Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/12

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Saluton ! Mi volus traduki francajn artikolojn. Kiel respekti aŭtorrajtojn ? Zythème (diskuto) 00:50, 14 Dec. 2014 (UTC)

Saluton Zythème! Se la artikoloj devenas de Franca Vikipedio, plej bone estas aldonis ŝablonon {{Tradukita}} en la fino de la tradukitaj artikoloj. --Dominik (diskuto) 05:52, 14 Dec. 2014 (UTC)

Mi rimarkas ke oni ĉi tiun paĝon ne ĝisdatigis jam antaŭ multaj monatoj (la lasta komento ĉe la lasta kandidato skribiĝis la 30-an de septembro). Ĉu Vikipedio ne plu interesiĝas pri ĉi tia projekteto? Mi ne povis trovi ie ajn decido pri fermado. Estus bedaŭrinde. Tempodivalse (diskuto) 18:48, 24 Dec. 2014 (UTC)

Jes vi pravas estas tre utila paĝo sed ni bezonas bonvolantoj sed vi volas partopreni mi volonte ankaŭ partoprenos. --pino (diskuto) 16:10, 26 Dec. 2014 (UTC)
Mi certe volus helpi revivigi ĝin - ĉi tial mi skribis ĉi tie mesaĝon! ... Sed eĉ por du uzuloj estos malfacila laboro. Verŝajne bezonatas pli larĝa vikipediana partopreno. Eble ni komencu per refreŝigo de la kandidatlisto. Tempodivalse (diskuto) 03:09, 27 Dec. 2014 (UTC)

 Do Vjetnamoj estas nun kunlaboraĵo de la semajno bonan kuraĝon al ĉiuj! --pino (diskuto) 11:38, 29 Dec. 2014 (UTC)

Bedaŭre mi ne povas helpi kun Vjetnamoj. Sed mi proponas fari navajn (sub)paĝoj por novaj diskutoj ĉar poste estos pli simple fari ligilon kaj kategorigi. Ekzpemple: Vikipedio:Kunlaboraĵo de la semajno/2014-12-29 Vjetnamoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:20, 29 Dec. 2014 (UTC)
Fari novajn subpaĝojn kial ne sed kial vi ne povas helpi kun Vjetnamoj ? --pino (diskuto) 14:41, 29 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne povas helpi ĉar mi ne havas sufiĉan scion nek en mia hejma lingvo (pl:Wietnamczycy) artikolo ne estas sufiĉe bona por tradukado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 16:26, 29 Dec. 2014 (UTC)
Kara, vi povus ankaŭ plibonigi la lingvon. La plej granda afero estas pozitive kunlabori. Kunlaboraĵo de la semajno estas utila. Ĝi permesas komencantoj partopreni. Certe vi havas scion en kelka domajno proponu artikolojn, ni bezonas enhavojn. Amike. --pino (diskuto) 17:38, 29 Dec. 2014 (UTC)

 Salafismo estas nun kunlaboraĵo de la semajno bonan kuraĝon al ĉiuj!

 Monda Pasporto estas nun kunlaboraĵo de la semajno bonan kuraĝon al ĉiuj!

Datreveno: 2-a de januaro 2002: oficiale malfermiĝas Vikipedio en Esperanto.[redakti fonton]

2-a de januaro 2002: oficiale malfermiĝas Vikipedio en Esperanto. Ĉu eo-vikipedistoj festas datrevenon? En mia hejmwikipedio festas datrevenon. Ekzeple: pl:Wikipedia:10 lat polskiej Wikipedii (dek jaroj de polaj Vikipedioj), pl:Wikipedia:Piąte urodziny polskojęzycznej Wikipedii (kvina naskiĝtago de pollingva Vikipedio), kelkfoje ni (pl-vikipedistoj) faras renkontiĝoj ĉar estis datreveno. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 15:04, 30 Dec. 2014 (UTC)

VisualEditor News #10—2014[redakti fonton]

18:59, 26 Dec. 2014 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Uzado de la difina artikolo[redakti fonton]

Mi pensas ke diskuto en tiu ĉi paĝo jam transformiĝis en tute lingvan, do eble ni pridiskutu ĝin ĉi tie.--RG72 (diskuto) 17:10, 5 Dec. 2014 (UTC)

