Vikipedio:Roboto/Laboroj/Arkivo/2014

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Lingve eraraj titoloj[redakti fonton]

Estas centoj da lingve eraraj titoloj en la geografia kampo. Jen kelkaj necesaj korektoj, sed verŝajne estas pli:

  • Arondismento de X -> Arondismento X
  • Kantono de X -> Kantono X
  • Provinco de X -> Provinco X


Vidu ankaŭ Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo#Misuzo_de_la_prepozicio_.22de.22_en_geografiaj_tekstoj

Atentu! Temas nur pri la singulara formo. Arondismentoj de Parizo ja estas lingve en ordo. —La komenton aldonis, sen subskribo, PaulP (diskuto • kontribuoj) 20:58, 23 Maj. 2013

Bone, se temas nur pri titoloj kaj nur pri forigo de la prepozicio tio estas vere facila tasko. Ĉu vi bv. povus listigi pliajn ekzemplojn kaj mencii kio povus esti problemo (precipe: kutime maltaŭgas XY sed en la kazo ABC tio estas ĝusta).
Ĉu temas pri titoloj de artikoloj aŭ titoloj de sekcioj?
Ŝajnas al mi ke temus ne nur pri titoloj (de sekcioj) sed ankaŭ pri kutima teksto de artikolo. Tio estus iomete pli granda problemo eble, mi povas tiel agordi roboton sed probableco de taŭgeco de esprimo kun "de" ŝajnas al mi pli granda ene de teksto. --KuboF (diskuto) 10:22, 25 Maj. 2013 (UTC)
Mi pensis ĉefe pri titoloj de artikoloj, sed efektive indus, se ni povus poluri ene de artikoloj. Jen miaj observoj:
  • ĉiuj okazoj de kantono de iĝu kantono escepte de la kombinoj kantono de Usono kaj kantono de Svislando. La alidirektiloj kantono de al kantono ne estu korektitaj.
  • ĉiuj okazoj de arondismento de iĝu arondismento escepte de la kombinoj arondismento de Parizo, arondismento de la franca ĉefurbo kaj arondismento de Liono.
  • pri provinco de estas tre multaj esceptoj. eble ni prefere korektu mane, krom se iu trovas taŭgan algoritmon. PaulP@diskkont 12:11, 25 Maj. 2013 (UTC)
Bone, ne estas problemo alinomigi artikolojn per roboto. Ŝanĝi tekston de artikoloj bezonos iom pli multan cerbumadon sed ĝi eblas. provinco de mi por nun ellasos kaj nun mi atendas por eblaj pliaj maltaŭgaĵoj. --KuboF (diskuto) 13:05, 25 Maj. 2013 (UTC)
Komento Komento: Kiu estas pli facile ĉu alinomi permane kategoriojn (County -> Kantono) sub la kategorio Kategorio:Kantonoj de Okcidenta Virginio aŭ ĉu robote?--Salatonbv (diskuto) 02:20, 6 Maj. 2014 (UTC)
Klare pli facilus per roboto. Sufiĉas krei liston en formo
  [[origina nomo]]
  [[nova nomo]]
  [[origina nomo]]
  [[nova nomo]]
kaj roboto facile alinomigos (vidu manlibron). Dume mia roboto denove malfunkcias sed mi povas peti mian amikon, robotiston. --KuboF (diskuto) 10:41, 6 Maj. 2014 (UTC)

Antaŭdankon,--Salatonbv (diskuto) 11:27, 6 Maj. 2014 (UTC)

