Franca Esperanto-Instituto
(Alidirektita el Franca Esperanto Instituto)
Franca Esperanto-Instituto (FEI) estas sendependa organizo konsistanta el reprezentantoj de SAT-Amikaro (franclingva laborista organizo) kaj de Espéranto France (filio de UEA) kaj tri kromaj alelektitoj. Ĝi zorgas pri la programoj de ekzamenoj por franclingvanoj, organizas ekzamenojn kaj disdonas diplomojn.