Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2011/6

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Baloto por la konsilio de la fondaĵo Wikimedia Foundation[redakti fonton]

Mi klopodis baloti en la eo-a paĝo vane. Do mi provis la fr-a paĝon. Tie sukcesis. Do estas bone por mi. Sed ĉu vi sukcesis baloti kun la ea-paĝo ?--pino 06:35, 5 Jun. 2011 (UTC)

La hungara paĝo ne havas la baloton. Mi ne voĉdonas, ĉar mi ne konas ilin.--Crosstor 05:26, 7 Jun. 2011 (UTC)
Mi eksciis, ke Joan Gomà parolas Esperanton; eble neniu alia el la 19 kandidatoj. Ĉu laŭ vi liaj prezento kaj respondoj, 2 estas en ordo? --Lu 19:41, 7 Jun. 2011 (UTC)
Oni "sukcesas" aŭ "malsukcesas" baloti per iu lingvoversio depende de tio, ĉu oni plenumas la minimumajn kriteriojn tie (certa kvanto da redaktoj, certa tempo de redaktora aktiveco ktp.). La koncerna paĝo ĉie troveblas sub la anglalingva titolo Specialaĵo:SecurePoll. Mi estis invitita al la baloto fare de Joan Gomà per esperantlingva retmesaĝo; eĉ se iu antaŭe tradukis ĝin por li (laŭ mia scio li kunlaboras kun Arno Lagrange), li evidente mem almenaŭ pasive sukcesis kompreni mian esperantlingvan respondon, kaj ankaŭ li en la demandaro al kandidatoj esprimas sin plej favore al esperanto (kaj kritike al la fakto ke en la malevoluintaj landoj, al kiuj Vikipedio asertas voli helpi, malmultaj komprenas la administran vikipedian lingvon la anglan kaj tial ili eĉ ne povas sin levi kontraŭe al tiu ĉi lingvopolitiko, ĉar neniu komprenus ilin) kaj li mem aktive pledas por trovi eblon doni formalan voĉon al senŝtataj lingvokomunumoj kiel katalunoj (li mem) aŭ esperantistoj, kio ĝis nun pere de la ekzistanta koncepto de landaj "chapters" ne eblas. Li eĉ provas fari konkretajn paŝojn pere de esperanto, proponinte programeron por Wikimania 2011 kadre de kiu li intencas publike prezenti dum kelkaj minutoj en esperanto por konkrete demonstri ĝin al la ĉeestantoj. Pro ĉio ĉi mi mem voĉdonis por li metante lin sur la lokon "1"; plie mi surbaze de la respondoj al la demando pri esperanto kaj senŝtataj lingvogrupoj metis sur la lokon "2" uzanton Capsot kaj sur la lokon "3" uzanton Sj. Se iu volas, tiu povas preni tion kiel inspiron por sia propra voĉdono. Mi opinias, ke ne estas saĝe ne voĉdoni nur "ĉar mi konas neniun tie". Ja mi pensas, ke plejparto el ni konas neniun tie (same mi), kaj ĝuste pro tio la kandidatoj sin prezentis, respondis al multaj demandoj ktp. Se oni volonte lasos la elekton nur al tiuj kiuj jam konas sin reciproke, tiam en la estraro cirkulos daŭre nur la samaj homoj kaj la politiko de Vikipedio apenaŭ povos iel ŝanĝiĝi. Do mi kuraĝigas ĉiujn aliĝi al la voĉdono. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:42, 8 Jun. 2011 (UTC)
Mi apogas la kandidatecon de Joan Gomà. Li estas estro de kataluna asocio por vikipedio (Amical). Ni partoprenas en laborgrupo por plibonigi projektojn en lingvoj kiel la kataluna, la okcitana, la aragona, la eŭska, ktp. La grupo proponas la uzon de Esperanto kiel laborlingvo. Mi, Arno kaj Guillem Sevilla (el la Kataluna Esperanto-Asocio) ĉeestis en la unua renkontiĝo, post invito de Joan Gomà. Guillem nun helpas ilin lerni Esperanton. En la venonta Vikimanio de Israelo, la grupo prezentos la projekton, parte en Esperanto (Projects in languages with singular status). Mi pensas ke estas bona ideo por ni elekti estraranon kiu respektas la lingvan diversecon. Mi voĉdonis por 1.Joan Gomà, 2.Capsot (alia membro de la sama grupo), ktp. CasteloBrancodiskuto 03:24, 9 Jun. 2011 (UTC)

Helpilo por aŭtomata tradukado de alilingvaj artikoloj[redakti fonton]

Ŝajne la katalunoj jam havas ilon por pli facile transpreni artikolon el aliaj lingvoj kaj samtempe traduki, "amika bot". Kiel statas la afero pri Esperanto kaj WikiTrans? --Lu 19:47, 7 Jun. 2011 (UTC)

