Vikipedia diskuto:Artikolo de la semajno

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reguleco[redakti fonton]

Ĉu nur ŝajnas al mi, aŭ "Artikolo de la semajno" aperas ne ĉiusemajne? Se vere ni ne sukcesas aranĝi ĝin ĉiusemajne, eble indus ne nepre postuli tiun ĉiusemajnecon, sed nur elekti de temp' al tempo elstaran artikolon por la ĉefpaĝo. Ekz., ĉiun duan semajnon... --Slavik IVANOV 00:54, 8. Okt 2005 (UTC)

Laŭ mia impreso ĝi ja aperas ĉiusemajne, kaj ni ne ŝanĝu tion. Marcos 17:54, 8. Okt 2005 (UTC)

Ĝenerala diskuto[redakti fonton]

Unue, permesu min diri: Mi opinias, ke la "Artikolo de la semajno" estas bonega ideo. Mi entuziasme subtenas vian ideon. Tamen, mi havas demandojn. Kiel la elekto-procezo okazos? Ĉu ni havas iujn regulojn? Kiom da subtenaĵoj aŭ kontraŭaĵoj ĝis artikolo leviĝos al A-d-l-S (aŭ malleviĝos el la listo)? Ĉu iuj ajn (bonaj, plenaj) artikoloj estos bonvenata? Ĉu ni havas iajn minimumajn kriteriojn de boneco? (Aŭ ĉu ni preferas, ke la voĉdono-procezo faros la kriteriojn?) Amikece, Yekrats 15:12, 27. Apr 2005 (UTC)

Bonega ideo havi artikolon de la semajno. Por mi ne tro gravas la elektomaniero, sed nur deziras vidi bonkvalitan artikolon :-). Duko-de-Benia 15:47, 27. Apr 2005 (UTC)
Kiel elektometodo mi proponas la jenon: Ĉiusemajne ni elektu tiun artikolon, kiu havas la plej grandan diferencon inter subtenoj kaj kontraŭoj (kun pli da subtenoj ol kontraŭoj). Kelkfoje ni forviŝu tiujn proponojn, kiuj havas multajn kontraŭojn, aŭ kiuj jam delonge estas en la listo sen esti elektitaj. Marcos 21:28, 29. Apr 2005 (UTC)

Neee, mi kontraŭas la NUNAN ideon. Mi proponas elekti nur el la artikoloj de la en la aktuala semajno kreitaj artikoloj. Ĉiu alia maniero kaŭzas kaoson kaj senseriozecon. Narvalo 16:10, 27. Apr 2005 (UTC)

Nu, la angla vikipedio havas du specialajn fenestrojn por artikoloj en la ĉefpaĝo. La unua montras elstaran artikolon el ĉiuj artikoloj. La alia havas la plej bonajn artikolojn kreitajn dum la nuna semajno. Eblej ni povas uzi la du sugestojn kune. --Yekrats 16:29, 27. Apr 2005 (UTC)

La lasta propono miaopinie estas la plej taŭga, tamen necesas adapti ĝin laŭ niaj realaj eblecoj; pri la freŝaj artikoloj: en semajno A oni proponu kandidatojn el la novaj artikoloj de tiu ĉi semajno, en semajno B okazu voĉdonado kaj la venkinta artikolo estu en la koncerna fenestreto dum semajno C. Rilate al la elstaraj artikoloj pleje gravas, krei pli multe da ili, por ke ni havu sufiĉe por ĉiusemajna prezento... Montanesko 17:58, 27. Apr 2005 (UTC)

Ni certe havas pli ol 52 bonegajn elstarajn artikolojn el nia tuta vikipedio. Multaj aliaj artikoloj (kun kunlaboro) eblos esti elstaraj. Kvindek du elstaraj artikoloj plenos "Elstara artikolo de la semajno" fenestron por tuta jaro! Mi opinias, ke tia "Elstara artikolo de la semajno" prezento spronos pli bonajn artikolojn. --Yekrats 16:25, 28. Apr 2005 (UTC)
La ideon, kiun mi volis kopii de la angla Vikipedio estas la "Today's featured article". Tiu estas malferma por ĉiuj artikoloj, ne nur por la novaj. Same ni faru en la Vikipedio. Se ni nur allasos plej novajn artikolojn, estos malfacile trovi vere bonkvalitajn artikolojn por ĉiu semajno, kaj tio ne faros bonan impreson al la legantaro. Pli bone estos elekti inter ĉiuj artikoloj, por montri la plej bonajn. Elektitaj artikoloj ankaŭ aldoniĝos al la Elstaraj artikoloj.
Mi tute ne komprenas la frazon de Narvalo: "Ĉiu alia maniero kaŭzas kaoson kaj senseriozecon." Kial??? Ni ja uzas tre malkaosigan elektoproceson. Kaj la postulo, ke la paĝo havu novajn ŝanĝojn, jam estas kompromiso al via ideo ĉiuokaze. Marcos 16:46, 28. Apr 2005 (UTC)

Loko de ADLS en la ĉefpago[redakti fonton]

Mi kredas ke la Artikolo de la Semajno devas esti pli alta en la paĝo. Ĝi estu tuj videbla alveninte al la paĝo.

