Vaigea nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Vaigea nestamasulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Subfamilio: [[]]
Genro: Aepypodius
Specio: A. bruijnii
Aepypodius bruijnii
(Oustalet, 1880)
Konserva statuso

Konserva statuso: En danĝero
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Vaigea nestamasuloVaigea megapodo (Aepypodius bruijnii) estas specio de birdo de la familio de Megapodedoj. Ĝi estas unu el du specioj de la genro Aepypodius kies alia specio estas la Brida nestamasulo.

La familio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas kaj kovis la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La Vaigea nestamasulo estas granda (proksimume 43 cm longa) brunecnigra megapodo kun nuda (senpluma) ruĝa vizaĝo, ruĝa krono, marona pugo kaj helbruna sube. Estas du longaj ruĝaj bridoj dorse de la kapo kaj longa brido ĉe la nuko. Ambaŭ seksoj estas similaj. Sed la ino havas pli malgranda kronkresto kaj ne havas bridojn.

Ĝi estas endemia de Indonezio, nome la Vaigea nestamasulo, kiel la komuna nomo sugestas, loĝas en montararbaroj de la insulo Vaigeo de la provinco Okcidenta Papuo.

Antaŭe konata el malpli ol 25 specimenoj, tiu malmulte konata specio estis relokigita en 2002. La latina scienca nomo rememoras la nederlandan komerciston Antonie Augustus Bruijn.

Tiu birdo estas minacata pro ĉasado, pliiĝanta habitatoperdo, malgranda populacigrando kaj limigita teritorio. Ĝi estis iam klasita kiel Vundebla specio fare de IUCN.[1] Sed nova studaro montris, ke ĝi estas pli rara ol supozite. Sekve ĝi estis suprenlistita al statuso de Endanĝerita en 2008.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. BLI (2004)
  2. BLI (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]