Karaj ĉu iu povas helpi nin fini tiun senfruktan diskuton pri la (mal)nepreco de uzado de la difina artikolo en Esperanto? Tio estas tro ĝenerala afero por preteratenti ĝin.--RG72 (diskuto) 03:51, 17 Dec. 2014 (UTC)
En tiu ĉi Vikipedio, troviĝas pluraj uzoj de "pri franca lingvo", "pri rusa lingvo", ktp, sen difina artikolo. --Dominik (diskuto) 06:05, 17 Dec. 2014 (UTC)
En tiu ĉi Vikipedio, troviĝas pluraj uzoj de frazoj sen (bezonata) akuzativo. Ĉu tio pravigas lingvajn fuŝojn?--RG72 (diskuto) 05:23, 18 Dec. 2014 (UTC)

Antaŭnomoj kaj familinomoj[redakti fonton]

Kreante ĉi tie mi i.a. uzas du plej gravaj reguloj (laŭ mi neduskuteblaj): 1: Vikipedio ne ekzistas por vendi nacian lingvon, sed por vendi informojn ligitajn al lingvo. 2: Vikipedio esperanta ne estas por nacianoj fieraj pro sekva ligilo al sekva lingvo, sed por... esperantistoj. Kaj ili ne devas koni regulojn de legado de ĉiu lingvo. Esperantigo aŭ nur duonesperantigo estas necesa.

Por enuigita studento Marek Mazurkiewicz, kiu lastatempe klopodas bojkoti mian laboron ĉi tie, supraj reguloj tute ne gravas.

Do, estas du kazoj pri la temo:

Kazo #1[redakti fonton]

Famuloj de Esperanto. Kio pri fakto ke Antoni Grabowski kaj Bertilo Wennergren, kreis/as sub ne esperantan familinomojn? Ne vivanta kaj vivanta. Famuloj, do, skandalo estas uzi ankaŭ alternativajn esperantajn nomojn ekz. Grabovski kaj Vennergren? Ĉar? Ĉiu esperantisto sciu ke germana kaj pola "w" = esperanta "v"? Ĉi tiu simpla kazo povas igi ekz. pole Brzęczyszczykiewicz (en du jaroj li skribos faman libron en Esperanto)... Li ne deziros (kiel Grabowski/Wennergren/Corsetti ktp.) duobligi sian nomidentecon (ja vivo estas malfacila eĉ sen esperantigita nomo, ĉu?). Plu bone? Por polo, germano, italo... – eble, sed ne por... esperantisto.

Kazo #2[redakti fonton]

Homoj neesperantaj. Mia sistemlaboro estas tiel: artikolo pri homo havas titolon nacian ekz. Witold Leszczyński. Uzado de tiu nomo en cetera parto de artikolo (eĉ kun indiki prononcado) estas sensenca (kiu esperantisto bezonas ĝin?), do, en unua linio mi indikas esperantan nomon Vitoldo Leŝĉinski, kiun mi uzas en cetera parto kaj ekstere (ĉiam indikante ligilon al nacia neesperanta nomo). Ĝenerale antaŭnomoj havu esperantan formon, ĉar ili havis internaciajn ekvivalentojn (Heinrich, Henryk -> Henriko) kaj, miaopinie, eĉ duonesperantigo estas esceptata. Se temas pri familinomoj: plej gravas, ke ne uzu neesperantan literoj kaj ke trovu kompromison inter la originala formo kaj la prononca.

Fine[redakti fonton]

Por esperantisto ne ekzistas granda diferenco inter: ruse Вишеград, slovake Väčšia bitka kaj pole Katyń. Uzado de ili en esperantaj artikoloj pli ol unufoje ekster krampoj sen indiko de nacia lingvo estas tute senkaŭza. Kompreneble, rusoj duonesperantigas pro kirila alfabeto. Sed ekz. miaj esperantaj samlandanoj fieras pro polaj ę, ą, ż, ź, ł, ć, ś, ń, ch, sz, cz, dż, dź kaj neesperantaj y, w. Ĉe kreado de artikoloj pri filmreĝisoro Andreo Vajda mi trafis al esperanta versio de lia (pole) Katyń: multajn neesperantigitaj vortoj, kaj plej multe da... Katyń. Titilo estas rekte ligita al rusa vilaĝo Katin, kion neniu eĉ ne kontrolis.

