Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2014/3

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversejo[redakti fonton]

Anglalingvaj ligiloj sur la ĉefpaĝo[redakti fonton]

Nun sur la ĉefpaĝo ĉe "Bildo de la tago" estas 3 anglaj ligiloj. Tio estas senpera reklamo por la angla Vikipedio kaj por angla lingvo - eraro aŭ vandalismo. Krome, 2 el ĉi tiuj 3 artikoloj havas versiojn en Esperanto. Pro tio bonvolu 1) korekti la tekston kaj 2) kontroli aliajn por ke ne aperu la samaj.--Dima41 (diskuto) 03:22, 3 Mar. 2014 (UTC)

Mi ankaŭ pensas ke anglaj ligiloj estas eraro. Se ne estus versio en Esperanto mi proponas uzi ligilo al vikidatumo. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 04:14, 3 Mar. 2014 (UTC); Mi redaktis Marek Mazurkiewicz (diskuto) 04:17, 3 Mar. 2014 (UTC)
En Ŝablono:Bildo de la Tago2/308 ankaŭ ne estas ligilo al Misisipa aligatoro. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:58, 4 Mar. 2014 (UTC)

VisualEditor discussion[redakti fonton]

Please help me and your community by translating this message into Esperanto.

Hello,

The Wikimedia Foundation's engineering department has scheduled office hours to discuss VisualEditor. Please join Product Manager James Forrester to discuss VisualEditor and upcoming plans.

These discussions will be on IRC (w:Internet Relay Chat) at irc://irc.freenode.net/wikimedia-office. For more information on office hours, including how to attend, please see meta:IRC office hours. Logs will be posted at Meta afterwards.

If office hours are heavily attended, it can be difficult to get to all questions, but if you want to ask a question and cannot attend or do not speak English, then please let me know your question on my talk page or via e-mail by the day before, and someone will add it to possible discussion topics.

Whatamidoing (WMF) (diskuto) 18:46, 5 Mar. 2014 (UTC)

Artikoloj pri lingvoj en diversaj landoj[redakti fonton]

En Esperanto-Vikipedio mankas grava informo pri uzado de diversaj lingvoj en diversaj landoj (sen iu rilato al naciecoj, nur pri lingvoj). Mi kreis por ekzemplo du artikolojn: Germana lingvo en Rusio kaj Malagasa lingvo en Rusio; kiu interesiĝas, bonvolu legi kaj, se eblas, krei similajn pri aliaj lingvoj kaj landoj ("... lingvo en ..."). Estus bone, se aperus en la Vikipedio artikoloj pri ĉiuj etnaj lingvoj en ĉiuj landoj (2000 lingvoj × 250 landoj = proksimume 500000 artikoloj). Ĉi tiu informo estus utila por lingva studado kaj por ĝeneralaj konkludoj pri lingvoj en la mondo.--Dima41 (diskuto) 16:04, 8 Mar. 2014 (UTC)

Saluton, Dima41. Mi legis foje, ke sur la tero ekzistas ne nur 2000 lingvoj, sed eĉ pli ol 6000. Krome mi legis, ke nur 10 % estas lingve priskribitaj. La restantaj ne estas priskribitaj. Tial la devo je fontindikoj ne estus plenumebla. Do, la scio por tiaj artikoloj parte ne ekzistas en skriba formo. Ĉu vi eble volus viziti ĉiujn parolantojn de ankoraŭ ne (pri)skribitaj lingvoj, por povi skribi la artikolan serion? --Tlustulimu (diskuto) 09:23, 9 Mar. 2014 (UTC)
Se oni volas, eblas trovi informon kaj skribi artikolojn - almenaŭ pri la lingvoj, kiuj havas alfabeton. Ĉi tiu temo estas grava por tiuj, kiuj interesiĝas pri la lingvoj (al tio estas dediĉitaj, ekzemple, Lingvaj Festivaloj). Ofte estas problemo trovi informon pri rara lingvo en malproksimaj mondregionoj. Por priskribi ĉiujn lingvojn bezonatas multaj spertuloj; tamen eblas nun krei kelkajn, poste spertulo aldonu plian informon.--Dima41 (diskuto) 09:54, 9 Mar. 2014 (UTC)
Estas temo, al kiu mi kiel fakulo volonte kontribuas. Tamen la laboro farenda estas giganta, do estas benzonata la subteno de la aliaj - de multaj aliaj!DidiWeidmann (diskuto) 18:17, 9 Mar. 2014 (UTC)