Ĉu bone nun? Marcos 11:39, 9. Maj 2005 (UTC)

tempo por nova[redakti fonton]

La nuna artikolo pri Marko Polo ŝajnas esti tie pli longe ol unu semajno. Ĉu iu ŝanĝos ĝin baldaŭ? Supozeble, la nuna artikolo estu afiŝita dimanĉan vesperon, ĉu ne? Eble mi ne konas kiel precize ĉi tiaj aferoj okazas, sed ĉar la rubla artikolo havas la plej da subtenantoj, mi afiŝos tiun. Mi pardonpetas se mi malpravas. Andrew 20:59, 2. Jan 2006 (UTC)

  • Mi fari tiel, kaj ĝi ŝajnas sufiĉe bone laŭ mi, sed neniam antaŭe mi kompilis ADLS, do tre versaĵne iu pli ekzercita povus plipurigi ĝin. Andrew 21:37, 2. Jan 2006 (UTC)


malintereso[redakti fonton]

Ĉar ekregis en nia Vikipedio ĝenerala malintereso, mi proponas ŝanĝi la projektojn al artikolo de la monato kaj kunlaboraĵo de la monato. Aŭ tute ĉesigi tian prezenton, kunlaboron. (Estas interese, ke simila malintereso okazis ankaŭ ĉe la hungara vikipedio, jam pli frue.) Narvalo 12:56, 3. Jan 2006 (UTC)

  • Nuntempe sufiĉus premii ĉiumonate... (Eric Coffinet 25-01-07 07:15 UTC)
  • Ne temas pri premiado. Necesas ke almenaŭ la artikolo de la semajno restu semajna, tio estas la nura eblo por montri legindajn artikolojn al la esperantistaro (ĉu vi jam provis trovi interesan artikolon alklakante "hazardan paĝon"?). Kiam mi vidas la saman tekston dum du sinsekvaj semajnoj mi demandas min, kion faras la administrantoj... Same pri la kunlaboraĵo de la semajno, se neniu kunlaboras, eble temas nur pri la temo, do konservi tian artikolon dum monato, ne helpos la aferon. Kontraŭe tio montros ankoraŭ pli da malintereso. Bea 09:17, 25. Jan 2007 (UTC)
se temas pri instigo al legado, oni kreis kategorion "leginda artikolo", sed la paĝo estas malplena ... Eric Coffinet 25-01-07 09:30 UTC

Kiel voĉdoni?[redakti fonton]

ĉu necesas permane redakti ion post "por" aŭ ĉu eblas voĉdoni aŭtomate alklakante "por" ? Dominik 07:47, 24. Jan 2007 (UTC)

Redaktu simple post "por". Bea 13:10, 24. Jan 2007 (UTC)

Kategorio?[redakti fonton]

Ĉu mi ne rimarkis aŭ ni vere ĝis nun ne havas specialan kategorion por la elektitaj artikoloj? Estus bone havi tian, analogie al alilingvaj vikipedioj, kie ĝi ekzistas. Ekz., mi supozas, ke Ŝablono:Nombro_da_elstaraj_artikoloj ne estas aktualigita — kiel do mi nun eksciu rapide la kvanton de nia elstaraj artikoloj por la rusa artikolo pri Esperanta Vikipedio? - Slavik IVANOV 20:43, 22. Maj 2007 (UTC)

Tiun ŝablonon mi fakte aktualigas ĉiusemajne, do la nombro estas relative korekta. Plie jam ekzistas la Kategorio:Elstaraj artikoloj. Thomas Guibal 20:49, 22. Maj 2007 (UTC)
Do, pardonu. Mi aldonis la aktualan nombron al la rusa artikolo (cetere ĝi estas nun la plej granda inter la artikoloj pri "grandaj vikipedioj" en ru:). Slavik IVANOV 00:09, 23. Maj 2007 (UTC)
Bv uzi {{PAGESINCATEGORY:Elstaraj artikoloj}} kiu rezultigas 314 AL @ 08:39, 9 Aŭg. 2011 (UTC)

neniu voĉo por, neniu voĉo kontraŭ, nenia komento[redakti fonton]

Estimataj, estis ĉi tie proponita dum tri semajnoj artikolo pri matematika pruvo kaj neniu voĉdonis por, neniu kontraŭ, kaj eĉ neniu komentis ĝin. Mi ŝovis ĝin inter la elstarajn artikolojn, ĉar ĝi estis tradukita laŭ la elstara artikolo. En estonteco mi eble ŝovos tiajn paĝojn aŭtomate en la elstarajn. Dankon por via kompreno. Petro@diskkont 19:07, 31. Okt 2007 (UTC)

Vidu mian mesaĝon ĉe via diskutpaĝo. Thomas Guibal 19:13, 31. Okt 2007 (UTC)

Unue leginda aŭ elstara, nur poste artikolo de la semajno[redakti fonton]

Thomas Guibal menciis delongan proponon de li (en alitema diskuto), ke por artikolo de la semajno rajtu kandidati nur legindaj kaj elstaraj artikoloj. Mi subtenas, ĉar ŝajne tio simpligus la procedurojn.--Lu 07:17, 10. Sep 2009 (UTC)

Kiel oni korektas la ĉefpaĝon?[redakti fonton]

La nuna artikolo de la semajno montras misinformon sur la ĉefpaĝo ("19-a jarcento" kie ĝustus "18-a jarcento"). La fakto estas ĝusta en la artikolo mem sed malĝusta en la ĉerpaĵo montrata sur la ĉefpaĝo. Mi ne scias kiel korekti tion. --Haruo 08:08, 14 Jul. 2011 (UTC)

✔ Farite Dankon pro la rimarko. Thomas Guibal 09:40, 14 Jul. 2011 (UTC)

forigendas "lasta"[redakti fonton]