Laŭ Marek Mazurkiewicz kun forta subteno de lia slovaka kolego KuboF, mi ne rajtas krei tute esperantigajn nomojn alternativajn por famulojn, kiuj preferis resti ĉe siajn naciajn nomojn (eĉ antaŭnomojn). Plu: esperantigita Lidja Zamenhof tradukante novelon de pola Nobel-premiito ne ŝanĝis lian nomon kaj tial, karaj esperantistoj, rompu siajn langojn sur Henryk Sienkiewicz (ne pensu ke ĝi estas facile). Ĉikaze esperantigo estas laŭ la kolegoj granda peko! Ĉu mi fartu kiel idisto atakanta fundamentojn de la lingvo?

Sed Mazurkiewicz iris plu: mi ne rajtas esperantigi nomojn de neesperantistoj sen referencoj. Do, se sinjoro Dasgupta aŭ alia famulo ne uzos frazon Vitoldo Leŝĉinski por pola filmreĝisoro Witold Leszczyński esperantisto povas uzi nur pola Leszczyński. Ĉiu stulteco havas siajn limojn!

Kiel Esperanto estu dua/helpa lingvo por mondanoj, tiel esperantigitaj nomoj estu la duajn/helpajn. Kio estas por kompreni?

Mi estas tute kontraŭ VIKIKROKODILADO. Anstataŭ diskuti kun trolo mi preferas okupiĝi pri sekva artikolo. Kad.avro (diskuto) 12:24, 8 Dec. 2014 (UTC)

1: Vikipedio ne ekzistas por vendi nacian lingvon, sed por vendi informojn ligitajn al lingvo. 2: Vikipedio esperanta ne estas por nacianoj fieraj pro sekva ligilo al sekva lingvo, sed por... esperantistoj.

Mi diskutas ĉar mi pensas ke Vikipedio:Kontrolebleco, Vikipedio:Ne faru originalan esploradon estas tre gravaj reguloj. Ekzemple mi pensas ke, en Vikipedio, ne oni povas skribi "Grabovski" sen esperantlingva referencoj kaj oni ne povas skribi "Warszawa" (sed nur povas skribi "Varsovio") ĉar estas referencoj ke en esperanto ekzistas vorto "Varsovio". Marek Mazurkiewicz (diskuto) 13:17, 8 Dec. 2014 (UTC)

Ne ekzistas problemo WarszawaVarsovio - bv. legi kun kompreno.--Kad.avro (diskuto) 13:28, 8 Dec. 2014 (UTC)
Mi pensas ke mi komprenas kio Vi skribis. Varsovio tio estas ekzemplo ke mi ne proponas uzi nur neesperantaj propraj nomoj, mi proponas uzi nur propraj nomoj kiuj estis en esperantlingvaj referencoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:03, 8 Dec. 2014 (UTC)
Estimata Tlustulimu/Mazurkiewicz: kaj mi pensas, ke antaŭ vi sofistos pri reguloj (ankaŭ vi redaktis ilin, do parte la viaj) vi enrigardu (unue en via vivo?) Neŭtrala vidpunkto (la plej grava regulo) kaj forĵetu finfine viajn ŝatatajn fotojn de Johano Paŭlo II el baza paĝo Esperanto. Ja vi havas alian ŝatatan paĝon ĝustan por tiuj fotoj Jarosław Kaczyński – la idolo tre ĝojos (ne, mi ne intencas esperantigi lin, eĉ duone, ĉar li estas vera polo). Alia afero estas, kial aliaj vikipediistoj tiel longe ne reagis.--Kad.avro (diskuto) 15:08, 9 Dec. 2014 (UTC)
Mi ne komprenas kial Vi skribis "Tlustulimu/Mazurkiewicz". Mi legis Vikipedio:Neŭtrala vidpunkto. Mi ankaŭ pensas ke tio estas grava regulo.. Kial Vi skribis pri tio? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:02, 17 Dec. 2014 (UTC)

