Uzanto:Lu Wunsch-Rolshoven

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vidu Lu Wunsch-Rolshoven

Mia provejo

Vikipedio:Babel
de
Dieser Benutzer spricht Deutsch als Muttersprache.
eo
4
Ĉi tiu uzanto parolas Esperanton preskaŭ kiel denaskulo.
fr
3
Cette personne peut contribuer avec un niveau avancé de français.
en
3
This user can communicate with a fluent level of English.
es
3
Este usuario puede contribuir con un nivel avanzado de español.
it
2
Questo utente può contribuire con un italiano di livello intermedio.
nl
2
Deze gebruiker heeft middelmatige kennis van het Nederlands.
pt
1
Este usuário pode contribuir com um nível básico de português.
la
1
Hic usuarius simplice latinitate contribuere potest.
pl
0
Ta osoba nie rozumie języka polskiego albo ma z nim olbrzymie trudności.
ru
0
Этот участник не понимает по-русски (или понимает с большим трудом).
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Germanio en ĉefurbo Berlino.

Kreskado de la eo-vikipedio[redakti | redakti fonton]

Nombro de artikoloj je

  • 2008-06-15, 10.49 h (MET): 100 000
  • 2008-12-07, 23.20 h (MET): 107 571 (mezume 43 artikoloj tage ekde junio)
  • 2009-08-17, 16.48 h (MEST): 117 000 (mezume 40 artikoloj tage ekde junio 09; laste: Jarnsakso (luno))
  • 2012-12-06: ~ 171 000 artikoloj
  • 2013-12-05: 189 265 artikoloj

Sur la ĉefpaĝo estas informo pri la nombro de artikoloj. Pli aktuala estas Speciala:Statistikoj.

Kreskado de la aŭtomata traduko (GramTrans)[redakti | redakti fonton]

Nombro de artikoloj en Wikitrans je

  • 2010-06-11v: 821 000 artikoloj tradukitaj (laŭ Zlatko)
  • 2010-06-25v: 860.710 artikoloj tradukitaj (do ĉ. +2785 tage)
  • 2010-07-16v: 981.738 artikoloj tradukitaj (do +121028/21 tagoj, ĉ. +5763 tage)
  • 2010-09-13l: 1.806.397 artikoloj tradukitaj (do +824659/59 tagoj, ĉ. +13977 tage; du milionoj atendeblas post malpli ol 14 tagoj)
  • 2010-09-30ĵ: 2.073.091 artikoloj tradukitaj (do +266.694/17 tagoj, ĉ. +15687 tage)

La celo estas traduki ĉiujn ĉ. 3,3 milionojn da artikoloj anglalingvaj en Esperanton. Se la maŝino tradukas ĉ. 10.000 artikolojn tage, 100 tagoj aŭ tri monatoj necesas por plia miliono; sed oni konsciu, ke la artikola longeco tre varias. Fakte oni tradukis unue la plej ofte rigardatajn kaj verŝajne ankaŭ plej longajn artikolojn estas atendeble, ke la rapideco laŭ vortoj tage restos kaj sekve laŭ artikoloj tage kreskos.

--

Pozicio de la eo-vikipedio[redakti | redakti fonton]

Estas multaj diversaj kriterioj.

  • Artikolnombro: Loko 22 en septembro 2009, loko 27 en majo 2011, same 31-a de julio 2012 (168.043 artikoloj; dana: loko 28, 166.769 artikoloj) laŭ Vikipediaj statistikoj. Laŭ List of Wikipedias la pozicio en dec. 2013 estas 32. En jan. 2015 estas loko 33 (208.733 en la 21-a de jan.; post turka, Minangkabau (Sumatro) kaj Kazaĥa - antaŭ eŭska, slovaka kaj dana).
  • Nombro de vizitoj: Loko 39 en julio 2012. 10 056 vizitoj hore laŭ Vikipediaj statistikoj (Angla: Loko 1, 10.669.487 vizitoj; Germana: loko 4, 1.267.918 vizitoj; tagaloga: loko 38, 10.321 vizitoj).
  • Nombro de redaktoj: Loko 30 en 2009-08-30, 2 429 694 redaktoj; loko 31 en 2012-08-15, 4.884.541 redaktoj laŭ statistiko
  • (Ne plu grava) Nombro de bildoj: Loko 20 en 2009-08-30. 12 779 bildoj laŭ la statistiko. Ne plu grava, ĉar eblas meti kaj uzi bildojn en komunejo.

Havendaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj (ĉ. mil); Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj/tabelo (ordigebla tabelo de la mil artikoloj kun grandeco); List of Wikipedias by sample of articles/Neglected, Esperanto (dek "neglektataj" el tiuj)

Grandeco de la mil plej gravaj ("havendaj") artikoloj: Loko 37 laŭ [1]. 16.96 poentoj el 100 atingeblaj; 5/2011: loko 32, 24,02 poentoj. Paĝo de "neglektataj" artikoloj indikas aktuale (2009-09-02)

  1. en:Skeleton (30)
  2. en:Europe (6521)
  3. en:Africa (4441)
  4. en:Islam (6117)
  5. en:Austria (7939)
  6. en:Italy (6526)
  7. en:Earth (7486)
  8. en:Argentina (9300)
  9. en:Mars (9741)
  10. en:Netherlands (7763)

El tiuj mi ĵus traktis skeleton kaj pligrandigis Marson, + ĉ. 700 bitokoj, do nun super 10.000 bitokoj.