Mi skribis sur aparta paĝo, kion mi deziras. Se iu interesiĝas, bonvolu almeti informon. Aŭ mi mem ion aldonos. Sed por ke la artikoloj estu utilaj kaj oportunaj por uzado bezonatas spertuloj.--Dima41 (diskuto) 19:41, 9 Mar. 2014 (UTC)

prokarioto kaj eŭkariotoj[redakti fonton]

Ĉu bone estas ke estas artikolo: prokarioto sed eŭkariotoj? Mi proponas fari: prokariotoj kaj eŭkariotoj aŭ prokarioto kaj eŭkarioto. Mi preferas prokariotoj kaj eŭkariotoj. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:30, 9 Mar. 2014 (UTC)

La artikoloj temas pri Eukaryota kaj Prokaryota kiuj estas pluralaj. Vikipedioj, kiel germana, kiuj evitas uzi internaciajn sciencajn nomojn uzas pluraloj. Do mi preferas ankaŭ prokariotoj kaj eŭkariotoj. --pino (diskuto) 09:06, 9 Mar. 2014 (UTC)
Mi ne powvas korekti ĉar estas alidirekto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 08:39, 10 Mar. 2014 (UTC)
@Uzanto:Pino~eowiki ankaŭ estas: bakterioj, protistoj kaj fungoj sed planto kaj besto. Kial ne plantoj kaj bestoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:11, 13 Mar. 2014 (UTC)
Jes estus ebla.--pino (diskuto) 08:28, 14 Mar. 2014 (UTC)
@uzanto:Pino~eowikieowiki ankaŭ mi ne powvas korekti ĉar estas alidirekto. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:43, 17 Mar. 2014 (UTC)
Jes estus bone. --pino (diskuto) 20:55, 19 Mar. 2014 (UTC)

Proposed optional changes to Terms of Use amendment[redakti fonton]

Hello all, in response to some community comments in the discussion on the amendment to the Terms of Use on undisclosed paid editing, we have prepared two optional changes. Please read about these optional changes on Meta wiki and share your comments. If you can (and this is a non english project), please translate this announcement. Thanks! Slaporte (WMF) 21:56, 13 Mar. 2014 (UTC)

Saluton,

La urbo de Maroko havas la nomon Uĥda, krom la nomo de la artikolo kiu estas وجدة kio dijras [uʒda] sed ĝi estas transskribita Uĥda kio diras [uχda] (bedaŭru la malbonan x, sed la vikitekstredaktilo malbone interpretas la x). Mi pensas ke ĝi estas eraron de transskribo, aŭ iu havas fonto(j)n por provi kaj ekspliki min la deveno de ĉi tiu transskribo ? Dankon, Jagŭar (diskuto) 01:19, 22 Mar. 2014 (UTC)