Mi konsentas kun ideo de Kad.avro: artikoltitoloj ne en Esperanto tute ne legeblas kaj okazigas malegalecon de lingvoj laŭ skribmaniero. Ideo pri nepra nomado de titoloj en Esperanto-Vikipedio esperantolingve jam estis diskutata unu jaron antaŭe kaj ne finiĝis, sed restis problemo: titoloj verkitaj en naciaj lingvoj por mi mem kaj por multaj aliaj neprononceblas, kaj artikoloverkantoj-nacilingvanoj eĉ ne deziras aldonadi klarigon pri prononco en artikolajn tekstojn. Tamen, mi kontraŭas esperantigomanieron elektitan de Kad.avro: ĉi tiu uzanto ignoras naciajn lingvojn ĝenerale, senpermese aldonas finaĵojn al familinomoj de aktoroj kaj reĝisoroj sendepende de ilia ĉefa nacia lingvo kio evidente povas esti ofendiga kaj insulta por ili. Mi opinias ke plej ĝusta formo de nomoj devas esprimi prononcon en nacia lingvo evitante nur sonojn ne estantajn ne Esperanto; ekzemple, mi mem estas Dmitrij sed ne Dmitrio/Dmitro/Dmitrijo ktp. Ĉi tiu problemo bezonas apartan diskuton. --Dima41 (diskuto) 16:24, 8 Dec. 2014 (UTC)

  • @Dima41: Ja Wennergren skibis en sia «PMEG» pri la temo: Se la origina nomformo estas skribata per alia alfabeto ol la Latina, oni normale devas transskribi la nomon per Latinaj literoj. Tiam oni povas uzi oficialan (aŭ ofte uzatan) manieron transskribi el la koncerna lingvo, aŭ oni povas transskribi laŭ la Esperanta alfabeto. Oni elektu transskribon taŭgan por la aktuala okazo. Se la eblo elparoli estas tre grava, skribo laŭ la Esperanta alfabeto (aŭ eĉ plena Esperantigo) povas esti preferinda. Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona.. Simple li donis inter alie al rusoj esperantigi senlime :) Problemo havas nur «latinuloj» kun sia diakritaj signoj. --EO-Ivan (diskuto) 11:42, 17 Dec. 2014 (UTC)
Nu, ja mi ne ignoras naciajn lingvojn ĝenerale. Mi tute rezignis aldonadon de finaĵo "-o" al familinomoj (mi korektadas), mi aldonis ĝin nur al antaŭnomoj. Ekz. Andrzej, Andrij, Andrew = esperanta Andreo (multiplikado estas sencela). Ja eĉ Wennergren aldonis "o" al sia antaŭnomo. Sed eĉ antaŭnomo sen "-o" duonesperantigita (nur esperantaj literoj) estas akceptebla por mi.--Kad.avro (diskuto) 16:55, 8 Dec. 2014 (UTC)
Mi tre dubas ke ili ĉiuj konsentos havi nomon "Andreo". En esperantistaro povas esti homoj agnoskintaj sian esperantolingvan nomon Andrej, Andĵej, Andrij, Andreas, Endrju, Ondrian, Andrijan ktp. --Dima41 (diskuto) 17:05, 8 Dec. 2014 (UTC)
Ĉiu nacia esperantistaro devus konsenti unu formon por ĉiu antaŭnomo (mi ne kredas ke Endrju estus akceptota de anglalingvanoj), do laŭ mi la diskuto (kiu fakte ne estos) daŭrigos multajn jarojn. Kaj oni devas krei sekvajn artikolojn!--Kad.avro (diskuto) 17:18, 8 Dec. 2014 (UTC)
Ĝusta Esperanto-versio de nomo estas elekto de la homo sed ne de nacia esperantistaro. --Dima41 (diskuto) 05:32, 9 Dec. 2014 (UTC)
  • @Dima41: ĉu, laŭ Vi, Vikipedistoj oni povas mem (=sen esperantlingvaj referencoj) kreas propraj nomoj (ekzemplej esperantaj formoj de antaŭnomoj kaj familinomoj)? Mi pensas ke solvo de problemo ke ne ĉiuj komprenas nelatinaj alfabetoj estas Internacia Fonetika Alfabeto kaj registrado (*.ogg) Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:30, 8 Dec. 2014 (UTC)

Komento Komento: Mi ĝenerale estas por Marek Mazurkiewicz kaj se oni ne povas legi la titolon kun alilingva literumo, oni devas skribi la prononcon ene, komence en la artikolo. Ne forgesu, ke Vikipedio estas enciklopedio kun la principo de NLPP.--Salatonbv (diskuto) 01:48, 9 Dec. 2014 (UTC)