@Salatonbv: Bone, mi jam havas preparitan roboton. Ĉu mi lasu alidirektilon? Mi preferus ne lasi, sed la paĝoj estas ligataj de aliaj. Ĉu iu prizorgos tion (ŝajne plejparte sufiĉas ŝanĝi unu paĝon, sed mi ne havas tempon por ĉion tion kontroli nun)? --KuboF (diskuto) 16:00, 6 Maj. 2014 (UTC)
@KuboF: Ĉiu artikolo ligitas el Listo de kantonoj de Okcidenta Virginio kaj Etimologio de nomoj de kantonoj de Okcidenta Virginio, krome havas la alidirekton respektive el sia nomo sen la krampa loknomo "(Okcidenta Virginio)". Ĉu estas malfacile lasi alidirektilon robote?--Salatonbv (diskuto) 00:33, 8 Maj. 2014 (UTC)
@Salatonbv: Per roboto estas kaj lasi kaj ne lasi alidirektilon same facila. Mi nur pro tempomanko ne observis la aferon de lingva vidpunkto do mi ne certas pri plej bona maniero. Sed bone, mi lasos alidirektilon kaj se estos volo, ni povas ilin poste forigi... --KuboF (diskuto) 09:49, 8 Maj. 2014 (UTC)
@KuboF: Alidirektiloj kun krampoj principe estu forigataj de R3, sed se oni lasus ilin, jena alidirekto funkcius: ekz. Barbour County -> Barbour County (Okcidenta Virginio) -> Kantono Barbour (Okcidenta Virginio). Duobla alidirekto estos fiksata per alia roboto. --Salatonbv (diskuto) 10:06, 8 Maj. 2014 (UTC)
✔ Farite La artikolojn mi alinomigis. Poste mi prizorgos ankaŭ forigon de alidirektiloj kaj kategorian ordigon. Dume iu alia povus ŝanĝi ligilojn en artikoloj. --KuboF (diskuto) 13:04, 8 Maj. 2014 (UTC)
@KuboF: La alidirektoj de "X County" -> "Kantono X (Okcidenta Virginio)" ĵus estis korektitaj de Xqbot. Do, se nur du listaj artikoloj (Listo de kantonoj de Okcidenta Virginio kaj Etimologio de nomoj de kantonoj de Okcidenta Virginio) estus redaktataj per roboto aŭ manoj, la alidirektiloj de "X County (Okcidenta Virginio)" estus forigeblaj. --Salatonbv (diskuto) 00:15, 9 Maj. 2014 (UTC)
✔ Farite Ligiloj en artikoloj estis rektigitaj kaj la alidirektiloj forigitaj. Reston mi faros post kelkaj tagoj/semajnoj. --KuboF (diskuto) 17:22, 9 Maj. 2014 (UTC)
@KuBOT: Dankon! Dankon!--Salatonbv (diskuto) 22:16, 9 Maj. 2014 (UTC)

Atentigo de alŝutintoj[redakti fonton]

Ĉu iu robotisto bonvolus legi VP:FA#Bildoj sen kopirajtaj ŝablonoj kaj, laŭ tio, informi alŝutintojn de dosieroj en tiu kategorio? darkweasel94 (diskuto) 13:45, 23 Jul. 2013 (UTC)

Iom malfrue sed mi almenaŭ sciigas ke mi provis kaj ne sukcesis. Mi demandis eĉ en la IRS-kanalo de robotistoj kaj la respondo estis, ke tio malfacilus... --KuboF (diskuto) 23:52, 11 Aŭg. 2013 (UTC)

Tiu vorto estas neĝusta (en Usono). Bonvolu ŝanĝi robote al kantono ĉie! Crosstor (diskuto) 05:02, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi nun laboras en la artikoloj kiel Kantonoj de Usono, County, Kantono, Kantono (apartigilo), Kategorio:Usonaj kantonoj, sed mi ne trovas multan parton uzantan la vorton "konteo". Eble permanaj redaktoj estu sufiĉaj kiam vi trovus la eraron tie. Cetere, kio estiĝos Franĉkonteo? --Salatonbv (diskuto) 02:02, 6 Maj. 2014 (UTC)

Forigado de dosieroj[redakti fonton]

Mi ne vere emas fari tion ĉi permane - ĉu iu robotisto emas kurigi roboton kiel de:Benutzer:Dateientlinkerbot kaj Uzanto:CommonsDelinker, kiu aŭtomate forigos ruĝajn ligilojn al forigitaj dosieroj? darkweasel94 17:27, 5 Aŭg. 2013 (UTC)

