Vikipedio:Artikolo de la monato/2021/07

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Majaaj centroj klasikaj (o) kaj postklasikaj (kvadratetoj).

La majaoj estas indiĝena popolaro de Centra Ameriko, kiu ĝuis tre gravan civilizacion inter la 3-a kaj la 10-a jarcento. Ĝi okupis grandan areon inter la nuna sudo de Meksiko (precipe Jukatano, sed ankaŭ Campeche, Quintana Roo, Chiapas kaj Tabasco), Gvatemalo, Belizo kaj okcidento de Honduro kaj Salvadoro.

La majaa kulturo estis civilizacio mezamerika kiu disvolviĝis en la menciitaj areoj, enhavantaj pli ol 300 000 km². Ĝi hegemoniis laŭlonge de pli ol du jarmiloj en nombraj socikulturaj aspektoj kiel ekzemple pro sia skribsistemo, unu el la malmultaj skribsistemoj plene disvolvigitaj en la Antaŭkolumba Ameriko, pro sia arto, arkitekturo, mitologio kaj rimarkindaj sistemoj de nombrosistemo, same kiel en astronomio kaj matematiko.

Dum la forma periodo, antaŭ la jaro 2000 a.n.e., startis la disvolvigo de la agrikulturo kaj la populacio fariĝis malnomada setliĝante en la unuaj domaroj. En la periodo antaŭklasika (ĉirkaŭ la jaro 2000 a.n.e. ĝis la jaro 250 a.n.e.) disvolviĝis la unuaj kompleksaj socioj kaj oni ekkultivis la bazajn nutraĵojn de la majaa dieto: nome maizo, fazeolo, kukurboj kaj kapsiketoj. La unuaj majaaj urboj disvolviĝis ĉirkaŭ la jaro 750 a.n.e. Ĉirkaŭ la jaro 500 a.n.e. tiuj urboj posedis jam monumentan arkitekturon, enhavante grandajn templojn kun fasadoj de stuko. La glifa skribmaniero uziĝis ekde la 3-a jarcento a.n.e. En la malfrua antaŭklasika disvolviĝis grandaj urboj en la Petena Baseno, kaj ekzemple Kaminaljuyu atingis elstarecon en la gvatemala altebenaĵo. Ekde ĉirkaŭ la jaro 250 a.n.e., la klasika periodo estis markita grandmezure per la starigo de monumentoj skulptitaj uzante la datojn de longdaŭra kalkulo. En tiu periodo disvolviĝis granda nombro de urboŝtatoj ligitaj inter si per kompleksa komercreto.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la monato: James Joyce, Kamelo, Olivier Messiaen