Ne temas pri nuligi veran familinomon, sed pri uzi ankaŭ la aldonan (duon)esperantigitan nomon. Ĉi tio faciligu legado kaj kompreno. Tutcerte por mi. Ligilo estus ĉiam al VERA FAMILINOMO.
Cetere kaze de lingvoj kun eksterlatina alfabeto tio vole nevole okazas. Ĉar devas. Ekz. rusoj (kirila lingvo) havas simplan situacion. Ili duonesperantigas laŭ simplaj reguloj: л (fonetike ŭ) kaj ль (fonetike l) = esperanta l, и kaj ы = esperanta i, sed: e – esperante jee, ё – esperante joo. Literoj e kaj ё povas kaŭzi diferencojn inter duonesperantigoj, sed afero estas ne komplika kaj ĉiu rusespo ne havas pri ĝi problemojn. Kaj pri tio mi diras.
Brzęczyszczykiewicz estu Brzęczyszczykiewicz, sed fasada nomo estu duonesperantiga: Bĵeĉiŝĉikjeviĉ. Ĝi ne estas tute fonetika, sed kompromiso, sed mi, polo, dezirus vidi en artikolo Bĵeĉiŝĉikjeviĉ ligitan al Brzęczyszczykiewicz, kaj malplej ofte ĉi-fian polan vorton. Mi ne volas mortigi tiun "belegan" familinomon, sed uzi solvon eblan por ĉiuj lingvoj: duonesperantigo kiel alternativa aldono.
Samideano Uzanto:Salatonbv, kio vi plej ŝatas: latinuma BrzęczyszczykiewiczЗападная Двина? Unu el tiuj vortoj rajtas duonesperantigi sen referencoj (kaj bone!), kaj la cetera NE. Ambaŭaj vortoj estas same nekompreneblaj por kutima esperantisto. Kie estas lingvan egalecon?
Internacia Fonetika Alfabeto estas pli bona solvo? Fakte fonetika lingvo, pro kiu doloras okuloj. Ĉu ne pli bone simple ellerni ĉiujn lingvojn de la mondo?
Mi ripetas: temas pri HELPA duonESPERANTIGOne ŝanĝo de familinomoj/propraj nomoj.
Ni ne produktu rubaĵ-enciklopedion fakte por neniu (aŭ poliglotoj, sed ili preferas alilingvajn vikipediojn). Simpleco de la lingvo brilu en vikipedio!--Kad.avro (diskuto) 13:06, 9 Dec. 2014 (UTC)
@Kad.avro: Latinuma Brzęczyszczykiewicz povas esti uzata en e-vikipedia artikoltitolo sed ne Западная Двина. Duonesperantigo sen fonto ne estas fiksita. Elekti iun el multaj eblaj variaĵoj kaŭzus titolmiliton inter vikipediistoj. Se oni volas scii la prononcon de pola, franca, usona, aŭ ĉina ulo kun strangaj literumoj, ni legu la artikolon;-) --Salatonbv (diskuto) 16:12, 9 Dec. 2014 (UTC)
  • @Salatonbv: Mi komprenas, ke el tri eblecoj (ENNP, NLPP, PEN) oni devus ion elekti, sed mi petas kial ĝuste NLPP? Kiam la decido okazis, de kiu(j) (influe de kiu(j))? Sendiskute trudado al aliaj «En vikipedio oni uzas la NLPP sistemon» ne estas bona solvo. Kial ni imitu la anglan (ĉi tie nomatan «internacia»)? Kaj ke kirilalfabetuloj povu ekzisti, unue ili devu havi anglajn familinomojn? Miaopinie en nia vikipedio NLPP ne estu nura! Mi atendas respondojn. --EO-Ivan (diskuto) 09:17, 18 Dec. 2014 (UTC)
  • @EO-Ivan: Vikipedio funkcias per interkonsento. Laŭ la historio de Vikipedio:Esperantigo de nomoj la priskribo estis unue metita de uzanto:Chuck SMITH, kreinto de nia vikipedio kaj neniu forigis ĝin ekde 2003 pro la manko de kontraŭaĵo. Kompreneble tio ne estas la bibliaj vortoj. Oni povas ŝanĝi regulon laŭ alia interkonsento. Laŭ mi tio ne estas ŝanĝenda, ĉar kiel vi citis PMEG-n, "Se rekono de la skriba formo estas grava, verŝajne ia transskribo laŭ oficiala sistemo estas pli bona." Vikipedio estas enciklopedio skriba rete. --Salatonbv (diskuto) 20:53, 18 Dec. 2014 (UTC)
  • @Salatonbv: Jes, frazo «En vikipedio oni uzas la NLPP sistemon» tutcerte ne estu traktita kiel biblia, kaj estis uzita kvazaŭ estu tiel. Zamenhof mem rekomendis, ke en estonteco (estis 1904!) ĉiuj nomoj estu skribataj laŭ la fonetiko internacia en tiu ĉi lingvo, por ke ĉiuj nacioj povu legi ĝuste tiujn nomojn. Nun senreflekse angla poligloto (jes, fondinto) tute mortigis de ideo de L.L.Z. (ankaŭ fondinto – de Esperanto). Vi vikipediistoj (nun ni) havas stranga kompreno pri diskuto. Plej gravaj aferoj pri la lingvo ne povas esti tiel "diskutataj": iu decidas kaj post du tagoj ĝi estas leĝo. Estas malmulte da ni por agi kiel aliaj naciaj Vikipedioj. Pli bone ĵeti la temon ĉe ekz. forumon "lernu.net" ol fakte trudadi siajn decidojn. Eble tiel Smith k Camacho vidus kontraŭargumentojn pli frue. Ne prenu miajn vortojn senkuntekste: "Se rekono de..." koncernas i.a. rusajn problemojn pri esperantigo (de ne-latinaj skriboj). «Vikipedio estas enciklopedio skriba rete». La serba ankaŭ estas. Kaj la litova. Tiu decido kaŭzas kreadon de artikoloj titolitaj i.a. Nguyễn Thị Phương Mai – ĉi tiun esperantistinon el Vjetnamo oni povas trovi nur per kategorio. Radikala tono de «En vikipedio oni uzas la NLPP sistemon» estas por mi ne por akcepti. Siatempe «Ĝangalo» postulis plenan esperantigon, sed ligilo pri ĝi ĉe Vikipedio:Esperantigo_de_nomoj estas tute senvalora. Cele? Tial mi korektis la paĝon «Esperantigo de nomoj» – nun ĝi estas malpli radikala, kaj ne erarigas.--93.115.89.126 09:29, 19 Dec. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Vi ne komprenis min. Западная Двина rajtas esperantigi kaj estas esperantigita Zapadnaja Dvina kaj Brzęczyszczykiewicz estos ĉiam Brzęczyszczykiewicz, ĉar ĝi ne rajtas esti esperantigita pro fundamenta NLPP. La diskutejo, kiu kondukas nenien. Pli bone unue mem skribi "fundamentojn", kaj poste pozi ke Zamenhof dezirus ĉi-tion...--Kad.avro (diskuto) 16:27, 9 Dec. 2014 (UTC)

