Uzanto-Diskuto:Zam du mil

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Zam du mil!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi RG72 (diskuto) 12:46, 26 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:12, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Julián Grimau[redakti fonton]

Saluton, Zam du mil. Mi ĵus korektis titolon de la ĵus de vi tradukita artikolo al Julián Grimau. Tiun nomon vi ja eĉ uzas en la enkonduka frazo. --Tlustulimu (diskuto) 17:12, 9 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Pri vikipedio kaj ŝako[redakti fonton]

Saluton Zam du mil, kun granda plezuro mi legis vian paĝon kaj mi ankaŭ esperas (kaj kontribuas) por ke nia vikipedio baldaŭ havu 300 000 artikolojn. Intertempe mi plu redaktis Defendo Grünfeld en kiu vi kontribuis, mi ofte verkas pri ŝako kaj ŝakaj malfermoj.:) JabieroKubo (diskuto) 02:46, 27 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, Zam du mil! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:36, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

Reviziantoj[redakti fonton]

Laŭ mia memoro post 200 redaktoj vi rajtos esti revizianto tiel ke vi povos esti (mem)patrolanto kaj marki/revizii artikolojn. Mi ne memoras pri kie oni petas tiajn rajtojn sed estas preskaŭ aŭtomataj. -- Radioamatoro (diskuto) 17:00, 19 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro tiu informo, kaj dankon pro via ĝisnuna patrolado! Zam du mil (diskuto) 17:18, 19 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Post kontrolo mi rimarkis ke vi havas la kriteriojn por esti PATROLANTO, por tion fari vi devas peti ĉe Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj. Mi aldonas la administranton RG72 al tiu ĉi komenteto, li donis tiun ĉi rajton al mi kaj certe helpos vin mempatroliĝi/patroli. -- Radioamatoro (diskuto) 16:57, 24 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
✔ Farite Mi ĵus donis al vi la statuson de patrolanto, ĉar vi petis tion sur Vikipedio:Markitaj_versioj/reviziantoj kaj plenumas la kondiĉojn. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 19:52, 25 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Vikiprintempo 2021 jam baldaŭ - danke al nova teamano![redakti fonton]

Kara Zam du mil, dankon pro via partopreno en VikiPrintempo COE 2021! Via kontribuo estas valora kaj helpas al disvolvo de Vikipedio!

Dum lasta tempo ni en la organizo Esperanto kaj Libera Scio, kiu organizis la konkurson, laboris ne nur pri novaj agadoj, sed ankaŭ pri pligrandigo de nia teamo. Tio estas aparte grava por daŭropoveco de la organizo. Mi mencias tion, ĉar ni trovis novan kalkulanton de rezultoj de konkursoj. VikiPrintempo 2021 estas la unua konkurso, kiun li kalkulos, laŭplane jam tiun ĉi semajnofinon. La rezultoj kaj disdono de premioj sekvos nelonge poste. Dankon pro via pacienco!

Se vi volas pli konkursi, ĝuste nun okazas konkurso kun la temo de Unesko - proponis ĝin UEA mem laŭ rekta instigo de Unesko ;-)

Sekva simila konkurso temos pri Ameriko kaj okazos en Oktobro. Dum Julio-Aŭgusto estas planata facila konkurso pri aldonado de plurmediaĵoj al artikoloj - spertaj Vikipediistoj estas bonvenaj, sed tiu celas precipe al novuloj.

Mi esperas, ke vi ĝuis la verkadon kaj konkursadon! Se vi estontece ŝatus ne konkursi, sed organizi, aŭ havas ideon pri alia bona laboro, bv. kontakti nin! Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 18:51, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021![redakti fonton]

Kara Zam du mil, dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

La rezultoj estos kalkulitaj laŭplane tuj la sekvan semajnofinon. Rezultoj kaj disdono de premioj sekvos baldaŭ post tio.

