kun tre forta tendenco por la I-sistemo (pro la antaŭa nelibereco), kontraŭ kiu nur nun efektiviĝanta libereco ne povas multon fari; do la eltrovado de malnovaj redaktoj por UJ-igi ilin por mi estas grava paŝo en almenaŭ iometa forigo de tiu forta I-isma tendenco por igi la liberecon pli spertebla. Se mi ĉe unu el tiuj UJ-igaj redaktoj ne sufiĉe atentis postan prilaboron de origine de mi verkita artikolero, mi ja permesas al la tiu, kiu faris la postan prilaboron, malfari tiun mian redakton. Marcos 21:49, 22. Jul 2009 (UTC)

Dankon pro la atentigo, Marcos. Kiam mi verkis, mi tutsimple ne kontrolis kaj poste forgesis. Se iam vi trovos io-formojn en miaj artikoloj, vi rajtas ŝanĝi ilin al ujo-formoj! Amike, Bea 22:21, 25. Nov 2009 (UTC)

Vindozo Vista[redakti fonton]

Danzon, Marcos! Mi malkovris, ke vi estas Germanano. Ĉu vi volas por mi traduki kaj sendi per retmesaĝo la teksto de An tagen wie diesen, kanzono de Fettes Brot? --→ Airon 17:20, 24. Jul 2009 (UTC)

Vulkana agado[redakti fonton]

Amiko marko
Stranĝe miaopinie sonas "agado" pri natura fenomeno (agado implicas volemon). En kazo de natura fenomeno pli oftas la termino "aktiveco".
(Oni povas diskutadi senfine pri nuancoj inter vortoj devenintaj de sama latina radiko...)

--Jean-François Clet 11:03, 29. Sep 2009 (UTC)

Bonvolu citi honeste (limedo, limedujo)[redakti fonton]

Marcos, vi ĵus ekverkis la artikolon limedujo (limed-arbo) kaj indikas jenan fonton "PIV2, p. 681". Per tio vi ŝajnigas, ke PIV konsilus la formon "limedujo" por la arbo. Tio estas malĝusta. PIV eksplicite konsilas uzi la formon "limedo" por kaj la arbo kaj ties frukto kaj malkonsilas uzi "limedujon" ("preferinda formo = limedo [difino] 1"). Estas mallojale kontraŭ legantoj misinformi pri la preferoj de fontoverko. Antaŭdankon pro baldaŭa ĝustigo de la misinformo. Helga Schneider 07:48, 18. Okt 2009 (UTC)

Helga, vi ŝajne havas malfacilaĵojn ĝuste kompreni la histori-paĝojn de Vikipediaj artikoloj. Mi ne kreis la artikolon limedujo, sed nur faris etan teĥnikan ŝanĝon al ĝi: La fontindiko jam estis estis en la artikolo ekde la origina versio kreita en 2007 de la Vikipediisto Kanadano, sed mankis la markilo "<references />" (kiu indikas kie la fontindikoj estu aperigataj), pro kio aperis erarmesaĝo en la artikolo; mi nur aldonis la markilon "<references />" por forigi tiun erarmesaĝon.
La fontindiko laŭ mi havas ĉefe la celon indiki ke la difino estis transprenita el PIV. Mi nun ŝanĝis la fontindikon por pli emfazi tion. Marcos 09:30, 18. Okt 2009 (UTC)
Vi pravas, Marcos. La misinformo ne estas de vi, sed de "Kanadano". Mi pardonpetas! Ĝi krome troviĝas en kelkaj aliaj artikoloj de similaj arboj / fruktoj, vd. "specioj" en "citruso". Helga Schneider 18:21, 19. Okt 2009 (UTC)

Glacirivero: mi ne sekvas ĉiun diskutpaĝon de artikoloj kaj ne ĉiun laboreron de unuopaj vikipediistoj. Ŝajnis, ke neniu por-is kaj neniu kontraŭis vian ŝanĝon. Tiel vi agadis denova laŭ propra plaĉo. Kio, nur se mi neas la ŝanĝon? Por mi via agado similas kelkfoje al stila terorismo. Vi kreas kelkfarazajn artikolojn kun nekutima titolo, ĉefe - ne pro interesiĝo pri la temo, sed - por apogi viajn lingvajn preferojn. Kiel oni skribas en la hungara vikipedio: SILENTO DE LA KONTRIBUANTOJ NE ESTAS INTERKONSENTO!!! Narvalo 16:12, 22. Dec 2009 (UTC)

administraj rajtoj[redakti fonton]

Kara Marcos,

probable ne estos granda diferenco kompare al la ĝisnuna laboro, sed: ĉu vi persone konsentus kaj bonvenigus doni al mi administrajn rajtojn?