Ĉu estas iu kaŭzo, pro kiu tiu artikolo ne povas igi komikso/bildrakonto? Kreante referencoj por la paĝo mi rimarkis, ke bildliteraturo ekzistas nek en ReVo nek en NPIV, kaj komikso/bildrakonto ekzistas kaj ŝajnas pli bona en uzo.--Kad.avro (diskuto) 18:05, 9 Dec. 2014 (UTC)

Ĉu nun oni nepre evitu laŭeble la ĥon?[redakti fonton]

Mi rimarkas ke oni ree anstataŭigis la literon Ĥo per Ko ĉe unu el miaj artikoloj. Ĉi tio jam okazis plurfoje. Eble mi lernis la lingvon per tro arĥaikaj metodoj, sed la ĥo ĉe vortoj kiel ĥaraktero, orĥestro, ĥameleono ktp estas iasence pli logika ol la ko, ĉar ĝi sekvas pli proksime al la etimologio (la fontlingvoj de tiuj vortoj, precipe la malnovgreka, havas la ĥon kaj ne la kon).

Mi komprenas ke mia opinio ĉi tie estas nepopulara - sed mi volas ekscii ĉu Vikipediaj reguloj aŭ normoj diras ion pri la ĥo. Cetere mi ĝin vidas iafoje ĉe aliaj artikoloj tie, kie la ko povus ĝin anstataŭigi, do aperas neuniformeco. Serĉeto en la diskutarĥivoj ne rezultigis rilatajn trafojn.

