Minister of Interior, Public Administration and Decentralization of Greece • Minister of Environment, Physical Planning and Public Works of Greece • member of the Hellenic Parliament • Minister of Development of Greece • Undersecretary of Industry, Energy and Technology of Greece • Q23836174 • Reprezentanto de la Parlamenta Asembleo de la Konsilio de Eŭropo • European Commissioner for Employment, Social Affairs and Inclusion vd
Vasiliki „Vaso“ PAPANDREU (grekeΒασιλική „Βασω“ Παπανδρεου, laŭ franca latinliterigo Vasso Papandréou; naskiĝis la 31-an de julio1944 en Valimitika en Peloponezo) estas grekapolitikistino kaj ekonomikistino. Ŝi interalie estis komisionano en la dua periodo de la Eŭropa Komisiono Delors, kiu gvidis la Eŭropan Komunumon inter la jaroj 1989 kaj 1993. En la Eŭropa Komisiono, ŝi prezidis la fakojn laboro kaj sindikataj rilatoj. Post la periodo en la Eŭropa Komisiono, ŝi inter la jaroj 1996 kaj 2004 estis ministrino de Grekio, unue pri evoluo, ekde 1999 pri internaj aferoj, publika administrado kaj malcentrigo kaj ekde 2001 pri medio, planado kaj publikaj laboroj (kun speciala respondeco pri la Someraj Olimpikoj de 2004 en Ateno). Vaso Papandreu estas membro de la socialisma partio PASOK de Grekio, kaj daŭre estas membro de la greka parlamento.