Antaŭ 3 milionoj ĉesis tradukado de la restintaj artikoloj. La restaj 3 milionoj estas en tiu nivelo, ke la tradukoj estas neuzeblaj. Tamen la nivelo estas pli bona, ol tradukilo de Guglo.--Crosstor 04:42, 8 Jun. 2011 (UTC)
Fakte la tuta angla Vikipedio estis fintradukita en decembro, ĉe la diferenco inter 3,6 milionoj kaj 3 milionoj temas pri "senenhavaj" artikoloj, kiuj pluligas, aŭ dis-ligas samformajn vortojn al malsamaj paĝoj. Indas noti ankaŭ, ke meti la 3 milionojn da artikoloj en serĉstrukturon ĉe wikitrans.net estas komplika afero, i.a. pro la inter-artikolaj ligoj, do ne eblas simple aldoni novajn artikolojn unuope. La plano de GrammarSoft por 2011 estas plibonigi la esperantan WikiTrans-sistemon, kaj retraduki ĉion. ESF donacis komputilaron ("cluster") por tion fari en pli ofta ritmo. -- (Aldonita je 16:00, 8 Jun. 2011 de 93.160.65.38; temas pri informo de Eckhard Bick, la gvidanto de GrammarSoft kaj WikiTrans. --Lu 17:08, 8 Jun. 2011 (UTC))
Ĵus mi kreis la artikolon Everett Rogers helpe de GramTrans. Mi devas diri, ke la proponitaj tradukoj en tre multaj frazoj estis bone uzeblaj, mi devis fari nur malgrandajn ŝanĝojn. Kelkaj mallongaj frazoj estis eĉ tute ĝustaj. En aliaj kazoj la sistemo ankoraŭ devas iom lerni - ekzemple ĝi ĉiam "tradukis" 'Rogers' per 'Roger', mi ne komprenis kial. Kaj ĝi ankaŭ uzis plurajn versiojn por 'Diffusion of Innovations'. Fine mi volis uzi la aŭtomatan enmetadon en vikipedion, kiu ne funkciis. Sed jes funkciis la transpreno kiel tekst-formata dosiero; tiun mi enmetis mem kaj iom formatigis la tuton. Mi havas la impreson, ke mi ŝparis iom da tempo kompare kun komplete homa traduko. Ĉu iu alia lastatempe testis tiun tradukhelpilon de GramTrans? --Lu 19:14, 8 Jun. 2011 (UTC)
Nu, mi faris duan provon, per iu ajn mallonga artikolo, Harhava vesperto de Lesueur. Kiam ĉe la editoro de GramTrans post la polurado de la maŝina traduko oni klakas al Publish to Wikipedia, oni ricevas malplenan redaktofenestron ĉe vikipedio. Poste oni povas klaki al Show in MediaWiki format, kio montras la tekston en vikipedia formato; oni markas kaj enmetas ĉe vikipedio. Plu kiel kutime, Antaŭrigardo, Konservi ŝanĝojn. Mi forigis la iom tro grandan rektangulon de GramTrans; mi preferus ion malpli grandan sube. Do, ankaŭ ĉe GramTrans, same kiel ĉe Apertium/Vikitradukilo facile eblas konservi la formaton.
La kvaliton de la tradukoj mi ne komparis, tio facile eblas ĉe itranslate; tiu tradukilo funkcias por ĉiu el trideko da lingvoj al Esperanto - tamen nur kelkaj direktoj estas rektaj tradukoj de Apertium/GramTrans, la aliaj uzas du tradukojn. Tia duobla traduko iom helpas kaj iom amuzas; provante la tradukon el la hungara al Esperanto mi povis legi, ke tiu besto vivas en bolantaj dezertoj kaj ke la perdo de la vivejo endanĝerigas tiun vespertovetkuron :-) Ĝuste kiel oni atendas ĉe aŭtomata tradukilo iom malnova. --Lu 07:10, 11 Jun. 2011 (UTC)
Dankon pro tiu novaĵo, certe inspiriga. Por Wikimania 2011, kien oni invitis min per stipendio, mi proponis prelegon pri WikiTrans kaj ties integrigo en Vikipedio, pri kiu ja mi okupiĝis -- interalie mi faris la proponon por igi min mem fini la laboron, kies kompletigon mi devis pro malsamaj kialoj prokrasti. Certe la proceso ne estas senobstakla, kaj fakte jam demonstrita kontraŭstaro de onidire multaj vikipediistoj iom seniluziigas nin ĉiujn evoluantojn kaj forprenas iom da entuziasmo por daŭrigo, la foje aperantaj raportoj pri bonaj spertoj tamen aludas ke ja indas plu esplori kaj labori en tiu ĉi direkto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:45, 8 Jun. 2011 (UTC)
Laŭ mi la kontraŭstaro de vikipediistoj celis eviti, ke oni aŭtomate enmetas ĉiujn GramTrans-tradukojn en vikipedion; tion ankaŭ mi neniel volus; ja poste oni havus miksaĵon de lingve bonaj kaj malfacile legeblaj artikoloj. Kontraste mi tre bonvenigus du aferojn:
1) Serĉante vorton en vikipedio, oni ricevus du specojn de ofertoj - el la nuna enhavo de vikipedio kaj el la oferto de WikiTrans. Ĉiu uzanto povos elekti laŭplaĉe. (Mi ĵus eksciis, ke konato de mi ofte legas en WikiTrans, pli ofte ol en la diversaj versioj de vikipedio mem; lia gepatralingva vikipedio estas malgranda.)
2) Por krei novan artikolon estus kompreneble tre agrable, se oni havus praktikan varianton por poluri la maŝintradukon. La varianto sur GramTrans agrable subtenas la poluradon, ĉar oni vidas frazon post frazo en la devenlingvo kaj Esperanto. (Jes, ankaŭ la vikitradukilo ĉe saluton estas bone uzebla - sed por la polurado oni devas mem aranĝi la fenestrojn por vidi la aktualan frazon en devenlingvo kaj Esperanto.)--Lu 11:05, 9 Jun. 2011 (UTC)
Estas alia ilo, Vikitradukilo http://vikitraduko.saluton.dk. Mi uzas ĝin por la unua kruda versio, ĉar ĝi respektas la vikian kodon, la ligilojn, ktp. Ĉu neniu konas ĝin? --Tonyo 20:55, 8 Jun. 2011 (UTC)
Tre bele! Ne, mi ne konis ĝin. Eble konsideru meti informojn pri ĝi sur la diversaj helpo-paĝoj, ekzemple "Helpo:Kiel krei paĝon". Kaj iom dividu viajn spertojn kun ni :-) --Lu 11:05, 9 Jun. 2011 (UTC)
Grava detalo estas la lingvodirektoj: La vikitradukilo tradukas al Esperanto el la lingvoj angla, kataluna kaj hispana. GramTrans el la angla kaj dana al Esperanto. --Lu 11:13, 9 Jun. 2011 (UTC)

Wikimedia Elections needs translators! Help pick our next leaders[redakti fonton]

Please translate: Commons:Template:Promote Board elections 2011 . Urgent. Time-sensitive. Election ends in 4 days. --PromoteElection2011 05:32, 8 Jun. 2011 (UTC)

Kaŝado de informkestaj ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, mi volus atentigi vin, ke Airon90 sisteme kaŝas multajn informkestajn ŝablonojn. Tio estas tre neutila kaŝado, ĉar redaktante oni ne plu povus rigardi per butono Antaŭrigardo eventualajn ŝanĝojn, aldonojn aŭ korektojn. Temas pri ekz. Ŝablono:Informkesto preĝejo, Ŝablono:Informkesto sinagogo, Ŝablono:Informkesto programlingvo, Ŝablono:Informkesto urbo de Italio kaj aliaj. La ŝablonoj devus esti videblaj en la ŝablonaj spacoj, por ke oni povu vidi, kiel la ŝablonoj aspektas. Kia estas opinio de aliaj vikipediistoj? Petr Tomasovsky 15:46, 8 Jun. 2011 (UTC)

Baze Airon pravas aldoni markilojn <noinclude>. Simpla elmontro de la ŝablono povas aspekti fuŝa kaj ne tre utila, krom se oni antaŭvidis prezenteblan aspekton en manko de valoroj por parametroj. La aspekto de la informkesto devus aperi en la dokumantpaĝo per ekzemploj. Airon ne kulpas ke tiu elmontro mankas tie. La vera problemo estas do tiu: la dokumentpaĝoj devus esti taŭge redaktitaj. AL @ 16:47, 8 Jun. 2011 (UTC)
@Arno. Mi pensas, ke vi pravas. Ĉe jam uzataj informkestoj la aldono de ekzemploj relative facilas. Oni nur devus alklaki la ligilon "Ligiloj ĉi tien" sur ŝablona paĝo, por elekti taŭgan ekzemplon. Poste oni povas preni la kodon el taŭga artikolo kaj kopii en la dokumentadon. Se informkesto havas tre multajn parametrojn eble eĉ estus bona ideo meti malgrandan kaj grandan ekzemplojn. Amike --Tlustulimu 17:35, 8 Jun. 2011 (UTC)
Estimataj, bonvolu prove fari ian ajn ŝanĝon en la ŝablonoj. Ekz. provu ŝanĝi koloron, aldonu novan parametron, ŝanĝu la nomon de parametro, simple iun ajn ŝanĝon kaj poste klaku la butonon Antaŭrigardo. Konservonte la ŝanĝon via ŝanĝo ne estos antaŭrigardita kaj vi ne vidos, ĉu via redakto estos bone farita, ĉu la nova koloro estos bone elektita ktp. Mi scias, ke malmulte da homoj faras ĉi tie ŝablonojn, do malmultajn homojn interesos tiu temo kaj por multaj homoj la temo estas indiferenta. Se temus nur pri aperado de ŝablono en la ŝablona spaco, sufiĉus aldoni ĝin en la dokumentadan paĝon de ŝablono, sed temas pri eventuala ŝanĝo kaj ties antaŭrigardo dum redaktado. Se la ŝablonoj estas tute "finitaj", ankaŭ mi konsentas, ke Airon90 pravas. Petr Tomasovsky 04:47, 9 Jun. 2011 (UTC)
Vi parolas pri mi kaj vi ne avertas min... Dankon! :S
Mi kaŝas (kaj ne nur!) ŝablonojn ĉar oni faras tiel. Sed eĉ vi pravas Petr. Nun ke ni havas langeton pri dokumentado oni povus fari tiel:
  • Ŝablona paĝo: enhavas NUR la ŝablonon, la kategoriojn kaj la eksterligilojn.
  • Sablona dokumentadpaĝo: enhavas dokumentadon kune kun ekzemploj, ktp...
Kion vi pensas pri tio? --→ Airon 07:31, 9 Jun. 2011 (UTC)
Mi diras, ke nun ne eblas rigardi la eventualajn ŝanĝojn faritaj dum redaktado de ŝablonoj. <noinclude> estas superflua, ĉi tie eĉ malutila. Petr Tomasovsky 08:10, 9 Jun. 2011 (UTC)
La kodero <noinclude> tutcerte ne estas superflua, ĉar ĝi ebligas aldoni dokumentadon, intervikiajn ligilojn kaj kategoriojn al ŝablonoj, sen tio ke tiuj aperus en la artikoloj, kiuj uzas la ŝablonon. Ĉu vi eble miksis ĝin kun <includeonly>? --Tlustulimu 08:34, 9 Jun. 2011 (UTC)
Jes, ne temas pri noinclude, sed pri <includeonly> kaj </includeonly>, kiuj estas metitaj antaŭ kaj fino de la ŝablonoj. Petr Tomasovsky 08:47, 9 Jun. 2011 (UTC)