Se vi volas konkursi plu, mi invitas vin al la konkurso pri Unesko, kiu okazas ĝuste nun Ni organizas ĝin kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko!

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 19:35, 2 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Gratulon al venko en la Afrika monato 2021, Zam du mil![redakti fonton]

Kara Zam du mil,

koran dankon pro via partopreno en Afrika monato 2021!

Kun ĝojo mi anoncas al vi, ke vi venkis kaj estas 2-a en la vicordo en la kategorio tradukitaj artikoloj!

Via premio estas donackarto valora 25 eŭrojn. Vi elektas servon / vendejon por kiu funkciu la karto (nepras, ke mi povu aĉeti ĝin kaj ĝi prvizu konfirmon). Kutimaj estas ekzemple:

  • Vikimediaj: Vikimedia Vendejo, eventuale similaj vendejoj de lokaj grupoj
  • Esperantaj: UEA, Vinilkosmo, Espero, Amikumu …
  • edukaj: Coursera, Udemy, Brilliant, Skillshare…
  • aliaj, ekz. Amazon, eBay, Spotify...

Por akcepti la premion, bonvolu skribi al mi por kiu servo / vendejo estu la karto.

VI DUME NE AĈETU EN TIU SERVO! ATENDU AL LA KARTO, KIUN MI SENDOS AL VI!

Mi esperas, ke vi ĝuis la laboron! En la organizo Esperanto kaj Libera Scio ni organizas ankaŭ aliajn projektojn, pri kiuj vi povus interesiĝi. Ni informas pri ili en nia retejo https://esperanto.wiki Ekzemple nuntempe ni organizas konkurson kunlabore kun UEA laŭ rekta instigo de Unesko mem. La konkurso temas pri Unesko kaj ĝia agado kaj daŭras ĝis fino de Junio 2021. Partoprenu en Projekto:Unesko 2021

Denove mi dankas vin pro via helpo pri disvolvado de la Esperanta Vikipedio, Esperanto kaj ankaŭ libera edukado! Via agado plibonigas la mondon!

PS: Tiajn ĉi konkursojn kaj aliajn agadojn ni povas organizi nur danke al sindediĉaj volontuloj en la organizo Esperanto kaj Libera Scio. Se vi volas, ke ni organizu ilin ankaŭ estontece, bv. konsideri membriĝon (eĉ senpaga membreco helpas) - https://esperanto.wiki/alighilo/

Amike, organizanto KuboF Hromoslav (diskuto) 20:16, 12 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

Video pri la 300 000 artikoloj en VP[redakti fonton]

Saluton Zam! Ni alvokas al vikipediistoj sendi kelksekundan videeton por gratuli la atingon de 300 000 artikoloj en VP. Bonvolu partopreni laŭ via eblo 👍💚.

Sendu ĝin al https://t.me/VP300000 kaj plenigu la formularon https://docs.google.com/forms/d/e/1FAIpQLSfZe6_ucc8P1c09FxhwQvxEB5dtQfMFwtUlCr3YmTs5ig15GQ/viewform

Detalojn legeblas ĉe https://esperanto.wiki/2021/kontribuu-al-festa-video-pri-300-000-artikoloj-de-la-esperanta-vikipedio

Limdato estas la 4-an de aŭgusto.

-- Radioamatoro (diskuto) 19:40, 29 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Zam du mil, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Premio de VikiPrintempo 2023[redakti fonton]

Bonvolu rigardi vian retpoŝtan keston kaj respondi al mia mesaĝo pri via premio. Ĝia titolo estas "Gratulon al venko en VikiPrintempo 2023, Zam du mil!" Poste mi sendos al vi vian premion. Se vi ne trovus la mesaĝon, bv. sendi al mi retmesaĝon. Mi esperas provizi al vi vian premion tre baldaŭ. Amike. KuboF Hromoslav (diskuto) 20:27, 21 nov. 2023 (UTC)[Respondi]