Eblas atingi por tiu nivelkreskigo beletan premion, jam ekde +1 poentoj.

Deveno de vikipedio-kunlaborantoj laŭ la unuopaj versioj[redakti | redakti fonton]

Jen eblas vidi, el kiuj landoj venas la homoj kiuj redaktas la diversajn vikipediojn. Videblas, ke la Esperanto-vikipedio estas la plej internacia: ĉe ni la "plej forta lando", Francio, havas nur 17 %; de la aliaj la araba estas la plej internacia kun Saŭdarabio (23 %) kiel plej forta lando.

Ĉe kiuj versioj kunlaboras la vikipediuloj de la diversaj landoj?[redakti | redakti fonton]

Jen videblas, ĉe kiuj vikipedioj la homoj el diversaj landoj kunlaboras; en kvar landoj (Ĉeĥio, Hungario, Rumanio kaj Svisio) la Esperanto-vikipedio aperas per 1 ĝis ĉ. 4%. Jen videblas, el kiuj diversaj landoj venas la redaktoj de vikipedioj en diversaj lingvoj. La anglalingva vikipedio estas redaktata je sume 70,9% de homoj el kvin landoj (Usono 39,3%, Britio, Kanado, Hindio kaj Aŭstralio). La Esperanto-vikipedio estas redaktata je sume 86,5% de homoj el dek landoj (Germanio 20% ktp.).

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Trafiko (rigardado/vizitoj) al vikipedio[redakti | redakti fonton]

  • Analizo de la paĝorigardo de la vikipedio, en 2018 tre bele funkcias.
  • Vikipediaj Statistikoj kun nombro de artikoloj kaj paĝorigardoj; laŭ la plej lasta kompleta monato (en dec. 2018 laŭ "Content. Article count" pozicio 32; laŭ "Usage. Views per hour" pozicio 48, 3 422 paĝorigardoj en ĉiu horo)
  • Aktuala trafiko al unuopaj Vikipedio-artikoloj en marto 2019 ne funkcias, servilo-eraro.
  • Komparo de la vikipedioj (Historia paĝo; laste 3/2008) rilate al la vizitado de la 1000 plej ofte vizitataj paĝoj (en februaro 2008: loko 43 por Esperanto, ĉ. 1:1270 kompare kun la angla versio)
  • Komparo (Historia paĝo; plej laste 2009-08) laŭ ĉiuj paĝovizitoj (en novembro 2008: loko 35 por la eo-versio; same en la 15-a de aŭgusto por aŭgusto 2009. Sen konsidero de diversaj projektoj kiel en.wikisource ktp.; ĉ. 1:673 kompare kun la angla versio.)

Komparo de vikipedioj[redakti | redakti fonton]

Komparo de vikipedioj laŭ artikolnombro, kresko ks. (stato 1-a de okt. 2008, ne plu aktualigita). Nun kutime tre aktuala estas la ordigebla listo de vikipedioj.

Ideoj por pliaj artikoloj[redakti | redakti fonton]

Reviziado[redakti | redakti fonton]

Specialaj paĝoj pri la reviziado. Kriterioj por revizio. Statistikoj de revizioj

Mapoj de vikipedianoj[redakti | redakti fonton]

Mondaj mapoj de vikipediistoj por la versioj Esperanto, franca (mondo), franca (Eŭropo), germana, hispana. (Ekzistas ankaŭ por Brezhoneg Bosanski Català Hrvatski Italiano Polski Português Română Русский Српски/Srpski Svenska Українська.)

Kelkaj artikoloj (kun)verkitaj de mi[redakti | redakti fonton]

Helpo pri formatigo[redakti | redakti fonton]

Ligo al alilingva vikipedio [[:de:Hilfe:Internationalisierung#Inline-Link|Ligo al alilingva vikipedio]]

Fontindiko unufoje aperanta[1] <ref>fonto 1</ref>

Fontindiko plurfoje aperanta[2]<ref name="fontnomo">fonto 2</ref>

Fontindiko plurfoje aperanta (dua loko, sama fonto)[2]<ref name="fontnomo"/>

Konsideru Kiel redakti paĝon por spertuloj ekzemple pri <br clear=all> kaj "__TOC__" (enhavtabelo tien).