La artikolon kreis hispano, kio klarigas ĉion.Narvalo (diskuto) 07:15, 22 Mar. 2014 (UTC)
En kazo ĉi estus pli bona esperantigi la nomojn de urboj de Maroko sekve la pronunco en la lingvo araba. Sole hispanaj uzantoj prononcas la nomon kiel [uχda]. Sedojn pri alinomigo? Jagŭar (diskuto) 12:29, 22 Mar. 2014 (UTC)
"Oujda" ankaŭ estas eblo.--Salatonbv (diskuto) 14:07, 22 Mar. 2014 (UTC)
Oujda estas la angle-internacia versio, kio sonas fakte kun 'ĝ. Mi ne povas kiel oni elparolas en la araba la urbonomon, sed kun la esperanta ĥ aŭ j tutcerte NE. Do, Uĝda aŭ Uĵda aŭ Veĝda, mi ne scias. Alikaze, ciril-literaj vikipedioj, lingvoj uzas la formon ~Uĝda.Narvalo (diskuto) 14:44, 22 Mar. 2014 (UTC)
ج sendube estas ĝ, ankaŭ eble ĵ en la loka marok-araba prononco (forte influita de la franca kaj la berbera). Kiel nomi la urbon mi ja ne povas diri, ĉiuj 3 variantoj (ankaŭ la nuna "hispaneca") eblas. --V. (vortoj kaj aferoj) 16:57, 22 Mar. 2014 (UTC)
La lingvo araba estas lingvon oficialan (kun aliaj lokalaj lingoj) de Maroko. Oujda venas el la francia lingvo, kaj estas la oficialan transskribon de وجدة en Maroko. Nepara se la lingvo esperanta volas esti internacian lingvon, ĝi estus pli bona nomigi la artikolojn sekve la lokala pronunco. Pri la hispaneca varianto, oni vidas es:Uchda en la hispanlingva Vikipedio, kio estus transskrivita pli bone "Uĉda". Do ĝi estus akceptebla? Tiukaze, en mia opinio, oni devas elekti inter (sekve mia ordo de prefero) Uĵda, Uĝda, Oujda, Ŭeĝda kaj Veĝda (mi ne listis tiujn eblojn). Sekve vi, kiu inter ĉi tiuj variantoj estas la plej serĉita por iu kiu parolas esperanton? Jagŭar (diskuto) 21:44, 22 Mar. 2014 (UTC)

Changes to the default site typography coming soon[redakti fonton]

This week, the typography on Wikimedia sites will be updated for all readers and editors who use the default "Vector" skin. This change will involve new serif fonts for some headings, small tweaks to body content fonts, text size, text color, and spacing between elements. The schedule is:

  • April 1st: non-Wikipedia projects will see this change live
  • April 3rd: Wikipedias will see this change live

This change is very similar to the "Typography Update" Beta Feature that has been available on Wikimedia projects since November 2013. After several rounds of testing and with feedback from the community, this Beta Feature will be disabled and successful aspects enabled in the default site appearance. Users who are logged in may still choose to use another skin, or alter their personal CSS, if they prefer a different appearance. Local common CSS styles will also apply as normal, for issues with local styles and scripts that impact all users.

For more information:

-- Steven Walling (Product Manager) on behalf of the Wikimedia Foundation's User Experience Design team

23:04, 31 March 2014 (UTC)

Lingvejo[redakti fonton]

Kio estas fervoja stacio?[redakti fonton]

Mi intencas aldoni informon pri fervojaj haltejoj de pasaĝera transporto. Ekzistas tiuj haltejoj, kiuj ne havas stacidomon (aŭ biletejon, aŭ kajon, aŭ pliajn trakojn krom la ĉefa). Ĉu estas permesite en Esperanto nomi ankaŭ tiujn haltejon "stacio"/"farvoja stacio", se ĝi estas normale uzata de pasaĝeroj same kiel la grandaj stacioj?--Dima41 (diskuto) 07:56, 4 Dec. 2013 (UTC)