La vorto "lasta" estas trudita en la ŝahadon, verŝajne pro ĝia troviĝo en la hispana. Sed en la araba ĝi mankas, kaj aldoni ĝin misprezentas la bazon de Islamo. Nepre forigu ĝin tuj mi petas. Mi jam plendis pri ĉi tio en tri aliaj lokoj dum tri tagoj, kaj neniu min aŭskultas... aŭ eĉ agnoskas aŭdi... --Haruo 17:32, 5 Feb. 2012 (UTC)

Saluton, Haruo. Mi ĵus korektis tion laŭ la artikolo. Ĉu tio nun estas ĝusta? Se ne, bonvolu skribi kio estas korektenda. --Tlustulimu 17:29, 5 Feb. 2012 (UTC)
Dankon Kara. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:30, 5 Feb. 2012 (UTC)
Por vidi la ŝanĝon, alklaku tie. Ĉiuĵŭd Astroscienco 17:32, 5 Feb. 2012 (UTC)

Ĉu ankoraŭ okazas voĉdono?[redakti fonton]

Saluton! Ĉu ankoraŭ okazas voĉdono? Kelkaj artikoloj atendas sian vicon por fariĝi "Artikolo de la Semajno", sed nenio en iliaj respektivaj diskutpaĝoj montras ke okazis favora voĉdono (kiam, kie, kiuj?) - aŭ ĉu "elstara artikolo" aŭtomate fariĝas ADLS en la estonteco? Eble mi maltrafis epizodon aŭ eble klarigoj troviĝas aliloke... --Dominik (diskuto) 09:38, 12 Sep. 2012 (UTC)

Saluton, ni iom diskutis tion ĉi en la Vikipedio:Diskutejo/Administrejo, tie vi trovos sekcion pri tio ĉi. Dum kelkaj tagoj estis neniuj kontraŭaj opinioj, tial mi kaj KuboF simple implementis la novan sistemon.
En la nova sistemo, vere ne plu okazas baloto pri ADLS-oj. Oni povas proponi ĉiun legindan aŭ elstaran artikolon, kaj nur pri legindeco kaj elstareco ni balotas, tio implicas ĝeneralan taŭgecon fariĝi ADLS. Se iu malkonsentas pri elekto de ADLS en certa semajno, evidente plu eblas diskuti sur la diskutpaĝo de la koncerna semajna eltiraĵo. La nunaj artikoloj, kiujn mi proponis, estas simple la jam elstaraj artikoloj el tiuj, kiuj estis en la antaŭa proponlisto. Efektive eble ne estas bone, ke nun estas proponitaj du komponistoj ĝuste unu post la alia, do eble tio ankoraŭ ŝanĝiĝu.
La nova sistemo malpliigas la nombron da balotoj, kaj tio estas bona afero, ĉar ĝeneralan taŭgecon de artikolo fariĝi ADLS ni ĉiuokaze jam rekonis per elekto kiel leginda aŭ elstara, do kial denove baloti pri tio? darkweasel94 (diskuto) 10:32, 12 Sep. 2012 (UTC)
Dankon pro la informo, Darkweasel. Mi vidis ke estas skribite "Voĉdonu !" sur la ĉefpaĝo, sub la rubriko "Artikolo de la semajno", kaj tio ne kondukis al atendita balot-paĝo. Nu, vere, mi maltrafis epizodon. Kredeble-nekredeble la antaŭa administranto de ADSL rezignis sian postenon intertempe. --Dominik (diskuto) 10:53, 12 Sep. 2012 (UTC)
Jes, necesos, ke administranto ŝanĝu la ligilan tekston en Ŝablono:ĈefPaĝoSekcio/piedo. Se iu legas tion, mi petus fari tion - fakte, ĉu ekzistas neniu ŝablono, kiun oni tiucele povas meti sur la diskutpaĝon? darkweasel94 (diskuto) 11:11, 12 Sep. 2012 (UTC)

Ligilo al artikolo[redakti fonton]

Mi preferus ke ligilo al artikolo estu en memstara linio, tio estas multe pli okulfrapa. Eventuale ni povas ŝanĝi ĝian tekston al ekz. legu plu...tuta artikolo... - denove pro okulfrapeco kaj komprenebleco. Kion vi pensas?

Ĉar tio tuŝus pliajn paĝojn kaj daŭrus en estonteco mi preferas unue demandi kaj nur poste eklabori...

--KuboF (diskuto) 15:08, 19 Sep. 2012 (UTC)

Eble ni povus fari jene:

Batalo apud Verdun
Batalo apud Verdun

La batalo apud Verdun okazis dum la Unua Mondmilito inter la 21-a de februaro kaj la 19-a de decembro 1916 apud Verdun en Francujo. Tie alfrontiĝis franca kaj germana armeoj en batalo. La strategio de la germanoj estis «elĉerpi la francan armeon», strategio koncipita de generalo Erich von Falkenhayn, superestro de la germana armeo. Per terura obusado, li intencis estigi duoble pli da francaj pereoj ol da germanaj. Sed la batalo fakte evidentiĝis preskaŭ tiel kosta por atakinto, kiel por atakito: inter pli ol 300 000 mortintoj estis 163 000 francoj kaj 143 000 germanoj, kaj finiĝis per reveno en la antaŭan situacion. Krome, inter julio kaj novembro, engaĝiĝis la angla armeo en same sangan kaj vanan batalon apud la ĉefrivero Somme.