Petro, mi bone konas la malavantaĝon de manko de montro de la ŝablono dum redakto. Por tio mi sugestas du eblajn solvojn:

  1. evoluigu la ŝablonon en provejo en kiu vi povas permesi al vi ĉion ajn laŭ via plaĉo kaj bezono
  2. evoluigu la ŝablonon provizore forigante la unuan markilon <includeonly> dum redaktado kaj antaŭrigardoj. Tiukaze, ne forgesu remeti ĝin antaŭ konservado : tio estas mia kutima persona agmaniero. Atentu ke tio ne fukcias ĉe rekursivaj ŝablonoj (kiuj vokas unu la alian) : en tiuj kazoj vi estas devigata konservi viajn ŝanĝojn kaj povos kontroli ĉu taŭgas nur post konservado. Foje tio devigas al pluraj sinsekvaj konservadoj antaŭ vi atingas kontentigan rezulton (tio estas mia dua agmaniero kiun mi uzas en pli komplikaj kazoj). Tio postulas disponi pri libera tempo, kaj esti aparte zorgema, por esti certa ne postlasi malkontentige duonredaktitan ŝablonon. AL @ 14:52, 11 Jun. 2011 (UTC)
@Arno kaj @2. Eĉ ne necesas entute forigi <includeonly>. Mi jam simple malaktivigis ĝin per interŝovita spaco. Do <includ eonly>. Tiam denove eblas kontrole antaŭrigardi kaj poste antaŭ la konservo denove ripari la kaŝadon. Amike --Tlustulimu 16:50, 11 Jun. 2011 (UTC)

atentu ĉefpaĝon[redakti fonton]

Estas iu eraro en la "bildo de la tago", kaj la ĉefapĝo aperas fuŝe. Ĉu iu spertulo kapablas tion solvi? --Tonyo 16:22, 9 Jun. 2011 (UTC)

Dankon pro la atentigo, Tonyo. Estis fuŝo en unu el la uzataj ŝablonoj. Mi jam korektis ĝin. --Tlustulimu 16:48, 9 Jun. 2011 (UTC)

Kiel mi povas atendante kontrolon? --Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo —La komenton aldonis, sen subskribo, Sahaquiel9102 (diskuto • kontribuoj) 08:18, 11 Jun. 2011 (UTC)

Sahaquiel9102 (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL), mi supozas ke via ne subskribita ne klare esprimita demando, rilatas al tiu kiun vi jam lasis en la diskutpaĝo de Thomas Guibal. Mi sugestas ke vi trejnu por kunlabori laŭ komune akceptitaj reguloj (subskribu viajn komentojn per via nomo, ne per slogano kiu ne ebligas rekte trovi kiu lasis ilin). Kiam vi faras demandon bonvolu klare esprimi ĝin por ke oni povu rekte kompreni ĝin. La statuson de revizianto vi aŭtomate ricevos post iom da redaktado. Atendante eble estas pli bone ke viaj redaktoj restu reviziindaj de pli spertaj kunlaborantoj por kontroli ke ili renkontas kutimajn postulojn ĉe vikipedia materialo. AL @ 15:13, 11 Jun. 2011 (UTC)
Vi povas fari min Konfirmo-Uzanton? (Utilisateur autoconfirmed aŭ confirmed)

Mi redaktis iujn artikoloj kaj kreis unu (Panteroj), en la artikoloj redaktis por min, aperis "La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 24 Dec. 2010. 15 ŝanĝoj bezonas kontrolon." aŭ simila, mi ne ŝatas tio. bv. Saluton el Kolombio. PD: Mi partoprenas multe en la Vikipedio en Hispana Lingvo, mi volas partopreni ankaŭ ĉi tie, en la Esperanta Vikipedio. --Saluton el Kolombio! Unu mondo, Unu Lingvo

—en la diskutpaĝno de Thomas Guibal —La komenton aldonis, sen subskribo, Sahaquiel9102 (diskuto • kontribuoj) 23:59, 6 Jun. 2011 (UTC)

Gratulon por la Panteroj. Mi ankaŭ trovas la sistemon por kontroli ne agrabla. pino 15:46, 11 Jun. 2011 (UTC)
Revizia sistemo certe ne estas perfekta, sed ĝi estas unu provo por plialtigi la kvaliton de Vikipedio kaj provi protekti ĝin kontraŭ fia materialo. AL @ 17:54, 11 Jun. 2011 (UTC)
Ok, dankon, mi komprenas, ni bezonas la revizian sistemon. pino mi ankaŭ xD. -- Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo 18:19, 11 Jun. 2011 (UTC)


Situo sur mapo Burkino[redakti fonton]

Mi klopodas helpi la nova uzanto Edesbrieres kiu faras belajn skribajn artikolojn sed havas penon kun ŝablonoj (mi ankaŭ). Mi uzas la efikan geokeston de Petr Tomasovsky sed por mi estas malfacila krei novajn lokumilojn kaj estas eta eraro por Burkino vidu Uagaduguo‎ kaj Douroula kaj estas du ŝablonojn Geokesto lokumilo Burkino kaj Situo sur mapo Burkino. Ankaŭ detalon : ĉu ni povas uzi U anstaŭ W en uestaj koordinatoj ? 09:41, 13 Jun. 2011 (UTC)

La mapo estas korektita. Nun ĝi funkcias ankaŭ en Douroula.

—en la diskutpaĝno de Petr Tomasovsky

Mi volonte preparos la lokumilajn mapojn. Bv skribi, pri kiuj landoj aŭ teritorioj temas. Petr Tomasovsky 07:42, 14 Jun. 2011 (UTC)
Simpatia ! Dankon. Ĉu vi povas prepari la lokumilon por Britio ? Kaj ĉu la ŝablono eblas afiŝi U por uestaj longitudoj ? --pino 19:32, 18 Jun. 2011 (UTC)
Bone. Nun objektoj laŭ latitudo funkcias logike. Dankon Arno kaj Petro--pino 18:30, 19 Jun. 2011 (UTC)
La lokumilo por Unuiĝinta Reĝlando estas preparita. Petr Tomasovsky 18:33, 19 Jun. 2011 (UTC)

Adminstra kandidatiĝo de Arno Lagrange en Vikifontaro[redakti fonton]

Vikifontaro de malmulte da tempo fariĝis mestara projekto. Ĝis nun ni havas nur unu administranton tie. Bonvolu esprimi vian opinion pri mia kandidatiĝo tie. Dankas Arno Lagrange @ 14:01, 19 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Arno. Kiom da redaktoj oni bezonas tie por povi voĉdoni tie? Mi ĵus rigardis kaj vidis, ke mi faris ĝis nun nur unu redakton tie. Amike --Tlustulimu 16:17, 19 Jun. 2011 (UTC)
Ni eble ne nur konsideru redaktojn en la projekto Vikifontaro sed sumaj kontribuoj al Vikimediaj projektoj. Krome vi povas mencii kiujn rajtojn vi havas en aliaj projektoj (Vidu sulutil:Tlustulimu). AL @ 20:45, 19 Jun. 2011 (UTC)

La administranta rajto verŝajne estos donita post unu semajno, des pli ke uzantoj (vi) esprimos favoran opinion (jam estas 5). Pri burokrata rajto fr33kma, iu stevardo, esprimis ke ne estas bone havi nur unu burokraton en iu projekto kaj ke stevardoj povas trakti administrajn rajtojn. AL @ 16:28, 21 Jun. 2011 (UTC)