Interesa demando! Mi konsultis mian PIV-on kaj konsilas uzi la vorton stacio, eĉ se la haltejo ne havas stacidomon, biletvendejon. Haltejo validas ĉefe por bus- tramlinioj (komparu de:Haltestelle kaj alilingvajn versiojn), sed logike la fervoja haltejo estas akceptebla, mi trovis kelkajn trafojn eĉ per guglo, sed ne tre multe. Se mi bone komprenas eĉ la rusa lingvo uzas la haltejon por taksio, buso, tramo (Остановка общественного транспорта).Narvalo (diskuto) 22:33, 10 Dec. 2013 (UTC)
En multaj fervojoj kaj lingvoj oficiale ekzistas "stacio" - haltejo, kiu kutime havas stacidomon kaj nepre aliajn trakojn, al kiu estas alskribitaj fervojaj vagonoj (kaj ĝi estas ilia konstanta loĝejo). Krome, ekzistas haltejo (aŭ platformo), kie ili ne staras, sed nur haltas dum sia veturado. Tio estas grava informo por organizo de fervoja sistemo, pro tio plejparte ĝi estas nomata "haltejo", kaj en la rusa Vikipedio ekzistas kategorioj pri "Fervojaj stacioj KAJ haltejoj". Tamen tio por pasaĝeroj de fervojo kutime ne gravas. Mi proponas nuntempe ilin ĉiujn nomi "haltejo" sen ĝusta divido, kaj "stacio" estu nur la ĉefaj. La kategoriojn oni nomu "Fervojaj stacioj de (regiono)" aŭ "Fervojaj stacioj kaj haltejoj de (regiono)" - tutegale, ĉar en Esperanto rajtas esti alia senco de terminoj. Ĝis kiam fervojistoj proponos alian varianton, estu tiel. --Dima41 (diskuto) 13:45, 11 Dec. 2013 (UTC)
Hm, vi denove volas respeguligi la rusan lingvouzon en Esperanto. Via fervora lingva rusismo ne ĝenas min, ĉar ankaŭ mi favoras lingvan hungarismon:))) En Esperanto fakte oni ne uzas la esprimon fervoja haltejo, kiel mi skribis pli supre. Sed legu ankaŭ ĉi tiujn http://www.reta-vortaro.de/revo/art/halt.html#halt.0ejo.KOMUNE kaj http://www.reta-vortaro.de/revo/art/staci.html#staci.0o. Ĉu vi povas aldoni ligilon al la rusa "Fervojaj stacioj KAJ haltejoj"? Ĉu ne temas pri surteraj metrohaltejoj? Narvalo (diskuto) 16:20, 11 Dec. 2013 (UTC)
En la rusa Vikipedio ekzistas, ekzemple, ru:Категория:Железнодорожные станции и платформы Москвы kaj similaj. Mi opinias, ke estas plej bone laŭ via vortaro nomi "stacio" ĉiun lokon por entrajnigo kaj eltrajnigo de pasaĝeroj.--Dima41 (diskuto) 17:29, 11 Dec. 2013 (UTC)
Do, analizante https://es.wikipedia.org/wiki/Apeadero kaj ligilojn, mi akceptas, ke oni povas uzi la esprimon fervoja haltejo kaj eĉ krei artikolon, ligantan al tiuj artikoloj. Do, fervoja haltejo estas sen (aŭ kun eta) instalaĵo, sen trakforko, fervojisto. Mi akceptas viajn kategoriajn proponojn.Narvalo (diskuto) 19:00, 11 Dec. 2013 (UTC)
En Aŭstrujo, en stacio rajtas finiĝi kaj komenciĝi trajnoj, sed en haltejo ne. Mi pensas, ke plej bone estas uzi tradukojn de la terminaro uzata en la koncerna lando - kio estas stacio kaj kio estas haltejo, estas malsame inter la landoj. Mi uzis stacio Wien Floridsdorf, stacio Wien Hauptbahnhof - pri haltejoj mi ankoraŭ ne skribis, sed mi ja nomus tiajn artikolojn haltejo Wien Traisengasse. darkweasel94 23:11, 11 Dec. 2013 (UTC)
Tamen en Esperanto povas esti unu difino, konstanta por la tuta mondo, ĉu ne?--Dima41 (diskuto) 23:53, 11 Dec. 2013 (UTC)
Kiel vortaroj enhavantaj PIV diras "Stacio - Grava haltejo de trafikilo (fervojo, metroo, ŝipo k.a.) kun instalaĵoj por priservo de la pasaĝeroj."
  1. Por fervojo, metroo aŭ ŝipo, ĝi ĉiam estas "stacio".
  2. Se ĝi estas por aŭtobuso aŭ tramo kaj kun atendejo por pasaĝeroj, ĝi ankaŭ estas "stacio".
  3. Se ĝi estas por aŭtobuso aŭ tramo kaj sen atendejo, ĝi estu "haltejo".
--Salatonbv (diskuto) 01:20, 12 Dec. 2013 (UTC)
Do, se temas pri negrava haltejo, sen instalaĵoj (kovritaj atendejoj ekz.), oni ne povas nomi ĝin stacio, nur haltejo. Ĉu ne?Narvalo (diskuto) 07:39, 12 Dec. 2013 (UTC)
Tiam en centro de Moskvo trans ĉiuj kelkaj dekoj da metroj ekzistas aŭtobusa stacio (kun kovrita atendejo). Nu, estu tiel.--Dima41 (diskuto) 10:47, 12 Dec. 2013 (UTC)
Se la konceptoj (ne nur la vortoj) estas diverse difinitaj en diversaj landoj, tiam mi pensas, ke ankaŭ ni tion spegulu. darkweasel94 13:05, 13 Dec. 2013 (UTC)

