Vikipedio:Iniciato por libereco de panoramo/Malfermita letero al la membroj de la Eŭropa parlamento por la savo de la libereco de panoramo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Iniciato por libereco de panoramo[redakti fonton]

Malfermita letero al la membroj de la Eŭropunia Parlamento por la konservado de la panorama libero[redakti fonton]

La sekvanta teksto en la kadro de la iniciato de la panorama libero estas traduko de la versio de la germanlingva vikipedio. (Ĉar jam plurmil homoj subskribis, modifo nur eblas, se modifo estos akceptita en la germanlingva versio!)


Al la membroj de la Eŭropunia Parlamento

Estimataj gesinjoroj deputitoj,

la 9-an de julio 2015 vi voĉdonos pri la iniciatoraporto de la Eŭropunia Parlamento pri evaluado de la aŭtorrajto. Se tiu ĉi raporto estus akceptita en la versio decidita de la Jura Komisiono inkluzive la proponitan forigon de la libereco de panoramo, kiu validas en kelkaj membrolandoj, kaj tiel integriĝus al la planita reformo de la aŭtorrajtoj, ne plu eblus publikigi fotojn el publika spaco sub liberaj licencoj. Tial ni insiste petas vin kontraŭstari ĉiun iniciaton, kiu limigas la liberecon de panoramo. Ni kontraŭe petas vin, ke vi engaĝiĝu por tio, ke bildoj de verkoj, kiuj daŭre troviĝas en publika spaco - ekzemple konstruaĵoj aŭ statuoj - povu esti uzataj en la tuta Eŭropa Unio ankaŭ por komercaj celoj sen la permeso de la rajtoposedantoj.

La formulita versio en la rekomendo de la Jura Komisiono, pri kiu estos decidite la 9-an de Julio 2015, transformite al Eŭropa juro signifus malfaciligon neakcepteblan por ĉiu persono, kiu siajn bildojn volas disponigi en Vikipedio al la ĝenerala publiko, ĉar en Vikipedio ĉiuj bildoj aperas sub licenco, kiu permesas ankaŭ komercan utiligadon. Iu, kiu volas disponigi siajn bildojn, do devus kontroli, ĉu eventuale sur lia bildo troviĝas aŭtorrajte protektita verko, kiu kaŭzus neakcepteblan laboron kaj neakcepteblan malcertecon. Krome tio tuŝus centmilojn da bildoj ekzistantaj en la bildarkivo de Vikipedio. Tiujn bildojn oni devus forigi, kio malgrandigus la kvaliton de multnombraj artikoloj, ĉar ili perdus siajn bildojn.

Krome ni vidas nin kiel parton de projekto, kiu sin dediĉas al la disvastigado de libera scio, ke la planita limigo de la libereco de panoramo estus atako al la sciokomunejo - atako, el kiu ne rezultus iu-ajn pravigebla utilo. Civitanoj kiel uzantoj de modernaj elektronikaj publikadformoj estus malhelpataj al la disvastigado de siaj bildoj pro juraj problemoj. Tiel la disvastigado de la scio de la homaro estus nenecese limigita, dum samtempe estus malfermita nova ludejo por misuzo de rajto.

Konsiderante tion, ni forte alvokas vin, ne limigi la liberecon de panoramo, sed tute kontraŭe fortigi ĝin kaj larĝigi ĝian aplikadon al la tuta Eŭropa Unio!

Kun afablaj salutoj la aŭtoroj de la esperantlingva Vikipedio


Subskriboj[redakti fonton]

Se vi volas subskribi, bonvolu nepre ensaluti. Poste metu # kaj --~~~~. La subkribagado daŭras, ĝis lundo, la 29-an de junio 2015 je la 10h00!

Fermo de la subskribo longigita ĝis merkredo, la 1-an de julio 2015!

Se vi ne havas konton, vi povas ankaŭ subkribi simple metante # --[[Via nomo]]

  1. --DidiWeidmann (diskuto) 18:15, 27 Jun. 2015 (UTC)
  2.  --KuboF (diskuto) 18:35, 27 Jun. 2015 (UTC)
  3. --ThomasPusch (diskuto) 20:02, 27 Jun. 2015 (UTC)
  4. --Montanesko (diskuto) 20:38, 27 Jun. 2015 (UTC)
  5. --Tlustulimu (diskuto) 12:14, 28 Jun. 2015 (UTC)
  6. --Sophie Graubert Mireille Grosjean
  7. --Aŭstriano (diskuto) (Jan Kozousek) 12:43, 28 Jun. 2015 (UTC)
  8. --DidCORN (diskuto) (Didier Cornuet) 14:00, 28 Jun. 2015 (UTC)
  9. --Venca24 (diskuto) 13:35, 28 Jun. 2015 (UTC)
  10. --Riŝo (diskuto) 13:44, 28 Jun. 2015 (UTC)
  11. --Michaelboris (diskuto) (Michael Boris MANDIROLA) 16:42, 28 Jun. 2015 (UTC)
  12. --Haruo (Leland Bryant Ross) (diskuto) (Haruo) 15:00, 28 Jun. 2015 (UTC)
  13. --Mö1997 (diskuto) 15:41, 28 Jun. 2015 (UTC)
  14. --Gary~eowiki (diskuto) 15:48, 28 Jun. 2015 (UTC)
  15. --Alekso92 (diskuto) 16:53, 28 Jun. 2015 (UTC)
  16. Robert Weemeyer (diskuto) 19:58, 28 Jun. 2015 (UTC)
  17. Jorgos ESPERANTO (diskuto) 21:24, 28 Jun. 2015 (UTC)
  18. --Rzerbetto (diskuto) (Rafael Henrique Zerbetto) 21:48, 28 Jun. 2015 (UTC)
  19. --Vitoresperanto (diskuto) (Vitor Augusto Pessanha Mendes) 20:39, 28 Jun. 2015 (UTC)
  20. --Mariana Evlogieva
  21. --giorgos
  22. --Espbib (diskuto) 05:17, 29 Jun. 2015 (UTC)
  23. --Mélanie Maradan
  24. --Esperantostern
  25. -- Konrad Andrzejuk
  26. -- Geoffrey Greatrex
  27. --Janez Jug (diskuto) 07:34, 29 Jun. 2015 (UTC)
  28. --Bert Schumann (diskuto) 09:30, 29 Jun. 2015 (UTC)
  29. --Vastalto (diskuto) 09:37, 29 Jun. 2015 (UTC)
  30. --Ĉiuĵaŭde Diskuto 11:20, 29 Jun. 2015 (UTC)
  31. --Wolfgang Guenther
  32. --Ranieri Clerici
  33. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 11:19, 30 Jun. 2015 (UTC)
  34. --kanadano (diskuto) 17:50, 30 Jun. 2015 (UTC) (Paul Hopkins)
  35. Neil Blonstein Usono
  36. --pino (diskuto) 07:45, 1 Jul. 2015 (UTC) (Dominique Jacquin)
  37. --AndyHM (diskuto) 10:38, 01 Jul. 2015 (UTC) (Andy Hernández Martínez)
  38. --aazwqZHAO Wenqi Ĉinio (diskuto)
  39. --Francescost (diskuto)
  40. --Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 23:33, 1 Jul. 2015 (UTC)
  41. --Moldur (diskuto) 19:14, 2 Jul. 2015 (UTC)
  42. --sencay (diskuto) 09:42, 6 Jul. 2015 (UTC)
  43. --Salatonbv (diskuto) 20:26, 7 Jul. 2015 (UTC)
  44. --Ulrich Matthias (diskuto) 17:12, 13 Jul. 2015 (UTC)