La 26an de junio, mi ricevis la administrajn rajtojn por 3 monatoj. --Arno Lagrange @ 14:23, 8 Jul. 2011 (UTC)

✔ done for 3 months until 26 September 2011. Ruslik 12:35, 26 June 2011 (UTC)

Redakti sen iksoj[redakti fonton]

Saluton! Por redakti sen iksoj (uzante ĉapeligitajn literojn) oni kopiu la kodon en mia vector.js al la sia. (Aŭ iu administranto faru el ĝi aldonaĵon.) Esperante ke tio al vi utilos, --Angus 18:15, 20 Jun. 2011 (UTC)

Mi faris laŭ via konsilo, se ni konstatos ke tio estas oportuna plibonigo iu administranto igos ĝin aldonaĵo elektebla de ĉiuj. La avantaĝo estas ke ortografia kontrolilo pli bone funkcias. --Arno Lagrange @ 20:53, 20 Jun. 2011 (UTC)
Mi rimarkis cimon en uzo de la ĵavaskripto: se mi enmetas tekston laŭ la x-sistemo, ĝi restas tia kaj ne konvertiĝas al Unikodo. Ĉu plibonigebla ? AL @ 17:32, 23 Jun. 2011 (UTC)

Karaj, bv. helpi kaj kontroli kio malbonas en la ŝablono koordinatoj en la artikolo pri Tenri. Anticipan dankon, --Fiskot (diskuto) 20:24, 20 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Fiskot. pino solvis la problemon pri la koordinatoj. - Mi intertempe iomete ŝanĝis la informkeston, kiu estas uzata en la artikolo, tiel ke nun la japana nomo aperas en aparta tabela linio. Krome mi aldonis la informkestan formaton por la kaplinio. Amike --Tlustulimu 21:42, 20 Jun. 2011 (UTC)

Tro-korektado de lingvaĵo al formo ĝenerale malkutima kaj ne vaste uzata[redakti fonton]

Esperantistoj evidente estas perfektuloj kaj multaj ankaŭ dediĉas tempon por detale studi la lingvon. Rezulto de tio ne estas nur la multaj reformproponoj de esperanto, sed (en la "pli mildaj" kazoj) strebado je perfektigo de esperanto mem kaj de ĝia uzo inter la uzantaro. Tial foje aperas personoj, kiuj klopodas korekti iun perceptatan eraron en esperanto aŭ ties kutima uzado kaj kiuj malbonŝance elektas kiel sian ilon por tiu bonfara agado ĝuste la Vikipedion. En tiu momento ilia agado kaŭzas ĝenon al iuj aliaj vikipediistoj, unuavice ĉar ĝi kontraŭas unu el la bazaj principoj de Vikipedio - ke ĝi estu priskribo de la mondo ĉirkaŭe, kaj ne mem preskribu. Same kiel per mencio de Vikipedio oni ne klopodu igi nekonatan aferon populara, laŭ la regularo donita en Vikipedio:Lingvaĵo oni ankaŭ ne klopodu pere de Vikipedio enkonduki iun novan, ne jam ĝenerale uzatan (eĉ se eble la plej ĝustan!) lingvan fenomenon. Se la esperantistaro malbone regas sian lingvon, estas tre laŭdinde kiam aperas personoj kiuj volas instrui kaj "prilumi" ĝin, sed Vikipedio neniam estis kreita kiel celo por tia agado, kaj se oni permesus ĝian uzadon por tiu celo, oni baldaŭ riskus jam plene droni en lingvaj bataloj kaj iom post iom forgesis pri la origina celo - priskribado de la mondo per la lingvo, kaj ne skribado pri la lingvo mem. Mi ŝatus scii, ĉu estas aliaj aktivaj vikipediistoj ĉi tie kiuj konsentas kun tiu ĉi mia rezonado. Ĝenis min nome ĵus la klopodoj de Christof Krick pri sistema forigado de "ge-" (klarigataj de li ĉe Uzanto-Diskuto:Christof_Krick#Ge-, simile kiel jam antaŭe ni spertis kiam aliulo enkondukadis eble pli bonajn, sed en la praktiko tute neuzatajn vortojn kiel "interlingvoscienco" anstataŭ "interlingvistiko". Mi pensas, ke kiel komunumo ni devus difini, ĉu ankaŭ por ni en la Vikipedio en Esperanto estas deviga tiu vikipedia principo pri uzado de lingvo tiel kiel ĝi estas uzata de la plejparto de la parolantaro, aŭ ĉu ni tamen atribuas al nia vikipedio ankaŭ iun lingvonormigan (kontraste al nure lingvostabiliga) rolon -- kaj se jes, do kiel limigitan. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:28, 22 Jun. 2011 (UTC)

Tiu uzanto, nome Christof Krick plejofte ŝanĝas la vortkunmeton "gejunuloj" al "junuloj", kvankam "gejunuloj" estas agnoskita en PIV. Li ŝajne havas propran koncepton de la lingvo, kian PIV ne havas. Same kiel en la filmo "Viva Zapata" oni ne faru bonon al la homoj malgraŭ ili. --Dominik 17:40, 22 Jun. 2011 (UTC)
Mia "propra" lingvokoncepto ĉi-kaze estas tiu de PMEG. Sed vi pravas, ke por PIV junulo signifas juna viro. Tiam ni havas kontraŭdiron inter du el la plej gravaj verkoj por la Esperanta lingvo. Nun ĉiu povas por si mem decidi kiel uzi la vorton "gejunuloj", sed ĉiu, kiu konsentas kun PIV, akceptas escepton de la ĝenerala regulo, ke -ul signifas persono. Se aliulo ĉi tie alie decidas ol mi, mi senprobleme akceptas, sed mi estas konvinkita, ke la plejmulto ne decidis, ĉar ili ne konscias pri la problemo. Mi esperas, ke almenaŭ tiu konscio nun iom kreskas.
Nun kelkaj diras, ke Vikipedio ne estas la ĝusta loko por tio, sed mi opinias, ke Vikipedio ne estas la nura loko por tio. Mi konfesas, ke mi faris eraron tuj forigi la ge-ojn kaj nur poste diskuti pri tio, devus esti inversa sinsekvo. Sed la diskuto gravas, ĉar ni ne povas decidi, ĉu Vikipedio estu lingvonormiga, sed devas konscii, ke ĝi estas tia (depende de ĝia uzo). Tial teorie ĉiuj artikoloj havu modelan stilon. Praktike tio malfacilas, sed almenaŭ estu celo. Jes, el tio povas sekvi lingvaj bataloj kaj ni nepre ne perdiĝu en ili, sed kun iom da prudento ni povas eviti tion. Se iu malfaris iun mian ŝanĝon, mi ne refaris nek intencas tion, ĉar mi dekomence konsciis pri la batalproblemo. Pro la sama kialo mi neniam ŝanĝus landonomon (krom evidentajn erarojn), ĉar tie ne estas espero pri konsento, sed en la ge-kazo ni ja eble trovas konsenton. Christof Krick 18:45, 25 Jun 2011 (UTC)
Eble mi mem pekis en tiu direkto. Mi kelkajn fojojn korektis "Eksteraj ligiloj" al "Ligiloj eksteren". Evidente "Eksteraj retejoj" estus en ordo. Sed "Eksteraj ligiloj"?
--Pejno Simono 20:30, 22 Jun. 2011 (UTC)
Tuj antaŭ ol legi la ĉi-supran plendon de Marek mi rimarkis redakton de Christof Krick ĉe la artikolo Tanzanio, kie li ŝanĝis iun iam de mi enmetitan "gejunuloj" al "junuloj". Sed mia reago estis la mala al tiu de Marek: Mi ĝojis pro tiu ŝanĝo, ĉar mi (jam antaŭ ol legi la sinpravigon de Christof) konsciis pri la nelogiko trouzo de "ge-" antaŭ "junuloj" kaj do ĝojis ke iu "korektis" tion ĉe iu teksto de mi verkita.
Kompreneble oni povas kritiki la agmanieron de Christof: Se oni volas amase ŝanĝi certan lingvan detalon ĉe multaj artikoloj, oni antaŭe anoncu tion en la diskutejo kaj atendu la reagojn de aliaj Vikipediistoj. Kaj ĉe io kiel "gejunuloj"/"junuloj", kio ne estas tute klara eraro, sed iom pridiskutebla trajto de la lingvo, ja estas verŝajne ke oni renkontas kontraŭstaron al tia propono en la diskutejo.
Mi komprenas la timon de Marek pri lingvaj bataloj, ĉar jam foje lingvaj bataloj en la Vikipedio forprenis multe da energio de multaj Vikipediistoj, simile kiel ofte vidataj lingvaj bataloj en la ekstervikipedia Esperantujo. Aliflanke, la Vikipedio estas tute prave ofte kritikata pro ĝia malbona lingvonivelo; kaj ne temas nur pri relativa ofteco de veraj eraroj, sed ankaŭ pri oftegeco de stilaj malglataĵoj. Pro tio mi opinias tion tre subteninda, kiam iu lingve tre sperta persono kiel Christof Krick agadas por plibonigo de la lingvaĵo en la Vikipedio, kaj timas ke komentoj kiel tiu de Marek fortimigas tiajn lingve konsciajn homojn el la Vikipedio. Marcos 14:43, 24 Jun. 2011 (UTC)
Ankaŭ mi konvinkiĝis plurfoje, ke plimulto de la kontribuantoj ĉi tie preferas, ke Vikipedio spegulu la malbonstilaĵojn kaj neoficialaĵojn ekzistantajn ekstere en Esperantujo. Fakte, jam mi eksciis, ke la Esperantistoj estas ĝenerale tute surdaj koncerne argumentojn pri mallogikaj, komplikantaj aŭ eĉ kontraŭfundamentaj elementoj en la lingvo, argumentante pri ties longa uzado kaj enkutimiĝo, kiuj laŭ ili estas pli gravaj ol facileco kaj reguleco: ja tio fakte estas ankaŭ la argumento de la rifuzantoj de Esperanto, subtenantaj internacian uzon de iu nacia lingvo. La samaj argumentoj, kun kiuj oni volas konvinki pri avantaĝoj de Esperanto, estas neglektataj de Esperantistoj! Preskaŭ tute mi malaktiviĝis en la movado, seniluziiĝinte pri la membroj, kiujn mi antaŭe konsideris ĝenerale multe pli pensemaj kaj raciemaj personoj ol estas ekstere. --Petrus Adamus 23:23, 26 Jun. 2011 (UTC)