Germanflanke bataladis precipe la samaj korpusoj ; male la francoj rotaciis 70% el la francaj «haruloj» apud Verdun. Do ampleksigis ties nomo simbolan gravecon kaj kontribuis al la famo de la generalo Philippe Pétain, kiu estris dum la unua parto de tiu batalo. Duaparte, (junio-julio), la germanan puŝadon haltigis la generalo Robert Nivelle, antaŭ ol regajni pli-malpli la perditan terenon ĝis novembro, helpe de sia subulo Charles Mangin.

Tuta artikolo | Lastaj artikoloj de la semajno: Metroo de Vieno - Essen - Muta cigno



Al mi persone ne tro gravas tio, sed mi ja opinias, ke la grasigita titolo estu ligilo, kaj ke la antaŭa "Legu plu"-butono estis malbelega. darkweasel94 (diskuto) 17:55, 19 Sep. 2012 (UTC)


Por esti intuicie senproblema al leganto, la ĉefpaĝa peco devus funkcii (ne aspekti!) proksimume ĉi tiel:


Batalo apud Verdun
Batalo apud Verdun

Batalo apud Verdun
La batalo apud Verdun okazis dum la Unua Mondmilito inter la 21-a de februaro kaj la 19-a de decembro 1916 apud Verdun en Francujo. Tie alfrontiĝis franca kaj germana armeoj en batalo. La strategio de la germanoj estis «elĉerpi la francan armeon», strategio koncipita de generalo Erich von Falkenhayn, superestro de la germana armeo. Per terura obusado, li intencis estigi duoble pli da francaj pereoj ol da germanaj. Sed la batalo fakte evidentiĝis preskaŭ tiel kosta por atakinto, kiel por atakito: inter pli ol 300 000 mortintoj estis 163 000 francoj kaj 143 000 germanoj, kaj finiĝis per reveno en la antaŭan situacion. Krome, inter julio kaj novembro, engaĝiĝis la angla armeo en same sangan kaj vanan batalon apud la ĉefrivero Somme. – Legu plu...


Mi scias, ke tiu mia krudaĵo aspektas terura, sed vi aliaj estas la teĥniksorĉistoj ĉi tie kaj povas aranĝi la aferon. La ideo tamen devus esti klara. Ankaŭ la bildo estu ligilo al la ADLS, sed mi ne scias, kiel aranĝi tion en Vikipedio. Tia sistemo estas uzata sur frontpaĝoj de pluraj gravaj eldonaĵoj.

Simile ofte oni vidas ankaŭ alian funkcikapablan sistemon: nur la titolo de la artikolo kaj, ĉe la fino, iu esprimo simila al "legu plu" aŭ "pli" estas ligiloj al la artikolo. Nun tute mankas sur la ĉefpaĝo titolo de la ADLS (nepre ne sufiĉas la grasigita nomo en la teksto!). Leganto ankaŭ nature komprenas kaj deziras, ke la vera titolo de la ĉefpaĝa sekcio, nome la grasaj koloraj vortoj "Artikolo de la semajno" vere ligu al la ADLS, sed ne, laŭ la kutima Vikipedia fuŝlogiko ĝi kondukas ĉi tien, al loko tute sensignifa. La tuto atestas pri tio, ke la vikipediistoj pensas nur pri si kaj pri la interna "logiko" de la sistemo, kaj fajfas pri eventualaj legontoj. Pri la sinteno atestas ankaŭ tio, ke la bildo ligas al la bildodosiero, ne al io sencohava.

Ankaŭ ĉiaj vikiligiloj en la ĉefpaĝa peco estas superfluaj kaj nenecesaj kaj distras la leganton. Tiuj troviĝu nur en la artikolo mem. Ĉu la ligilo al ADLS konduku al la komenco de la artikolo, ĉu al iu punkto de legodaŭrigo, estas tute indiferente. --Surfo 19:29, 19 Sep. 2012 (UTC)