-Tempodivalse (diskuto) 23:30, 18 Dec. 2014 (UTC)

KARAKTER/ estas Fundamenta radiko. *Ĥaraktero ekzistas nek en PIV/vortaro.net nek en ReVo nek en la Akademia Vortaro. Ĉe *orĥestro estas simile (sed ankaŭ ORKESTR/ ne estas Fundamenta, nur poste oficialigita). Nek ĥameleono nek kameleono estas oficiala; PIV rekomendas la duan, ReVo la unuan, ambaŭ diras, ke la vorton ĥameleono uzis Zamenhof mem.
Mi ne pensas, ke ĉe la unuaj du povas esti multa diskuto, kiu vorto estas preferinda – tie uzi "ĥ" ŝajnas neologismo. En okazoj, kie ambaŭ ekzistas en vortaroj, kaj ambaŭ estas same oficialaj, kiel ĥameleono, teĥniko, arĥeologio ktp, mi ne pensas, ke iu ajn devus ŝanĝi unu ĝustan formon al alia ĝusta formo – simile kiel ĉe landnomaj sufiksoj. darkweasel94 00:14, 19 Dec. 2014 (UTC)
Bone, dankon pro la klarigo. Fakte mi forgesis rigardeti en oficialan vortaron, erare antaŭsupozinte ke la zamenhofa uzo estis ĉiam ĥo. Estontece estus sufiĉe simpla afero trovi vortojn kiuj permesus ambaŭ literojn, kaj kiuj permesus nur la kon. Tempodivalse (diskuto) 00:59, 19 Dec. 2014 (UTC)
Aliflanke, iom ŝokis min vidi la vorton "aristolokio" dum mi atendis "aristoloĥio" - sed mi lernis esperanton antaŭ tro longa tempo, kiam mamutoj ankoraŭ ekzistis... --Dominik (diskuto) 02:00, 19 Dec. 2014 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Stranga kategorio[redakti fonton]

Saluton. En ĵuse metitaj artikoloj, plejparte tradukoj el la anglaj versioj, do entenas eksterajn ligilojn, bibliografion ktp, aperas ruĝa stranga kategorio nome Pages using duplicate arguments in template calls. Vidu ekzemple ĉe Vasco Núñez de Balboa. Ĉu iu scias ion pri tio? Ĉu oni povas forigi ĝin?--kani (diskuto) 11:09, 25 Okt. 2014 (UTC)

Ŝajne la problemo devenas de cite book. --pino (diskuto) 13:50, 25 Okt. 2014 (UTC)
Jes, vi pravas, ĉar se oni forigas tiun referencon malaperas la malagrablaĵon, sed kion fari?, ĉar povas esti eĉ multaj centoj da tiaj artikoloj. Kaj plej verŝajne antaŭ kelkaj tagoj tio ne aperis. --kani (diskuto) 08:41, 26 Okt. 2014 (UTC)
Evidente tio ne estas nur pro Ŝablono:Cite book. Mi ne esploras nun, sed mi almenaŭ rapide kreis Kategorio:Pages using duplicate arguments in template calls - ĝi estas kaŝita do en artikoloj ne plu videblos kaj poluristoj povas plibonigadi la artikolojn. --KuboF (diskuto) 19:30, 26 Okt. 2014 (UTC)
Dankon.--kani (diskuto) 19:57, 27 Okt. 2014 (UTC)
Nun aperas stranga kategorio eble rilata al tio antaŭa nome Paĝoj kun pluroblaj argumentoj en ŝanblonvokoj, kun ege stranga lasta vorto. Ĉu iu povas malaperigi tion? Ekzemple en Rusia revolucio de 1917 sed plej verŝajne ankaŭ en aliaj artikoloj, ĉu centoj, miloj?--kani (diskuto) 17:05, 7 Dec. 2014 (UTC)
Temas pri la sama kategorio, sed ĝi jam estas esperantigita. Se vi konsideras tiun ĉi tradukon stranga, proponu pli bonan kaj mi povos ŝanĝi. La kategorio ankaŭ estas kaŝita do ne malbeligas la artikolojn. Bontenantaj teĥnikistoj (kiel mi) danke al ĝi povas spuri paĝojn, en kiuj estas specifaj problemoj. --KuboF (diskuto) 18:50, 7 Dec. 2014 (UTC)

vikidatumoj, ŝablonoj[redakti fonton]