Proverboj‎[redakti fonton]

Saluton. Mi hodiaŭ vidis, ke novulo kreis la artikolon Proverboj‎. Sed mi havas la impreson, ke la enhavo de la ligitaj paĝoj eble venas rekte el ekstera fonto. La verkinto ĝis nun ne menciis fonton. Krome li subskribis la artikolon. Kion fari? Amike --Tlustulimu 16:29, 22 Jun. 2011 (UTC)

Mi pensas ke Pejno Simono ne estas novulo - ulo kun sama nomo iam sturmis novaĵgrupon "soc.culture.esperanto". Nun li supozeble rekomencas en Vikipedio, SUBSKRIBANTE artikolon - tio estas kontraŭ-regula, artikoloj en la enciklopedio apartenas al ĉiuj. Krome necesas kopirajto por reprodukti la enhavon de Proverbaro Esperanta - se tio okazus en alilingva vikipedio, administrantoj tuj forigus la koncernan artikolon Proverboj‎. --Dominik 17:16, 22 Jun. 2011 (UTC)
Fakte la enhavo estas el la paĝaro http://www.proeleven.de/eo/e_prov.htm. Do mi ne kredas, ke tio estus laŭ la licenco. Krome la paĝaro ne rekte (Do necesas alklaki iun ne klare indikitan butoneton.) mencias ion ajn pri la aŭtoro kaj ĉu la enhavo rajtas esti reuzata en la vikipedio aŭ alia rilatanta paĝaro. Do mi pensas, ke la artikolo devus esti forigata pro neklareco pri la aŭtorrajto. --Tlustulimu 18:28, 22 Jun. 2011 (UTC)
Ĉiuokaze mi pensas ke Vikipedio NE estas la ĝusta loko por tiaj aferoj - vidu Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas. --Dominik 18:38, 22 Jun. 2011 (UTC)
Mi ĵus metis la ŝablonon {{Neglekto de aŭtororajto}} en Proverboj‎. Se la aŭtoro ne povas al ni ĝuste klarigi la aferon pri la aŭtorrajto, la artikolo estos forigata. --Tlustulimu 18:48, 22 Jun. 2011 (UTC)

Kion fari[redakti fonton]

Nu, la sistemo de ordigo estas la ĉefa afero pri tiuj "Proverboj". Ĝi estas unika. Evidente mi povus ŝovi la korpon - do la proverbojn mem - en la Vikifontaron. Sed iu raportis, ke jen teĥnikaj problemoj. Aldone la paĝo "Proverbaro" tie ĉi jam ligis al mia propra retejo, kie mi prezentis ĝuste tiun ĉi ordigan sistemon. Ŝajnas al mi logike, anstataŭ ligi al mia retejo, ŝovi la informon rekte en la Vikipedion mem. Intertempe mi forkomentis la ligilon en "Proverbaro" kaj faris ĝuste tion.

Pri kopirajto. Unue, pri proverboj de la popolo jam principe ne povas esti kopirajto, ĉu ne? Same ne povas esti kopirajto pri Esperanto mem. Aldone, eĉ se tio eble ne ĉie estas jam bone konata, la aŭtoro Zamenhofo estas jam sufiĉe longe morta.

Se ekzistus iu ajn kopirajto, temus pri tiu pri la ordiga sistemo. Do mi mem afiŝis ĝin, jen nenia problemo. Cetere, ĝuste pro tio mi metis mian nomon sube. Ja estas mia sistemo, kiun mi nun donacas al ĉiuj. Tio okazas implicite per la afiŝado tie ĉi.

Cetere, sur ĉiu paĝo estas nur eltiraĵo de la proverbaro. Ne estas sola paĝo entenanta la proverbojn -

a) entute,
b) laŭ la skemo de ties praa publikigado.

Kaj mi ne sturmas la Vikipedion. Mi simple skribis du aŭ tri artikolojn por ĝi kaj pliampleksigis kelkajn aliajn.

Evidente, se iu ne volas tion, mi povos tuj forviŝi ĉion, kion mi jam enmetis. Tiam mi koncentriĝos sur la Angla Vikipedio, kie mi same komencis fari ion en "Satellite TV".

Aldone, mi fakte rimarkas, ke specife vi kritikis ĉion, kion mi jam afiŝis tie ĉi. Kia estas via problemo?

Fakte mi preferus ricevi helpon pri tiu grupo de paĝoj. Ĝis nun mi ne povas trovi kiel difini tiujn kiel "subpaĝoj" kun aŭtomata direktilo reen al la ĉefa pago. Kiam la sistemo estas perfekta, mi konsideros meti la korpon - nur la korpon - ien alie. Kiu volas trovi specifan proverbon, kaj pro tio konsultos la Vikipedion, volas tuj havi respondon.

Aparte de tio, al mi estas perfekte klare, ke havi paĝojn "Proverbo", "Proverbaro" kaj nun aldone "Proverboj" ne estas bona ideo. Sed mi volas unue solvi la subpaĝan problemon, antaŭ ol pripensi kiel optimume interplekti ĉion.

Lastvice mi atentigas, ke la Vikipedio ekzistas por la Esperantistoj, kaj ne la Esperantistoj por la Vikipedio. :) Aŭ ĉu vi opinias alie?