Tio estas vere terura ideo, pardonu. Kie aliloke vi vidis ion tian?! Tio malebligas en plej multaj TTT-legiloj selekti iun parton de la teksto, krome forprenas la ligilojn al aliaj artikoloj (kiuj montras al leganto eble aliajn bonajn komencpunktojn) kaj aspektas terure (aŭ se vi ne volas bluigi tion, tiam la leganto ne vidos, ke temas pri ligilo, kio estas eĉ pli terura). Ekstreme malbona ideo.
Krome, uzi bildon sen ligi al ĝia priskriba paĝo povas esti rompo de kopirajto. darkweasel94 (diskuto) 20:55, 19 Sep. 2012 (UTC)
Terura?! Ne, ĤAOSA! Tio detruus la stilon de la prezentado de la ADLS. Do mi kontraŭas centelcente vian proponon, Surfo. HENRIKO FIZETO (ĈIUĴAŬDE: DiskutpaĝoAlilingva) 22:06, 19 Sep. 2012 (UTC)
Se via cerbo ne komprenas kion mi diris, mi apenaŭ povas helpi. Ĉu tiu ĉi retpaĝo de respektata Svisa taggazeto estas sufiĉe prestiĝa por vi, kiel ekzemplo pri frontpaĝa prezento kun oportunaj ligiloj? Eble tia ligadomaniero ne estas oportuna por la vikipediista nerdaro, sed certe oportuna por la NZZ-legantoj. Mi tamen ne scias, ĉu ankaŭ la Esperanta Vikipedio havas (normalajn) legantojn. --Surfo 13:18, 20 Sep. 2012 (UTC)
Bone, do jen ekster-Vikipedia ekzemplo de tia fuŝaĵo. Tamen, uzebleco estas io alia. Cetere, mi komprenis tre bone, sed mi ne konsentas, jen diferenco. darkweasel94 (diskuto) 15:43, 20 Sep. 2012 (UTC)
Se vi opinias tion fuŝaĵo, vi nek komprenis nek komprenos. Do, faru laŭ via plaĉo. --Surfo 19:04, 20 Sep. 2012 (UTC)
Mi ne komprenas kaj ne aprezas la fortajn vortojn. La propono de Surfo estas tute diskutebla, sed ĝi trafis du klarajn kontraŭvoĉojn. La argumento, ke vikipedie tre gravas unuflanke la ligiloj de bildo al ties priskriba paĝo kun i.a. aŭtoraj/licencaj informoj, kaj aliflanke la multaj entekstaj internaj ligiloj al koncernaj aliaj artikoloj, vere diferencigas vikipedion de reta eldono de gazeto kiel NZZ. Mi enhave aliĝas la la argumentado de Darkweasel94 kaj Ĉiuĵaŭde, kvankam mi nomus la proponon de Surfo neniel "fuŝaĵo", kaj emocie tendencus solidariĝi kun li, la atakito. Bonvolu klopodi pri apreza kaj kolegeca tono, ankaŭ en malsamopinia disputado. ThomasPusch (diskuto) 12:09, 25 Feb. 2013 (UTC)
Ĉu "fuŝaĵo" estas ia persona atako? Miasente ne, kaj mi certe ne intencis, ke ĝi kompreniĝu tiel - nur kiel forta malkonsento kun la propono. Se ĝi ja kompreniĝis tiel, mi pardonpetas. darkweasel94 (diskuto) 12:22, 25 Feb. 2013 (UTC)

Ĉu propra linio?[redakti fonton]

KuboF ĵus ŝanĝis la eltiraĵojn tiel, ke "tuta artikolo ..." staras en propra linio, kaj mi trovas tion aspekte ne tre bona, ĉar nun ni havas du mallongegajn "paragrafojn" (tuta artikolo kaj lastaj ADLS-oj) unu post la alia. Mi trovus pli bone eble meti ambaŭ en unu linion. darkweasel94 (diskuto) 13:01, 20 Sep. 2012 (UTC)

Mi ŝanĝis esprimon "tuta artikolo..." al "plena artikolo...", ĉar tio sonas pli bone. --Dominik (diskuto) 16:51, 20 Sep. 2012 (UTC)

Denove: Reguleco[redakti fonton]

La demando "Ĉu nur ŝajnas al mi, aŭ "Artikolo de la semajno" aperas ne ĉiusemajne?" de Slavik Ivanov el 2005 iusence daŭre restas aktuala. Ni ja pli-malpli sukcesas ĉiusemajne nomumi novan artikolon de la semajno, sed foje nur en plej plej lasta momento - ekzemple, kiam la 6-a semajno de 2013 komenciĝis sen ADLS. Mi nun improvizite kaj kompreneble sen ajna antaŭa diskuto nomumis Roterdamo ĉi-semajna artikolo kaj Penicilino venontsemajna. Sed samkiel aliaj kunlaborantoj evidente ankaŭ mi ne akceptus taskon esti sole respondeca pri flego de la listo pri venontaj semajnaj artikoloj. Mi nur nun (kiel iam jam antaŭe) emerĝence intervenis kiel administranto por eviti fuŝitan ĉefpaĝon... Flegado de la listo laŭ mi nepre devas esti kunlabora tasko de pluraj aktivuloj, kaj mi alvokas je pli da engaĝiĝo. Flanke al mi ŝajnas, ke - se ni volas laŭeble eviti plurfoje rekandidatigi tekstojn kiuj jam antaŭe estis artikoloj de la semajno - la listo de kandidatoj (do elstaraj aŭ legindaj artikoloj ankoraŭ ne prezentitaj kiel ADLS) iom post iom fariĝas tro magra. Iujn kandidatojn el la nuna listo mi hezitas kandidatigi, ekzemple se ili havas multegajn ruĝajn ligilojn kio montras ke malgraŭ ekzisto de la fokusa artikolo mankas ĉirkaŭaj artikoloj teme parencaj, do la suma temo ankoraŭ ne pritraktatas sufiĉe "leginde aŭ elstare". Iuj kandidatoj sincere dirite laŭ mi estas supertaksataj per etikedo "leginda" aŭ "elstara" (ne nur pro esto aŭ manko de entekstaj referencoj), sed ĝis nun ne tiom ĝenis min ke mi prenus la energion kandidatigi ilin por malelekto... en simila situacio probable estas ankaŭ aliaj vikipediantoj. Aliflanke laŭ mi estas multaj subtaksataj artikoloj, kiuj meritus etikedon "leginda" aŭ "elstara", sed simple ĝis nun neniu prenis la energion kandidatigi ilin...