Mi pri tio povos okupiĝi ekde la 23-a de Aŭgusto. --KuboF (diskuto) 23:59, 11 Aŭg. 2013 (UTC)
darkweasel, mi finfine refunkciigis mian roboton, ĉu daŭre estas la afero aktuala? Ĉu vi havas iun liston / kategorion? --KuboF (diskuto) 19:44, 18 Jan. 2014 (UTC)
Ĉi tio estas ĝenerale utila, jes. Mi ne pensas, ke vi bezonas por tio liston aŭ kategorion: se mi ne eraras, pywikipediabot havas jam funkcion por fari ĉi tion laŭ la protokolo de forigoj. darkweasel94 09:00, 21 Jan. 2014 (UTC)
Bone, sed mi pristudos la aferon iam poste, kiam mi havos pli multan liberan tempon nekomputilan. --KuboF (diskuto) 18:14, 21 Jan. 2014 (UTC)

Alinomigo de meksikaj komunumaj titoloj kaj...[redakti fonton]

Ni ne havas kontraŭdiron por la ŝanĝado de titoloj de multaj meksikaj komunumoj al taŭgaj apartangaj titoloj (ĉi tie). La listo estas en la Diskutejo kaj kelkaj alinomigoj estis permane faritaj. Ĉu mi povas peti al roboto ŝanĝi la reston de la alinomendaj komunumoj? Samtempe, ĉu roboto povus ŝanĝi la informkeston? Tio estas ekzampla redakto de Tlustulimu kaj mi, nome

  1. {{urbokadro -> {{Informkesto urbo
  2. statuso=Komunumo -> statuso=Komunumo kaj urbo (se la nomo de komunumo kaj urbo estus sama)
  3. forigi superfluan | en la parametroj de flago kaj blazono
  4. forigi {{Situo sur mapo}}
  5. ŝanĝi la paramotrojn de latitudo kaj longitudo
  6. aldoni la paramotron regiono-ISO. La kodoj troviĝas en ISO 3166-2:MX.
  7. aldoni la paramotron situo sur mapo = Meksiko
  8. en la artikolo:
  • La ĉefurbo de la komunumo estas [[A (se sama al la komunumonomo, kaj ne estus sendependa artikolo)]]. ->
  • La nomo de ĉefurbo de la komunumo estas sama.

Ni povus permane redakti (2) kaj (8) post robota redakto. --Salatonbv (diskuto) 02:17, 7 Okt. 2013 (UTC)

Alinomigo farita. Por la resto bonus prilabori la informkeston por transprenadi datumojn de Vikidatumoj. Tlustulimu jam kelkan tempon prilaboras modulojn pri koordinatoj, kiuj estos utilaj en la afero. --KuboF (diskuto) 19:37, 18 Jan. 2014 (UTC)
Mi hodiaŭ finfine solvis problemon kun la Lua-modulo {{Coordinates}}, tiel ke ĝi finfine bone subtenas {{#Coordinates:, ne nur kune kun {{Koord}}, sed eĉ kun {{Koordinato}}. Tamen mi ankoraŭ volas iomete ordigi iom da ĥaoso en la strukturo de la skriptoj. Krome kelkaj funkcioj por {{Koordinatoj}} ankoraŭ ne ekzistas en la modulo. Kaj en la modulo ankoraŭ mankas ĉiu subteno por koordinatoj el Vikidatumoj. Bedaŭrinde por tio ekzistas sufiĉe malsamaj kodoj en tiuj alilingvaj Lua-moduloj, kiuj jam subtenas tion. Do, mi devus cerbumi, ĉu iu el la tieaj kodoj estus alĝustigebla por nia vikipedio. Ĉar mi nuntempe sola okupiĝas pri Lua-moduloj en esperanta vikipedio tio verŝajne iomete daŭros. :-| --Tlustulimu (diskuto) 19:56, 18 Jan. 2014 (UTC)