Sincere,

ThomasPusch 08:33, 20. Mar 2010 (UTC)

Listobuloj ĉe "Vidu ankaŭ" kaj "Eksteraj ligiloj"[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Dankon pro via diskutero. Ĉar ankaŭ Tlustulimu respondis en mia diskutpaĝo, mi preferis aldoni mian respondon tien. Amike, --WinstonSmith 11:03, 23. Mar 2010 (UTC)

Kondensilo[redakti fonton]

Saluton, Marcos. Helpo de administranto estas bezonata por alinomi kondensatoro al kondensilo. Jam estas interkonsento en la diskutpaĝo. Ĉu vi povas helpi tie? Amike, --WinstonSmith 12:08, 25. Mar 2010 (UTC)

Dankon pro la helpo. Mi ĵus rimarkis ke, laŭ la tiea diskutpaĝo, simila alinomado bezonatas el Bangkok al Bankoko. Amike, --WinstonSmith 12:25, 15. Apr 2010 (UTC)

Arkipelago[redakti fonton]

Arkipelago, Marcos, kion vi faros kun tio. Tia nebela vorto. Ekzistas ja pli esperanta insularo. Zuazua 06:57, 3. Apr 2010 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton, mia nomo estas Claudi Balaguer (uzulo Capsot), kaj mi apartenas al la kataluna asocio „Amical de la Viquipèdia”, kiu klopodas esti akceptita kiel sekcio (de Vikimedio) sed ricevis nean respondon pro tio, ke ĝi ne reprezentas Ŝtaton, do ni nun organizas kampanjon por antaŭenpuŝi nian demandon. Mi opinias, ke la Esperanto-movado havas niajn samajn interesojn, kaj la estigo de katalunlingva sekcio povus esti mejloŝtono por la kreado de similaj sekcioj pri aliaj malgrandaj lingvoj kaj senlandaj lingvoj (kiel Esperanto kaj la romaa). Subtenantoj bonvolu aldoni al sia vikipediista paĝo la ŝablonon {{Wikimedia CAT}} por montri sian subtenon. Antaŭdankon!Capsot 15:04, 12. Jun 2010 (UTC)

I hereby certify my request for username usurpation at en:Wikipedia:Changing username/Usurpations#Marcoscramer → Marcos.

Mi per ĉi tio certigas mian peton por uzantonom-uzurpo ĉe en:Wikipedia:Changing username/Usurpations#Marcoscramer → Marcos. Marcos 14:38, 18. Aŭg 2010 (UTC)

Hispana certigo[redakti fonton]

Para el cambio de mi nombre de usuario en la Wikipedia castellana, compruebo que esta es mi cuenta.

Por la ŝanĝo de mia uzanto-nomo en la hispana Vikipedio, mi certigas ke ĉi tiu estas mia konto. Marcos 16:16, 18. Aŭg 2010 (UTC)

Kataluna certigo[redakti fonton]

Mi konfirmas mian peton transpreni la konton Marcos en la kataluna Vikipedio.

Confirmo mi solicitud para usurpar la cuenta Marcos en la Wikipedia catalana.

I confirm my request to usurp the account Marcos in the catalan Wikipedia. Marcos 14:32, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Kara Marcos, (Sorry but I don't know Esperanto to continue, so allow me to switch to English.) You may be interested to know that at the Swahili wikipedia, there is currently a discussion going on about removing admins who haven't contributed in a long time (cf. http://sw.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Wakabidhi#Kuondoa_wakabidhi_ambao_hawakushiriki_tena_tangu_miezi_kumi_au_zaidi). You may want to consider shortening that process by requesting the removal of your admin status yourself here. Of course, you'd be even more welcome to contribute to sw:wp again. Karibu sana! --Baba Tabita 20:29, 30. Sep 2010 (UTC)


Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio[redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Diskuto pri Vikipedio-administrantoj[redakti fonton]

Ĉu vi volus komenti ĉe la diskuto ĉi tie? -- Yekrats 14:52, 19. Dec 2010 (UTC)

Mambo vipi[redakti fonton]

Nipo hapa! :-D Jon Harald Søby 22:02, 11 Jun. 2011 (UTC)

Kweli? ;-) --Haruo (diskuto) 18:45, 9 Maj. 2012 (UTC)

Nurembergo, la 10an de Septembro 2011[redakti fonton]

Saluton Marcos! Ĉu vi havas eblecon alveni al Nurembergo?. Vidu: laborgrupon "VIAF inter project linking". Se Vi iamaniere povos veni bv. enskribi ankaŭ ĉe Interessenten. Antaŭdankon! Amike Gangleri ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 07:07, 7 Sep. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:33, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)