--Pejno Simono 18:52, 22 Jun. 2011 (UTC)

Aŭtoraj rajtoj[redakti fonton]

Kiel mi demandu al Zamenhofo, se li permesos al mi republikigi liajn proverbojn?

La ordiga sistemo estas de mi, kaj la proverboj de li.

Fakte, la tuta proverbaro estas afiŝita ĉe Iperno. Mi posedas la liston jam dudek jarojn. Sed kiu entute povus havi kopirajton pri la proverboj de Z?

--Pejno Simono 19:11, 22 Jun. 2011 (UTC)

Mi ĵus serĉis la proverbaron en Vikifontaro. Sed mi ne trovis ĝin tie. Sub kiu titolo ĝi troviĝas tie? --Tlustulimu 19:16, 22 Jun. 2011 (UTC)
Fakte vi pravas. Mi eraris. Ĝi troviĝas ĉe Iperno. La paĝo "Proverbo" tie ĉi ligas al ĝi. --Pejno Simono 19:19, 22 Jun. 2011 (UTC)
Sed mi ĵus trovis ĝin en Vikicitaro. La sola diferenco al la Vikipedio ŝajnas esti, ke oni tie ne uzis vian ordigosistemon. Do mi proponas, ke ni unue decidu, ĉu ni bezonas iun ordigon de la proverboj en la Vikipedio. Se ne, la artikolo eble estu transmetata al alia projekto. --Tlustulimu 19:23, 22 Jun. 2011 (UTC)
Do reafiŝu la paĝojn unue, tiel ke mi povos solvi la subpaĝan problemon. Poste oni povos decidi, kien meti la korpon. Aldone mi atentigas, ke "La Espero" estas en la vikifontaro, same Zamenhofa. Aldone, "proverbo" estas "proverbo" - do senkopirajta. Zamenhofo donacis al ni kaj la lingvon kaj ĉiujn liajn verkojn.
Aŭ ĉu ne?
Aldone oni estis ĉiam tre kontenta pri mia (tiame) nova ordiga sistemo.
--Pejno Simono 19:31, 22 Jun. 2011 (UTC)

Do ŝanas ke la aŭtoro klarigis la aferon pri la aŭtorrajto --pino 19:39, 22 Jun. 2011 (UTC)

Supozeble kopirajto pri Proverbaro Esperanta troviĝas ĉe Eldonejo Stafeto - aliflanke kiom ajn utila estas la ordigosistemo de Pejno Simono, oni atingas la saman rezulton en Vikicitaro serĉante per retumilo. Ekzemple, se oni enmetas la vorton "kato" kiel serĉvorton, oni trovas ĉiujn proverbojn entenantajn tiun vorton, unu post la alia. --Dominik 20:00, 22 Jun. 2011 (UTC)
Ne tiel ne estas. Ĉe mi ĉiuj "katoj" estas unu post alia, reke apudaj. Ĉe Vikicitaro oni devas salti de "kato" al "kato" al "kato" al "kato" al "kato" ... kaj trovas aldone rubaĵon inter la "katoj". Se vi volas vidi kiel ĝi funkcias, iru al [1] kaj provu. Fakte mia sistemo estas ege konvena kaj estas strange, ke neniu alia pretigis liston laŭ la sama sistemo. La sola alia sistemo, kiu atingas tiun komforton, estas sistemo kun serĉilo sur la servilo de la retejo. Ĉe mi, oni povas eĉ presi ĉiujn paĝojn kaj havas poste specon de "papera serĉilo" aŭ eble pli bone "papera trovilo".
--Pejno Simono 20:11, 22 Jun. 2011 (UTC)
Kara Pejno Simono, mi ne neas la utilon de via laboro, des pli ke ĝi verŝajne kostis al vi multan tempon kaj cerbumadon - tamen tia laboro ne estas reuzebla por iu ajn teksto aŭ listigo, tio postulis longan antaŭpretigon viaflanke. Ĉiu reapliko de via sistemo postulus same longan antaŭpretigon. Tio kion mi celas estas serĉsistemo sendependa de datumoj. --Dominik 20:39, 22 Jun. 2011 (UTC)
Mi ĵus serĉis per la vikia serĉilo en Vikicitaro la vorton "kato". Kaj aperis la vorto "kato" kiel titolo. Same funkcias ĉe "Azeno", do azeno aŭ ĉe urso - urso. Do oni jam kreis apartajn artikolojn tie. Do la ordigosistemo tie ne estos bezonata. Ĉu eble ĉi tie? Mi pensas, ke ne. --Tlustulimu 20:41, 22 Jun. 2011 (UTC)
Bonege :-)) --Dominik 20:50, 22 Jun. 2011 (UTC)
Ankaŭ tiel ne estas. Vi ne trovas katojn el la Proverbaro, vi trovas katojn el la tuta Vikicitaro. Jen tute alia afero. Provu ion alian, ne kato kaj ne azeno. Eble vi testu iomete pli akurate, antaŭ ol bazi iujn decidojn sur via testado. --Pejno Simono 21:00, 22 Jun. 2011 (UTC)
Ekzemple oni serĉu la vorton "danĝera". --Pejno Simono 04:03, 23 Jun. 2011 (UTC)

Aŭtoraj rajtoj 2[redakti fonton]

Jen la afiŝo de lernu.net pri tiu ĉi temo.

"Ĉiu komprenas la gravecon, kiun havas la proverboj en ĉiu lingvo. En formo de mallongaj, facile memoreblaj frazoj la proverboj enhavas grandan trezoron da popola saĝeco, kaj per mallonga proverbo oni ofte pli bone kaj pli konvinke esprimas ian ideon, ol per multevorta parolado. Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo." M.F. Zamenhof, 1905

Ni konsentas kun la patro de L.L. Zamenhof kaj pro tio enmetis pli ol 2800 proverbojn en Esperanto. Vi povas aŭ rigardi tutan liston de ili aŭ serĉi laŭ via plaĉo. (Fino de la citaĵo)

Do mi petas forigi la mesaĝon pri ebla malobeo de aŭtoraj rajtoj.

--Pejno Simono 21:10, 22 Jun. 2011 (UTC)

Dominik serĉas ion[redakti fonton]

Ĉu vi serĉas ion aŭ ne, neniel rilatas al la deziro forigi la paĝojn, kiujn mi enmetis. Aldone, programo pretigis la listojn. Tio daŭris nur kelkajn sekundojn.--Pejno Simono 21:06, 22 Jun. 2011 (UTC)

Aldone, Dominik afable klarigu al mi, se mi fakte mem havas aŭtoran kopirajton pri specifa aranĝo de proverboj, kiel mi publike montru tion - jen io, kion oni tie ĉi tre laŭtvoĉe kaj preskaŭ atakeme postulis - sen afiŝado de mia nomo ie ajn. Oni ne povas montri sian aŭtorecon pri io kaj samtempe silenti pri la propra nomo, ĉu ne? --Pejno Simono 07:26, 23 Jun. 2011 (UTC)