Kiel ajn, la temoj de "legindaj" aŭ "elstaraj" artikoloj, kaj de la "artikolo de la semajno" meritas daŭre resti en la atenta fokuso - kaj eĉ komenci semajnon sen jam havi ĉefpaĝan artikolon iom hontindas. --ThomasPusch (diskuto) 12:02, 4 Feb. 2013 (UTC)

Dum la lastaj semajnoj, preskaŭ nur KuboF kaj mi atentis pri metoj de novaj artikoloj de la semajno. Mi nun ankoraŭ metis artikolojn por la 21-a kaj 22-a semajnoj, sed ekde ĵaŭdo estos sen regula retkonekto ĝis komenco de la 23-a semajno. Bonvolu iu alia elekti taŭgajn artikolojn por la 23-a (prefere ĝis 25-a) semajno(j). ThomasPusch (diskuto) 22:11, 13 Maj. 2013 (UTC)

Mi klopodos anstataŭi vin kara. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 01:06, 14 Maj. 2013 (UTC)

Propono pri renomumo de ADLS[redakti fonton]

Dum la lastaj semajnoj mi ordige listigis la artikolojn de la semajno 2006 ĝis 2009, kaj pro manko de novaj ADLS-proponoj renomumis iujn el tiuj artikoloj, kiuj prezentiĝis antaŭ jam pluraj jaroj. Volonte mi rekandidatigus ankaŭ la artikolon Saŭno, sed KuboF prave atentigas ke la teksto estas sen referencoj, kaj aldoni ilin signifus serioze reprilabori la tekston. Ĉu iu interesiĝas entrepreni tion??? ThomasPusch (diskuto) 09:45, 24 Aŭg. 2013 (UTC)

Pliaj proponoj:

Por la tuj sekva semajno mi remetas antaŭan artikolon de la semajno, nome pri Benno Elkan. Poste mi proponus kandidatigi la artikolojn

sed ambaŭ ankoraŭ bezonas entekstajn referencojn (la dua ankaŭ profitus de iuj novaj "flankaj" artikoloj biografiaj, por malpliigi la ruĝajn ligilojn).

Kiu kapablus ene de semajno aldoni iujn tekstajn referencojn?

ThomasPusch (diskuto) 14:32, 5 Sep. 2013 (UTC)

Estas kelkaj bonaj artikoloj kiuj eble baldaŭ estos elstaraj, bve rigardu Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj, mi pensas ke tiuj artikoloj taŭgas por ADLS, sed mankas voĉdonoj. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 14:53, 5 Sep. 2013 (UTC)
Tiuj artikoloj jam estas elstaraj. Verdire ne mankis voĉdonoj sed fermanto de la baloto (kio povis estis preskaŭ iu ajn kiu vere laboras ĉi tie!). --KuboF (diskuto) 15:26, 5 Sep. 2013 (UTC)
Jes. Tamen la antaŭa peto restas... ThomasPusch (diskuto) 15:31, 5 Sep. 2013 (UTC)

Periodeco de ADLS[redakti fonton]

Kvankam la servo nomiĝas "Artikolo de la semajno" ni dum jaroj havas problemojn teni ĝin ĉiusemajna - mankas prizorganto kaj foje ankaŭ taŭgaj artikoloj. Eble ni povus pripensi ĉu la servon fari ĉiumonata - tio multe plifaciligus laboron de prizorgantoj, ne estus streĉo ĉiam havi taŭgan artikolon kaj ni povus labori pri artikoloj, ne pri ĉefpaĝo... Mi komparas nian situacion kun la ĉeĥa kaj la slovaka Vikipedioj:

  • eo: ĉiusemajna, 47,695 vizitoj, 378 aktivaj uzantoj
  • cs: ĉiusemajna, 1,605,724 vizitoj, 1,691 aktivaj uzantoj
  • sk: ĉiumonata, 206,100 vizitoj, 460 aktivaj uzantoj

(statistiko laŭ lastaj 30 tagoj) La ĉefpaĝo de la Esperanta Vikipedio estas vizitata 4-oble malpli ol de la slovaka kaj monate estas 4-oble pli multaj artikoloj. Periodeco de artikoloj estas sama kiel en la ĉeĥa Vikipedio sed tiu havas 4-oble pli multajn aktivajn uzantojn kaj 30-oble pli multajn vizitantojn.

Eble por tia ŝanĝo taŭgus nova jaro. --KuboF (diskuto) 15:26, 5 Sep. 2013 (UTC)