En tiaj diskutoj oni nepre devas distingi inter popolo kaj bel-literatura uzo unuflanke kaj faka uzo aliflanke. En popola parolado kaj beletro ja tiaj diferencigoj ne tiom gravas kaj kutime divenebla el la kunteksto. Kiam oni faras leksikan, fakan aŭ sciencan tekston, tiam nature oni devas klare difini la vortojn kaj necesas trovi diferencigojn. Tio ne estas tiam facila, ĉar ja ekzistas interefikoj inter la ordinara vortuzado kaj la faka vortuzado kaj ankaŭ la fakto, ke unuopaj institucioj pri konkreta bezono kreas sian propran fakvortuzadon. Kiam oni en certa kunteksto ne bezonas diferencigon, tiam aperas plivasta uzado de la specifaj vortoj ol kiam pro certaj bezonoj estas bezono de diferencigo. Zamenhof intence ne difinis Esperanton tro rigide kaj plej ofte simple helpas tamen la sana homa menso!46.127.9.125 12:10, 3 Mar. 2014 (UTC)

tradukoj en Vikidatumoj por: Landaj sekcioj de TEJO kaj aliaj junularaj Esperanto-organizoj[redakti fonton]

wgArticleId:407520#artolaborikune

Saluton! Mi trovis liston preparitan la 8an de junio 1998 fare de Sjoerd Bosga. Bonvoku komparu la subajn paĝojn haveblajn en Wikidata kaj bv. kunhelpi traduki ilin el Esperanto al la angla, franca, hispana, germana. Kromaj tradukoj estas bonvenaj: al la sveda, rusa, hungara, korea, japana, ktp.
Amike salutas ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 04:44, 2 Mar. 2014 (UTC)

Iom da konsiloj anstatŭ helpo troviĝas ĉe https://www.wikidata.org/?curid=16714844?uselang=eo#artolaborikune . ‫·‏לערי ריינהארט‏·‏T‏·‏m‏:‏Th‏·‏T‏·‏email me‏·‏‬ 13:33, 2 Mar. 2014 (UTC)

Karaj, mi malkovris serion da kategorioj kaj artikoloj kun laŭ mia lingva kompreno falsaj titoloj, nome Kategorio:Januaro de 2014, Januaro de 2009 ktp. - laŭ mia kompreno la prepozicio "de" superfluas en tiuj formoj, de korekta formo devus esti "Januaro 2009". Ĉu vi konsentas? Kaj se jes, ĉu vi konsentas, ke mi tion sisteme korektas? Amike DidiWeidmann (diskuto) 18:48, 9 Mar. 2014 (UTC)

