Vasil Bykaŭ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vasil Bykaŭ
Vasil Bykov (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1924 (1924-06-19)
en Bychki
Morto 22-an de junio 2003 (2003-06-22) (79-jara)
en Barawlyany, Flag of Belarus (1995–2012).svg Belorusio
Tombo Eastern Cemetery [#]
Lingvoj belorusa lingvorusa lingvo [#]
Ŝtataneco SovetunioBelorusio [#]
Alma mater Vitebsk People's Art School [#]
Subskribo Vasil Bykaŭ
Profesio
Profesio verkisto • scenaristo • ĵurnalistopolitikisto [#]
Honorigoj Sovetia Ŝtata Premio • Ordeno de Lenin • Medalo “Pro Venko super Germanio dum la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Heroo de Socialisma Laboro • Ordeno de la Ruĝa Stelo • Order of the Patriotic War 1st class • Ordeno de Laborista Ruĝa Standardo • Ordeno de Amikeco inter Popoloj • Jubilea Medalo “Kvindek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Lenin-premio • Medal of Francysk Skaryna • Jubilea Medalo “Dudek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Jubilea Medalo “Tridek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” • Jubilea Medalo “Kvardek Jaroj de Venko en la Granda Patriota Milito 1941–1945” [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Information icon.svg
vdr

Vasil Bykaŭ (beloruse: Васі́ль Уладзі́міравіч Бы́каў) (19-a de junio 192422-a de junio 2003) estis eminenta belorusa verkisto kaj socia aganto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis la 19-an de junio 1924 en Vicebska regiono de Belorusujo. Post la Dua mondmilito li laboris por la grodna gazeto "Hrodna praŭda" (La vero de Grodno) kiel stil-redaktisto kaj konsultisto. En 19721978 li estis sekretario de la Grodna filio de Belorusa Verkista Asocio.

De 1978 li loĝis en Minsko. Kelkfoje li estis elektita deputito de belarusa parlamento. En la jaro 1980 li ricevis la honoran titolon "popola verkisto de Belorusujo". Meze de la 1990-aj jaroj pro kontraŭstaro al la reĝimo de Aleksandro Lukaŝenko li estis fikritikata kaj pro personaj atakoj kaj devigita elmigri. Li loĝis en Finnlando, Germanio kaj Ĉeĥio. Kiel kontraŭanto de la mallibereco li kritikis la okupacion de Ĉeĥoslovakio en la jaro 1968 kaj la militon en Afganujo en la jaro 1980. Al sia patrujo li revenis ĝuste kelkajn monatojn antaŭ sia morto (22-an de junio 2003).

En siaj literaturaj verkoj li tenas precipe la eventojn de la Dua mondmilito, priskribas homojn kaj montras ilin en stato de malfacila morala elekto. Multaj liaj verkoj estas tradukitaj al pluraj lingvoj. Plejofte oni tradukis lian verkaron al la rusa, pola (jam preskaŭ ĉiujn verkojn), franca, angla kaj aliaj. Bykaŭ verkis en belarusa lingvo kaj mem tradukis kelkajn siajn verkojn rusen. Li estis ankaŭ tradukisto. Dum multaj jaroj li estis kandidato al la Nobel-premio pri literaturo.

Ekzistas dek kinofilmoj kreitaj laŭ liaj libroj, i.a. "Tria misilo" kaj "Obelisko", reĝisoritaj de Riĉard Viktorov.

Verkoj[redakti | redakti fonton]