La propono de KuboF kompreneble draste malpliigus la premon zorgi pri prezentata artikolo - 12 anstataŭ 52 prezentaĵoj po jaro estas signifa diferenco. Tamen principe mi pensas, ke la servo en la nuna formo tute utilas, nur ke ĝi suferas je tio ke draste malpli da e-lingvaj redaktantoj engaĝiĝas pri ĝi kompare al la tempo antaŭ tri aŭ kvar jaroj, kiam la servo pli novis. Utilo de principe semajne prezentata artikolo estas havi la ŝancon po jaro revizii 52 artikolojn, parte nove elektitajn legindaj aŭ elstaraj, sed parte ankaŭ el inter la tre malnovaj tekstoj legindaj aŭ elstaraj, kaj aparte ĉe la malnovaj tekstoj legindaj aŭ elstaraj, kiuj ankoraŭ ne elektiĝis ADLS, kontroli kial ili ne elektiĝis... Eble ili tamen, laŭ la dum la jaroj kreskintaj atendoj pri bona artikolo, nun ne plu konsiderindus legindaj aŭ elstaraj, ne nur pro la facile kontrolebla kriterio de esto aŭ neesto de referencoj, sed ankaŭ pro malpli ŝablone kontroleblaj kriterioj de lingvaĵo kaj enhavo. Tial mi, malgraŭ ke mi mem dum al lastaj monatoj ĝemis kaj foje nerviĝis pri la rapida paso de semajnoj, kun premo ofte plejlastmomente elekti ADLS-proponon, pledas lasi la eblecon de semajna elekto, sed fari kiel dum multaj antaŭaj jaroj ke tute permeseblas meti artikolon por du semajnoj, aŭ re-prezenti artikolon post tri, kvar, kvin jaroj, sed ankaŭ estas ŝanco en pli aktivaj tempoj prezenti novan tekston ĉiusemajne. Se regule la servo estus du-semajna, kio bone eblas kadre de la nuna programigo, tamen jare temus pri 26 ĉiujare kontrolataj kaj prezentataj artikoloj (ne nur pri 12)... Pri tiom da laŭ mi eblas zorgi. Atenton la servo ĉiukaze bezonas: Se neniu ajn interesiĝus pri ĝi, simple 12-foje po jaro komenciĝus nova monato kaj fuŝiĝas la vikipedia ĉefpaĝo, ĉar neniu metis prezentindan artikolon - malpli ofte ol se 52-foje, komence de ĉiu semajno, estas tia danĝero, sed tamen laŭ la sama principo. Do: Kondiĉe ke re-prezentoj de tre malnovaj ADLS-kandidatoj kaj prezentoj dum du semajnoj tute permesatas, la pli "dinamika" proceso permesi novan artikoloprezenton ĉiusemajne laŭ mi povas resti, kaj havas bonan kromefikon tiri plian atenton al pli granda nombro de artikoloj titolitaj "elstaraj" kaj "legindaj" ol nur-monata servo. ThomasPusch (diskuto) 12:03, 7 Sep. 2013 (UTC)
Mi ĝojas pro via rezistemo eĉ penante daŭre tiri la kvaliton de Esperanta Vikipedio! Mi pensas ke sistemo de 2-semajnaj kaj re-prezentitaj artikoloj estas bona kompromiso inter ideala kaj de mi proponita sistemoj. --KuboF (diskuto) 08:54, 9 Sep. 2013 (UTC)

Ĉar la servo efektive fariĝis ĉiu-2-semajna, ebe ni alinomigu ĝin... --KuboF (diskuto) 13:40, 4 Jun. 2014 (UTC)


Por ĉiuj:

Atentindas la ankoraŭ relative nova listo de pasintaj artikoloj de la semajno. ThomasPusch (diskuto) 15:29, 5 Sep. 2013 (UTC)

Novaj ADLS[redakti fonton]

Krom Richard Strauss, dum la lastaj semajnoj elstariĝis la artikoloj Germana Imperiestra Regno kaj Erfurt. Mi nun por sekvaj du semajnoj metas la tekston Erfurt sur la titolpaĝon, sed ne volas ke preskaŭ ĉiu sinsekva Artikolo de la semajno temu nur pri Germanio... Tial estu almenaŭ unu, prefere pliaj temoj sen rilato al tiu lando, plej bone ne-eŭropaj aŭ sen geografia lokigo (biologio, medicino, tutmonda geologia fenomeno, teknologio aŭ aliaĵo el vasta gamo da eblecoj...), anstataŭ ol prezentiĝu la teksto Germana Imperiestra Regno. Ĉu iu havas bonajn proponojn? ThomasPusch (diskuto) 16:32, 10 Maj. 2014 (UTC)

Mi aldonis tri eksterajn referencojn por kvin centraj teksteroj de la leginda teksto Antarkta traktato, kiu do ne plu estas senfonta, kaj nomumas ĝin kandidato por artikolo de la semajno. Alia interesa kandidato laŭ mi estus Antikva Egiptio, sed en tiu teksto ne nur mankas entekstaj referencoj, sed laŭ mi estas tro multaj ruĝaj ligiloj, do bezonatus krea laboro "ĉirkaŭ" la artikolo. Eble bonus nomumi tiun tekston kunlaboraĵo de la semajno... ThomasPusch (diskuto) 22:22, 21 Maj. 2014 (UTC)
En la teksto Antikva Egiptio daŭre mankas monto da ligilaj artikoloj, do restas amaso da ruĝaj ligiloj. En tiu formo mi ne proponas ĝin kiel ADLS. Mia sekva kandidato estas Benjamin Franklin, en kiu mi aldonis du referencojn kaj unu artikolon, tiel nun ke restas nur unu ruĝa ligilo - antaŭvidi eblan kreon de unu plia artikolo en proskima estonteco estas realisma espero... ThomasPusch (diskuto) 09:03, 4 Jun. 2014 (UTC)
Post monato sen "germana temo", la artikolo Germana Imperiestra Regno povos iĝi la ADLS de semajnoj 26 kaj 27. Poste, se ili intertempe elektiĝas elstaraj (aŭ legindaj), bonaj kandidatoj estos la artikoloj Argentino (sem. 28 kaj 29) kaj Bonaero (sem. 30 kaj 31), kiuj do estus en la vikipedia titolpaĝo dum la periodo de la UK en Bonaero. Nun tamen la elekto ankoraŭ ne finiĝis. ThomasPusch (diskuto) 08:23, 11 Jun. 2014 (UTC)

La semajnoj tro rapide pasas laŭ mia percepto momente - en la ĉefa feria periodo. Tial mi proponas tri-semajnan ritmon por po du artikoloj de la semajno: japanaj dolĉaĵoj dum la semajnoj 32 ĝis 34, kaj Vegetarismo dum la semajnoj 35 ĝis 37 (do ekde la 25-a de aŭgusto). La artikolo Vegetarismo ankoraŭ bezonas eksterajn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 12:12, 16 Aŭg. 2014 (UTC)