Kara Simono, mi persone referencis al jena regulo trovebla en Vikipedio:Kio Vikipedio ne estas: "La artikoloj devas esti anonimaj. Tio signifas, ke oni ne subskribu ilin. En Vikipedio ne parolas iu konkreta persono." - mi tiam nenion sciis pri via propra retejo, kaj pensis ke temas pri originala esplorado, kio ankaŭ estas malpermesita. Nur poste Tlustulimu trovis la retan fonton. Sed tiu reta fonto ( http://www.proeleven.de/eo/e_prov.htm ) nenion diras pri eventuala aŭtorrajto, kaj ne eksplicite rezignas pri ĝi. Kion vi opinius se iu ajn alproprigus al si vian laboron sen fontindiko kaj metus ĝin en alian retejon, inkluzive Esperantlingvan Vikipedion? Krome, vi publikigis informon pri vi en aparta artikolo anstataŭ meti ĝin en vian propran paĝon (Pejno Simono) - tia sinteno ne pledis favore al vi. Ĉu mi citu jenan proverbon: "Kiu mem sin gloras, malbone odoras" --Dominik 08:35, 23 Jun. 2011 (UTC)
Fakte mi havas paĝon [Pejno Simono]. Mi kreis ĝin tute hazarde laŭ la modelo de [Franko Luin]. Unue pli poste mi malkovris, ke ekzistas aferoj kiel uzanto:iu_ajn. Sed laŭ mia kompreno la uzanto:paĝoj rilatu al Vikipedia laboro. La ĝeneralaj paĝoj de personoj, do sen uzanto:, rilatu al iuj laboroj ekster Vikipedio, aŭ ĉu mi eraras?
Cetere, mi kreis mian paĝon [Pejno Simono] pro tio, ke pluraj jam ligis al ne ekzistanta paĝo "Simono Pejno" kaj la ligilo lumis ĉie ruĝa. Tio igis min krei paĝon "Pejno Simono" kaj meti aldirektilo en "Simono Pejno". Aldone pluraj ligis al malnova reteja adreso de mi ĉe CompuServo. Do aliaj tie ĉi jam ligile sufiĉe gloris min, ege pli frue ol mi entute alvenis tie ĉi por aldone glori min mem. Fakte, mi jam pripensis, ke mi unue estu morta por rajti afiŝi paĝon pri mi.
Aldone, mi atentigas, ke mi, jam principe, neniam ajn publikigas mian laikan nomon kune kun mia naskiĝtago ie ajn en Interreto. Kiu agas tiel, scias vere nenion pri datuma sekureco kaj la ŝtelado de identeco. --Pejno Simono 08:20, 24 Jun. 2011 (UTC)

Malfaro de la malfaro[redakti fonton]

Mi vidis, ke mi mem povas kvazaŭ reaktivigi la enmetitan paĝon "Proverboj". Mi ĵus faris tion kaj mi metis klarigon pri la aŭtoraj rajtoj en Diskuto:Proverboj. Aldone mi klarigis same tie, kiel tie ĉi, ke oni jam principe NE povas kopirajti proverbon de popolo. Kaj plue, mi sendis retpoŝtaĵon laŭ la postulo de la antaŭe afiŝita mesaĝo, kiu nerekte avertis, ke la proverboj apartenu al mia firmao "pro eleven".

Mi supozas, klariginte la kopirajtan situacion, ke mi per mia nuna malfaro de malfaro ene de la konvencioj de Vikipedio agas. Se ne, mi petas averti min.

Laŭŝajne estis ankaŭ miskompreno flanke de Uzanto:Tlustulimu. Tiu ne sciis, ke [2] fakte estas mi mem. Li supozeble kredis, ke mi ŝtelis de aliulo. Fakte jen mia firmao, mia servilo, mia retejo kaj lastvice mia speciala aranĝo de proverbaro.

--Pejno Simono 05:04, 23 Jun. 2011 (UTC)

Mi alinomis ĉiujn proverbpaĝojn de Proverboj:# al Proverboj/# ĉar : estas uzata por nomspacoj dum / por subpaĝoj (kio estigas aŭtomatan ligilon de la subpaĝoj al la ĉefpaĝo. Cetere mi kreis {{Proverboj}} kiu estas plibonigenda aspekte per {{Navigilo}}, sed mi nun ne havas tempon por tio. --Arno Lagrange @ 05:46, 23 Jun. 2011 (UTC)
Mi tre dankas pro via helpo. Mia eraro estis uzi ":" kaj ne "/" por nomi subpaĝon. Aldone mi nun vidas kiel difini ŝablonon. Cetere, la ŝablono estas jam sufiĉe bela. --Pejno Simono 05:58, 23 Jun. 2011 (UTC)
Mi nun pripensu, kiel oni plej bone interplektu "Proverbo", "Proverbaro" kaj nun "Proverboj". Unu eblo estus aldoni la novan ŝablonon en "Proverbaro". --Pejno Simono 06:02, 23 Jun. 2011 (UTC)
Saluton, Pejno. Nu bone. Mi lasos la artikolon nun en paco. Krome Arno, kiu ja estas pli sperta ol mi, helpis eĉ aranĝi novan ŝablonon. Do la artikolo nun restu ĉi tie. Krome vi ja trovis eblan solvon per tio, ke vi metis informon en la artikolan diskutopaĝon. --Tlustulimu 09:45, 23 Jun. 2011 (UTC)

Ĉikanado[redakti fonton]

Mi legis iometon de la ĉi-supra diskuto, kaj miris pri la ĉikanemo de iuj. La prezentomaniero de Simono estas simple genia kaj ne trovebla aliloke, kaj proverbaro tiel ordigita estas vere utila. La kritikaj konsideroj pri aŭtoraj rajtoj montras nur, ke la kritikantoj nenion scias pri ĉi tiu komplika sekcio de juro. La sola ebla problemo estas, ke la enciklopedio Vikipedio eble ne estas la plej taŭga loko por tia kolekto. Sed nepre ne forigu la proverbojn antaŭ ol estos trovita pli konvena loko: Vikicitaro aŭ Vikifontoj, ambaŭ taŭgus, sed eble estas ankoraŭ teknikaj problemoj. Se iu (la Vikimedia komunumo) provizas nin per ĉi tia senpaga retejo por la esperanta kulturo, oni ne tro pedantu pri reguldetaloj, sed helpu al sukcesigo kaj diskonigo de bonkvalita laboro. --Surfo 10:04, 23 Jun. 2011 (UTC)

Ankaŭ mi tre miris pri tiom da ĉikanemo. Mi jam pripensis skribi artikolon por Monato pri miaj unuaj spertoj tie ĉi kaj, tute pretere, porĉiame glorigi iun kaj iun. Mi nun preskaŭ bedaŭras, ke ĉiuj subite estas miaj plej bonaj amikoj. :)
Sed estas ankaŭ Arno tie ĉi. Jen kialo iomete plu kaj pli umi tie ĉi. --Pejno Simono 14:16, 23 Jun. 2011 (UTC)

La artikolo Proverboj ([3]) tute ne sekvas la stilon de aliaj artikoloj en Vikipedio. La enhavo de Vikipedia artikolo prikskribu la temon, ne la artikolon mem. (Ekz. la sekcioj "Klarigetoj" kaj "Klargoj" ne aparetenas en Vikipedia artikolo.) Eĉ la ŝablono "proverbaro", kun ĝiaj ligoj al subpaĝoj en la artikola nomspaco, ne estas kutima (pro la subpaĝoj) kaj laŭ mi evitinda. Tamen, kiel iuj jam sugjestis, Vikifontaro estas tute taŭga loko por tia verko. Eĉ eblas ligi al la proverbaro se oni translokiĝas ĝin tien. Do laŭ mi la plej bona solvo estas priskribi la verkon en Vikipedia artikolo (ĝian historion, ktp.) ekz. tie ĉi: Proverbaro Esperanta, kaj sekve krei ligojn al Vikifontaro, kiu estas projeckto kiu ekzistas por tia preciza situacio. Mi mem ne ŝanĝos la artikolojn ĉar mi komprenas ke estas iom da "ĉikanado" pro tiu artikolo, sed mi feliĉe helpus. Amike kaj malĉikanade, crowberin 14:47, 6 Jul. 2011 (UTC)

Kiel kaj kien la kantojn?[redakti fonton]

Poemojn oni normalokaze organizas laŭ iliaj aŭtoroj. Tiel agis ankaŭ Arno rilate du poemojn de Schwartz. Do kun ĉefa paĝo por la aŭtoro kaj subpaĝoj por la poemoj.

Mi havas tamen kelkajn tradukojn de kantoj. Tiuj havas plej ofte du aŭtorojn - unu por la melodio, alia por la teksto. En Vikipedio mi afiŝus la kanton laŭ ĝia titolo kaj aldonis historion ktp. Tion mi jam du fojojn faris - kaj ligis ien kaj ien.

