Uzanto:ArnoLagrange/Arkivo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen arkivo de eroj el mia uzula paĝo. Plej multo ne plu aktualas, sed tamen povus utili.

Nun translokiĝinta[redakti | redakti fonton]

Mi nun ekloĝas en la mem konstruita domo (sed ne plene finita). Elektra konekto ekfunkcias de la 10-a de aŭgusto 2007. AL @ 07:55, 6. Sep 2007 (UTC)


Konstruanta kaj kreanta entreprenon[redakti | redakti fonton]

Mi penas finkonstrui mian domon kaj lanĉis entreprenon kia prizorganto de ĝardenoj kaj verdaj spacoj (Vidu Jardins de Bôhème). Sekve mi des malpli kontribuos en Vikipedio en venontaj tempoj. AL @ 09:22, 13. Apr 2007 (UTC)

Mi nun estas konstruanta mian domon kaj havas multe malpli da tempo por prizorgi la vikipedian projekton. Mi tamen atentadas pri ĝi, kunlaboretas kaj revenas kiam eblas --Arno Lagrange  14:46, 21. Feb 2005 (UTC)

Translokiĝo[redakti | redakti fonton]

Mi estis ĵus translokiĝinta kaj tute ne aperis en la vikipedio dum kelkaj tagoj, des pli ke mia komputilo rifuzis funkcii kiam mi provis reenŝalti ĝin. Mi estis reakironta novan komputilon post prognozo de "profesiulo" kiu taksis la ĉefkarton ne plu funkcianta. Tamen mi hodiaŭ sukcesis refunkciigi la komputilon post purigo per polvosuĉilo. . --Arno Lagrange  07:40, 9. Jul 2004 (UTC)

Persone[redakti | redakti fonton]

Mi aldonis artikolojn pri[redakti | redakti fonton]


Mi penas ordigi kaj harmoniigi samfakajn artikolarojn kiel ekzemple en Esperanto-kulturo aŭ en la "arbo" Biologio > Zoologio > Mamulo > Placentulo > Perisodaktiloj -Rodulo - Karnovoro kaj laŭeble ligi al alilingvaj paralelaj "vikiarboj".

Mi foje enŝutas bildojn kaj kunligas samtemajn artikolojn diverslingvajn kaj ties bildojn. Por mi gravas ke leganto povas tuj scii ke jam ekzistas alilingve samtema artikolo por povi legi ĉiujn el ili (se tiu havas la lingvokapablon) kaj eventuale riĉigi ajnlingvan artikolon tradukante el alilingva.

La jam enestantaj artikoloj pri Tuluzo, Floréal MARTORELL kaj Solen' estas eltiritaj el mia TTT-paĝoj.

Artikoloj pri kiuj mi planas baldaŭ (-:) labori :[redakti | redakti fonton]


Vikipediaj zorgiloj[redakti | redakti fonton]

Iam estis aktuale[redakti | redakti fonton]