Plua evoluo[redakti fonton]

Post elektromagnetismo (fako "fiziko", semajnoj 47 ĝis 49 de 2014), mi nomumas la tekston Tahirih (iusence fako "Irano", semajnoj 50 ĝis 52), ĵus elektita elstara, kaj poste jarŝanĝe la artikolon imperiestra pingveno (fako "biologio", semajno 53/2014 ĝis 2/2015). Poste povus sekvi organizaĵo de la moĝahedoj de la irana popolo (do duafoje fako "Irano"), se ĝis tiam signife malplimultiĝis la ruĝaj ligiloj nun ankoraŭ tre grandkvantaj. Alikaze eblus ankoraŭ lasi pli da tempo por la temo de la moĝahedoj, kaj enŝovi plian alian artikolon (mi havas ankoraŭ ideojn, sed ili facile povus sekvi post la moĝaheda artikolo). ThomasPusch (diskuto) 13:06, 21 Nov. 2014 (UTC)

Ho ve, la tempo pasas tiom brutale rapide... Ĉar mi nun nur havas du minutojn por plenigi truon de artikolo de la semajno, mi rapide elektas iun el la bonaj tekstoj, kiuj en 2013 nur prezentiĝis dum unu semajno, kaj proponas tion fari ankaŭ por iuj pliaj... Tio ne signifu ke novaj elstaraj kaj legindaj artikoloj ne havu prioritaton de prezentiĝo, sed bonas fiksi la prezentotajn artikolojn plurajn semajnojn antaŭ la prezentiĝo, laŭeble ne nomumi ilin lastmomente (kiel nun...). ThomasPusch (diskuto) 07:46, 6 Apr. 2015 (UTC)

Estas ankoraŭ pluraj aliaj bonaj artikoloj kiuj en 2013 nur prezentiĝis dum unu semajno. Mi pli-malpli arbitre elektas iujn el tiuj el la listo de 2013, kaj nomumas ilin por po 2 semajnoj... ekzemple la tekstojn nizo, Samarkando, Nova Sinagogo de Berlino kaj Romuva. Tio prizorgas la venontajn 2 monatojn: Bonvenas jam nun proponi kandidatojn por daŭrigo de la listo en junio! ThomasPusch (diskuto) 10:55, 23 Apr. 2015 (UTC)
Aktualas la batalo de Waterloo, kies ducentjara jubileo pasis antaŭ malmultaj tagoj, kaj ĉi-semajnfine amaso da rolludantoj en historiaj kostumoj kolektiĝis en Waterloo por postludi la scenaron, inter ili ankaŭ pluraj esperantistoj. Tial mi enŝovas la artikolon por la sekvaj du semajnoj, kaj krome metas du pliajn, por ankaŭ po du semajnoj. Laŭ mi belus levi la paĝon Wiesbaden aŭ paĝon pri konkreta konstruaĵo de ĝi al nivelo de legindeco, kaj prezenti ĝin en la unua aŭgusta semajno, kiam okazas la IJK en la urbo. Sed ĝis nun nek la urba artikolo nek iu teksto proksime ligata al ĝi vere plenumas la kondiĉojn de legindeco. Alternative, laŭ la nuna stato plej "proksimas" la leginda artikolo pri la nova sinagogo de Majenco, kiu situas 15 kilometrojn sude de la kongresejo. Nove leginda artikolo pri Wiesbaden mem kompreneble pli klare aludus al la IJK, kaj pli elegantus. Eble ĝi ankoraŭ ekestos... ThomasPusch (diskuto) 22:51, 22 Jun. 2015 (UTC)

Por la 36-a ĝis 38-a semajnoj de 2015 mi, dumvojaĝe, eble ne sukcesos prepari artikolon de la semajno, kaj ĝis la 14-a de septembro ankaŭ ĝenerale ne tiom regule povos kontribui kiom alisezone. Mi petis kolegan administranton fermi la truon, sed ankaŭ tutpublike volas inviti ke tute permesatas se iu alia engaĝiĝas pri artikoloj de la semajnoj. Al ĉiuj bonan tempon! ThomasPusch (diskuto) 07:52, 22 Aŭg. 2015 (UTC)

La artikolo ludilo nur prezentiĝis du semajnojn anstataŭ planitaj tri fine de la lasta jaro, en tempo kiam multaj ferias kaj probable malpli rigardas vikipedion. Tial mi remetas ĝin por pliaj du semajnoj, antaŭ ol prezentiĝu nova artikolo. ThomasPusch (diskuto) 05:50, 7 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Atentigo[redakti fonton]

Mi akcentas ĉi tie, ke komence de marto 2017 mi laŭ noto de mia persona paĝo prenis "vikipedian ferion" kaj ĝisis el regulaj taskoj, inter kiuj en la antaŭaj kvin jaroj estis meto de vikipedia artikolo de la semajno, se ne hazarde iu alia emis kunhelpi. Mi informis la aliajn tri volontulojn menciitajn en la paĝo, kaj ankoraŭ elektis vikipediajn artikolojn de la semajno por tempo de pluaj ok semajnoj, por eviti streson al postaj kunlaborantoj. Sed el tiuj ok semajnoj nun komenciĝis la sepa: la 23-an de aprilo finiĝos la nunaj artikoloj de la semajno kaj se oni ne daŭrigos la servon, la 24-an de aprilo estos fuŝo en la vikipedia ĉefpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 16:42, 11 apr. 2017 (UTC)[Respondi]