Sed nun, kien mi metu la kantojn laŭ la regularo? Supozeble en Vikifontaron. Sed tie oni evidente ordigu laŭ la aŭtoro. Mi havas tamen po du aŭtorojn por kanto.

Evidente, mi povus malfermi grandiozan paĝaron Pejno Simono kaj afiŝi ĉion laŭ la maksimo "Tradukoj de Pejno Simono" - por multobligi mian aliokaze iomete limigatan gloron.

--Pejno Simono 15:08, 23 Jun. 2011 (UTC)

Fakte tio ŝajnas esti la nura senchava solvo. --Pejno Simono 14:48, 24 Jun. 2011 (UTC)

Saluton, Pejno. Por kantoj ekzistas eĉ aparta vikio, nome http://kantaro.ikso.net/ --Tlustulimu 18:53, 27 Jun. 2011 (UTC)

Template namespace initialisation script[redakti fonton]

Hello. Some years ago, developers used Template namespace initialisation script to move some pages from the MediaWiki to the Template namespace, and left some useless redirects. Consequently, the following pages should be deleted :

For more informations, please see this request (meta).

Thanks -- Quentinv57 17:27, 23 Jun. 2011 (UTC)

✔ Farite dankon pro via mesaĝo. Mi ĵus forigis ĉion.
Thanks for your message. I just delete all the pages. --Tlustulimu 18:46, 23 Jun. 2011 (UTC)

Strangaĵo[redakti fonton]

Se mi ie en teksto skribas aŭ generas mian http-an retadreson ĝi ne plu montriĝas kaj anstataŭe aperas kiel: [1] Dua adreso de subpaĝo aperas kiel: [2]. Ĉu iu scias kial? --Pejno Simono 14:56, 24 Jun. 2011 (UTC)

La respondon bv legi en Helpo:Ligiloj --Arno Lagrange @ 17:18, 24 Jun. 2011 (UTC)
sintakso rezulto
http://www.proeleven.de/eo/ http://www.proeleven.de/eo/
[http://www.proeleven.de/eo/ ] [4]
[http://www.proeleven.de/eo/ Pejnejo] Pejnejo

Transvikia ĝeneraligo de ŝablonoj[redakti fonton]

Ĉu mi pravas, kredante, ke, ŝablono tie ĉi ne aŭtomate estas en ĉiuj samlingvaj vikioj? Ekz en la fontaro?

Se jes, tio signifus, ke, se mi ŝovus "Proverboj" al Vikifontaro mi devus same ŝovu la Ŝablonon "Ŝablono:Proverboj". Sed tiu dependas de "Ŝablono:Navigilo2", do mi ŝovu ankaŭ tiun. Bedaŭrinde "Navigilo2" enhavas cimon. Alivorte, se iu riparos la cimon tie ĉe, ĝi ne estos riparita en ĉiuj aliaj Vikioj.

Ŝajnas al mi, ke ne estas bona ideo, ŝovi ion ajn ien ajn, se ĝi entenas ŝablonojn.

Se oni politike postulas disigi la tekstojn en plurajn apartajn vikiojn, oni unue devus havi komunan ejon por la ŝablonoj. Aldone estiĝas "namespace"-a problemo, se mi ĝuste komprenas la aferon.

Aŭ ĉu mi kure de miaj "unuaj paŝoj al posedo" eraras pri ĉio ĉi? --Pejno Simono 15:44, 24 Jun. 2011 (UTC)

Mi povas respondi al mi mem. Estis precize tiel, kiel mi supozis. La konkludo el tio estas, ke estus plene freneze ŝovi ion ajn ien ajn. Simple pro tio, ke ĉiuj ŝablonoj devus esti kopiitaj, adaptitaj kaj retestitaj. Aldone la vartado estus praktike baze de la modesta personaro de la Esperantistoj tute ne plu farebla. Paralele varti plurajn Vikiojn per deko da administrantoj simple ne funkcios. Aldone la afero estas plene senefika. Anstataŭ ripari unu cimon en ŝablono, oni devos ripari ĝin ĉie - do en ĉiu Vikio. Aldone, en ĉiu Vikio ĉiu ajn povos laŭplaĉe modifi kaj fuŝi. Alivorte, post kopiado de ŝablono en alian (samlingvan) Vikion, ĝi eble ŝanĝiĝos. Tia sistemo baze de la ĉi-momentaj meĥanismoj simple ne estas funkciigebla.
Aŭ ĉu mi eraras? --Pejno Simono 16:03, 24 Jun. 2011 (UTC)
Mi opinias viajn rimarkojn ĝenerale pravaj - mi jam havis similajn pensojn -. Tamen mi respondos diversajn aferojn :
  1. Mi jam imagis ke estus tre oportune havi centran lokon por ŝablonoj kaj mi supozas ke tio iam aperos, simile al komunejo por dosieroj. En vikipedia renkontiĝo en Katalunio estis skizita projekto de datumbaza vikio (kun datenoj kiaj geografiaj statistikoj kiujn oni ĝisdatigu nur en unu loko kaj aperu ĝisdataj datenoj en ĉiuj paĝoj de la projekto). Tiu vikio povus enteni universalajn ŝablonojn.
  2. Ne estas super niaj fortoj transporti bezonatajn ŝablonojn de unu projekto al alia. Mi jam faris tion plurfoje.
  3. Pri nomoj de nomspacoj ni povas simpligi la aferon per uzo de "magiaj" vortoj kiaj {{ns:#}} {{SITENAME}} kaj aliaj
  4. Eĉ se ne ŝajnas prave por la relative malgrandaj fortoj de nia Esperanta vikimedia komunumo havi diversajn apartajn projektojn, ni sekvas la strukturon kaj regulojn de projektoj en la aliaj lingvoj kaj interlingvaj ligiloj bone funkcias ene de ĉiu aparta projekto. Kaj tio tamen estas bona afero.

--Arno Lagrange @ 17:26, 24 Jun. 2011 (UTC)

La problemoj ne estas la kopiado, kaj sekvanta refunkciigado en la nova alispeca Vikio. La problemo estas la paralela vartado poste. La cimo (titolo ne centra) en Navigilo2 vere bonege elmontras la problemon. --Pejno Simono 17:54, 24 Jun. 2011 (UTC)
Evidente prave AL @ 19:08, 24 Jun. 2011 (UTC)

Vandalismo en paĝoj pri filmoj[redakti fonton]

Saluton. Hodiaŭ nove alsalutinta uzanto vandalis en kelkaj artikoloj pri filmoj. Bonaŝance kelkaj el ni sufiĉe rapide reagis kaj povis malfari ĉion. Krome mi blokis la ulon por ĉiam, ĉar li faris same en aliaj vikipedioj, kiel videblas per SUL. Krome mi ĉe kelkaj artikoloj trovis en la tiea historio la saman, anglan tekston, kiun parte aldonis alia uzanto. Tiun mi ankaŭ blokis por ĉiam, ĉar li faris same en aliaj vikipedioj. Pro la vandalismo mi proponas, ke ni duone protektu la koncernajn artikolojn, almenaŭ por kelka tempo. Kaj mi denove proponas, ke ni petu pri la aktivigo de la misuza filtrilo, kiu malfaciligu la agadon de tiaj uloj. --Tlustulimu 21:41, 24 Jun. 2011 (UTC)

Saluton Tlustulimu! Mi spektis vian hieraŭan lukton kontraŭ vandalistoj: tiuj ĉi ripete atakas la samajn filmojn, nome tiujn de Walt Disney, uzante gant-pupadon. Ĉu ne estus pli efike blokadi iliajn IP-numerojn anstataŭ nur forbari iliajn uzanto-nomojn, almenaŭ se tio eblas teĥnike kaj laŭleĝe? Mi pensas pri "blacklist" koncerne la aliron al TTT-servilo de Wikipedia. Kuraĝon! --Dominik 05:38, 25 Jun. 2011 (UTC)