Januaro de 2009 kaj aliaj artikoloj estis kreitaj jam antaŭlonge. Estas tre multaj similaj artikoloj pri ĉiuj monatoj, kiujn neniu priatentas. La 12 kategorioj ekde Kategorio:Januaro de 2014 ĝis Kategorio:Decembro de 2014 (kaj nur ili) estis kreitaj de mi mem, kaj mi regule aldonas novajn artikolojn tien (sed ne scias, kiel oni povas facile korekti iliajn nomojn). Ĉu la nomoj estas eraraj?--Dima41 (diskuto) 18:58, 9 Mar. 2014 (UTC)

Teknikejo[redakti fonton]

Lingvaj ligiloj[redakti fonton]

Nun jam lingvaj ligiloj funkcias bone (post plena jaro de fuŝa funkcio).--Crosstor (diskuto) 15:15, 1 Mar. 2014 (UTC)

Mirin Daĵo[redakti fonton]

Saluton! Mi preskaŭ pretigis novan artikolon pri "Mirin Daĵo", parte tradukitan el la anglalingva vikipedio. Mi ankaŭ intencis uzi tri bildojn el tiu, sed ne sukcesis. Mi petas helpon kun tio. Talnat (diskuto) 20:02, 7 Mar. 2014 (UTC)

La problemo estas ke tiuj bildoj ne estas liberaj (havas kopirajton) kaj tial ili ne troviĝas en Komunejo kaj do ne estas rekte ligeblaj kaj uzeblaj ĉi tie. -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis al la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin iel? 03:08, 8 Mar. 2014 (UTC)

Administrejo[redakti fonton]

Titulara[redakti fonton]

Titulara havas apartan sencon laŭ PIV (la plej freŝan mi ne havas). La vorto titolara havas sencon, kiel titol-ar-a. Se estas konsento pri tio, aperos farendaĵoj por administrantoj, ekz. Titolara episkopo realinomenda al Titulara episkopo. --Crosstor (diskuto) 09:33, 3 Mar. 2014 (UTC)

Mi konsentas, mi alinomos se neniu kontraŭas. --pino (diskuto) 06:47, 19 Mar. 2014 (UTC)
"Titolara espiskopo" estas simple eraro. "Titulara episkopo" estas malutila nova vorto. Tia ofico estas simple "titola episkopo". Tiun nomon oni trovas ekz. en Espero katolika kaj plurfoje ankaŭ en Vikipedio (titola episkopo, titola reĝo). Iam mi vidis ankaŭ la vorton "nurtitola". Ankaŭ en aliaj lingvoj, vortoj similaj al "titular" estas simple adjektivoj derivitaj de vorto, kiu signifas "titolo". Se estas io farenda pri tiuj vortoj en Vikipedio, temas unuavice pri ŝanĝado de ĉiuj aperoj de "titulara" (eble ankaŭ de "titolara") per "titola". Apenaŭ troviĝas okazoj, kie necesas diri "nurtitola". --Surfo 11:20, 19 Mar. 2014 (UTC)
Mi denove mencias, ke titulara estas PIV-a vorto.--Crosstor (diskuto) 13:18, 19 Mar. 2014 (UTC)
En PIV oni vidas : "titola. Rilata al titolo: sur la titola paĝo estas dirite […]Z. ☞ titulara.", "titolaro. Plena kolekto de ies titoloj: la titolaro de romia konsulo." kaj "titular/a. Tenanta oficon, beneficon ks nur laŭ la titolo, sed sen plenumado de la efektivaj funkcioj aŭ okupoj: titulara episkopo. ☞ honora, nominala." Do Titolara espiskopo" estas simple eraro kaj "Titularo episkopo" estas ĝusta. Do mi alinomas. Se oni preferus "titola episkopo" oni povos ankaŭ ŝanĝi. --pino (diskuto) 13:34, 19 Mar. 2014 (UTC)