Estas problemo kun ligado per vikidatumoj. Mi petas, vidu: Ŝablono-Diskuto:Informkesto filmo#vikidatumoj. Dankon. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:47, 28 Dec. 2014 (UTC)

Vikidatumoj[redakti fonton]

Ni havas: Kategorio:Ŝablonoj uzantaj datumojn de Vikidatumoj kaj ni havas: Ŝablono:IFA. En vikidatumoj estas: d:Property:P898 Ĉu iu povas/volas konekti Ŝablono:IFA kun vikidatumoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 12:10, 13 Dec. 2014 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Tujforigendaj artikoloj[redakti fonton]

Tujforigendaj artikoloj estas jam multaj. --Crosstor (diskuto) 13:17, 29 Nov. 2014 (UTC)

Prave. Mi zorgis pri kelkaj, sed pluraj "tuj forigendaj" kategorioj enhavas multaj artikolojn kaj evidente koncernas diskuton sub forigendaj artikoloj, kie klara plimulto voĉdonis kontraŭ forigo. Oni ne proponu la saman artikolon aŭ kategorion samtempe por forig-diskuto kaj por tuja forigo. Se la iniciatinto de la tuj-forigaj petoj (ŝajne la sama, kiu proponis forig-diskutojn) ne reprenas ilin, mi ilin forigos el la kategorioj, ĉar ili emas kaŝi la fakton, ke okazas/okazis diskuto. – Umbert' (diskuto) 19:05, 22 Dec. 2014 (UTC)

malfaro en uzantodiskuta paĝo[redakti fonton]

Estis kaŝado (kaj ioma redaktomilito) de komentoj de aliaj uzantoj en Uzanto-Diskuto:Kad.avro. Laŭ mia kompreno, oni ne povas kaŝi aŭ redakti aliajn komentojn en diskutpaĝo. Kia aliaj administrantoj igus la uzantodiskutan paĝon?--Salatonbv (diskuto) 01:54, 12 Dec. 2014 (UTC)

@Salatonbv: Ĉio kio mi faras ĉi tie estas BONFIDA. Samtempe mi ne estas pustula adoleskanto, ke estu traktita kiel vi proponas: pli bone bloki kaj finfine forĵeti (fakte tion vi celas). Mi ne deziras esti incitata, ĉar iu ne volas scii, kio estas diskuto, kaj ke trolado nur malŝparas mian tempon. Mian uzanto-paĝon kaŝis mi parte (ne cenzuras elektitajn vortojn/sentencojn, sed bloke), ĉar mi rajtas defendi kontraŭ ekz. dek falsaj uzantoj, kaj fakte unu (aŭ du), kiu mem ne scias, por kio estas en Vikipedio. Ĉu ne pli bone respondi, kial multajn jarojn terminoj bildliteraturo kaj komikso estis sinonimoj (arbaro kaj arbo ne estas), aŭ kial mi daŭre atendas por aprobi 1 ŝanĝon ĉe Esperanto? Kelkaj personoj ne povas decidi tutsendiskute pri esti/ne esti de iu ĉi tie. Vikipedio ne estas via privata korto. --Kad.avro (diskuto) 10:22, 12 Dec. 2014 (UTC)
@Kad.avro: Mi ne celis bloki iun, sed pensis pri protekti vian uzantopaĝon, ĉar mi eĉ vidis la redaktomiliton inter vi kaj iu, kiu kreis sian konton kaj kontibuis la redaktojn nur ĉe la uzantopaĝo.--Salatonbv (diskuto) 01:09, 13 Dec. 2014 (UTC)

Li faris mensogan aplikon ĉe mia uzantopaĝo pri tujforigi artikolojn, nur por renkonti lian esperon por alinomi la titolojn. La alinomado ne estis interkonsentita ĉe alia diskutopaĝo. Kion alia administranto dirus al li?--Salatonbv (diskuto) 21:43, 16 Dec. 2014 (UTC)

Kaŝo de IP-adreso[redakti fonton]

Mi petas ke iu administranto kaŝu mian redakton erare faritan kiam mi forgesis ensaluti. Dankon. Tempodivalse (diskuto) 19:46, 24 Dec. 2014 (UTC)

✔ Farite darkweasel94 22:05, 24 Dec. 2014 (UTC)