Tabeloj detale (germana VP)

Taskoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj en multaj vikipedioj, sed ne Eo: Malriĉeco, Paul Gauguin, absoluta nulo, Financo, IKEA, Stefan Banach, Herbert von Karajan, oligopolo, Pier Paolo Pasolini, Frankfurta skolo, Janis Joplin, osteoporozo ; gazetaj kaj ekonomiaj terminoj

Daŭrigi Argumentoj por vikipedio

Forigmanio kaj forbaremo[redakti | redakti fonton]

Kelkaj vikipedianoj havas grandan entuziasmon forigi alies artikolojn kaj forbari la koncernajn vikipedianojn. Antaŭ nelonge Narvalo proponis en la diskutejo "forbari por kelkaj tagoj Steinthors pro liaj lastaj kontribuoj".

Kaj kio estis la krimo de Steinthors? Nu, li sisteme kreas paĝojn pri islandaj politikistoj; li uzas ĉe tio apartan ŝablonon por montri la sinsekvon de ekzemple ministroj. Okazis, ke li unue enmetis tiun ŝablonon kaj ne jam tekston. Ekzemple laŭ la protokolo je 01:17, 17. Feb 2009 li kreis la paĝon Sighvatur Björgvinsson (unua versio). Jam je 23:41, 16. Feb 2009 (UTC) (laŭ la paĝo - sed verŝajne je 01:41, iom poste) DidiWeidmann atentigis al Steinthors sur ties diskutpaĝo. Kaj je 07:11, 17. Feb 2009 (UTC), ĉ. sep horojn poste, Narvalo proponis la forbaron de la uzanto Steinthors. Iom poste Thomas Guibal asertis en la diskuto, ke du vikipediistoj jam atentigis Steinthors pri la problemo." Kio estis (supozeble erara) misprezento, ĉar la atentigo de Narval venis post la peto pri forbaro.

Narvalo ŝajne aparte entuziasmas pri forbaro kiel puno pro tro mallongaj artikoloj. Troveblas ekzemple rimarko pri tio de Vikipediisto:Vikipediareo el 2006. Tiu skribas: "Se tiel agas tiu administranto, estas tre dubinde ĉu mi longe restos ĉi tie." Kaj fakte la listo de kontribuoj estas tre mallonga. Jen la tiama diskuto.

Kiaj artikoloj rajtu enesti?[redakti | redakti fonton]

En mia papera dtv-Lexikon mi trovas amason da enskriboj kiel "Diogeneskrebs, ein -> Einsiedlerkrebs" (pri kankroj). Aŭ unufrazaj klarigoj, kiuj laŭ mi fakte helpas la leganton. Ja havas valoron scii por iuj, ke tiu Sighvatur havis difinitajn ministrajn postenojn dum iuj jaroj. Jam en septembro 2006 oni diskutis la temon en la diskutejo. Jam tiam oni ŝajne ne atingis interkonsenton. Kaj jam en junio 2006 legeblas pri Forigmanio.

Laŭ mi unu el la demandoj estas, ĉu vikipedio jam aspektu kiel vera enciklopedio do ĉiu artikolo estu jam bona. Aŭ ĉu oni konstatu, ke temas pri projekto por krei enciklopedion kaj sekve rajtas enesti ankaŭ tre bazaj formoj de artikolo.

Fortimigo de novaj kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La intensa forigo de artikoloj estas grava kaŭzo, pro kiu kunlaborantoj forlasas la vikipedion. Mi scias pri kvar kazoj, en kiuj peto pri forigo grave ŝokis novulojn. Oni konsciu, ke al novulo la tuta vikipedio estas nova inkluzive de la proceduro pri forigo de artikoloj kaj kion fari kontraŭ tio. Sekve la forigemuloj fortimigas multajn novulojn. Tio verŝajne estas pli granda damaĝo al la vikipedio ol la unufrazaj artikoloj.

Cetere mi ne sukcesis trovi bonan klarigon, kiam administranto rajtas forbari uzanton. Jen propono pri regularo.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. fonto 1
  2. 2,0 2,1 fonto 2

Ĉu vi foje povas atendi la diskuton pri pedofilio, kiun mi malfermis[redakti | redakti fonton]

Kara, mi malfermis diskuton pri la artikolserio pri pedofilio, kiun ĉefe verkis Pangea lastatempe, kaj en kiu mi pli kaj pli vidas danĝeron por la reputacio de Esperanto-vikipedio, ĉar evidente la ĝenerala tono de tiuj artikoloj estas kvazaŭ, ke ĉe la pedofila movado temas pri grupo da bonvolaj homoj, miskomprenita kaj diskriminaciita de la societo. Fakto tamen estas, ke pedofilio estas nenio alia ol misuzo de potenco fare de plenkreskulo kontraŭ infano, kiu bezonas amon kaj protekton. Defendi la rajtojn de pedofiluloj estas simila al defendo de rajtoj de faŝistoj, sklavotenistoj ktp. Mi petas vin foje studi la problemon. Devas esti certa kontrolo de tiuj artikoloj kaj devas esti certigitaj, ke la Portalo Pedofilio ne fariĝos speco da propogandejo por pedofiluloj, kie la pedofila movado kvazaŭ povas renkontiĝi, ĉar Esperantujo troviĝas ekster la naciaj leĝodonaj instancoj.DidiWeidmann (diskuto) 17:36, 28 Dec. 2013 (UTC)