Vitelsbaĥoj
Vitelsbaĥoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono de la vitelsbaĥaj dukoj de Bavarioĉirkaŭ 1300
| ||
nobela familio | ||
Devena nomo | Wittelsbach | |
Apero | 1180 vd | |
Lando | Sankta Romia Imperio • Bavario vd | |
Religio | katolikismo;en Svedio luteranismoen Palatinato 1556-1685 luteranismo/kalvinismo, poste denove katolikismo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | grafo Otto la 1-a de Scheyern vd | |
Branĉo de | Luitpoldidoj vd | |
Branĉoj | Dinastio Palatinato-Simmern • Dinastio Palatinato-Zweibrücken vd | |
Regadoj | ||
Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio | ||
Ludoviko la Bavaro, Rupreĥto la 1-a, Karolo la 7-a | ||
Dum | 1314–1347, 1400–1410, 1742–1745 | |
Reĝo de Hungario | ||
Béla la 5-a | ||
Dum | 1305–1307 | |
Reĝo de Danio, Norvegio, Svedio | ||
Kristoforo de Bavario | ||
Dum | 1440/41/42–1448 | |
Palatinataj grafoj kaj princoj-elektistoj de Palatinato | ||
Dum | 13-a jarcento - 1777 | |
Sekvanto | (unuiĝo kun Bavario) | |
Dukoj, princoj-elektistoj kaj reĝoj de Bavario | ||
Dum | 11-a jarcento - 1918 | |
Sekvanto | (respubliko) | |
Reĝo de Bohemio | ||
Frederiko la 1-a / 5-a | ||
Dum | 1619-1620 | |
Antaŭulo | Habsburgoj | |
Sekvanto | Habsburgoj | |
Reĝoj de Svedio | ||
Branĉo Palatinato-Zweibrücken | ||
Dum | 1654 – 1720 | |
Antaŭulo | Vasa | |
Sekvanto | Hesia dinastio | |
Duko de Luksemburgo | ||
Maksimiliano la 2-a Emanuelo | ||
Dum | 1712 - 1714 | |
Antaŭulo | Burbonoj de Hispanio | |
Sekvanto | Habsburgo de Aŭstrio | |
Reĝo de Grekio | ||
Otto la 1-a | ||
Dum | 1832–1862 | |
Antaŭulo | – | |
Sekvanto | Oldenburga dinastio | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La Vitelsbaĥoj (germane Wittelsbacher) estas unu el la plej aĝaj nobelaj dinastioj de Germanio. Jam en la jaro 1000 dokumento mencias la grafon Otto la 1-a de Scheyern, latine Otto comes de Skyrum, kiun oni konsideras pra-patron de la Vitelsbaĥoj. El la vitelsbaĥa dinastio venis dum pluraj jarcentoj la regantoj de Bavario kaj de Palatinato. Ilia familia sidejo, mezepoka fortikaĵo, situis en Oberwittelsbach, parto de la urbo Aichach, en la nuna distrikto Aichach-Friedberg de Bavario.
Al la Vitelsbaĥoj apartenis, interalie:
Regantoj de la Sankta Romia Imperio
[redakti | redakti fonton]Reĝoj kaj/aŭ Imperiestroj:
- 1314–1347: Ludoviko la 4-a, nomata Ludoviko la Bavaro
- 1400–1410: Rupreĥto la 1-a
- 1742–1745: Karolo la 7-a, aŭ Karolo Albreĥto
Reĝo de Hungario
[redakti | redakti fonton]- 1305-1307: Otto la 3-a (Bavario), (1290-1312 duko de Duklando Malsupra Bavario), estis 1305-1307 kiel "Béla la 5-a" reĝo de Hungario.
Reĝo de Danio, Norvegio kaj Svedio
[redakti | redakti fonton]- 1440-1448: Kristoforo la 3-a (Danio, Norvegio kaj Svedio), naskita kiel Christoph von Pfalz-Neumarkt
1583 - 1761
Regantoj de Palatinato
[redakti | redakti fonton]1294 - 1356
ĝis 1623, kaj denove ekde 1648.
- 1610-1623 Frederiko la 5-a, estis ankaŭ reĝo Frederiko la 1-a de Bohemio. Perdas la princo-elektistecon.
- 1648 La Vestfalia Paco kreas okan elektistecon kaj donas ĝin al la Palatinato. Bavario pluhavas la elektistecon gajnitan en 1623.
- 1619-1620 Frederiko la 1-a de Bohemio, la "vintra reĝo".
Regantoj de Bavario
[redakti | redakti fonton]ĝis 1623
Princoj-elektistoj de Bavario
[redakti | redakti fonton]1623 - 1777
La 25-an de februaro 1623 duko Maksimiliano la 1-a de Bavario ricevis la princo-elektistecon de Palatinato. (Komence nur persone, ekde 1628 eĉ herede.)
- 1623-1651 Maksimiliano la 1-a, estis ekde 1597 duko Maksimiliano
- 1651–1679 Ferdinando Maria, regis la unuajn jarojn sub regenteco de sia patrino Maria Anna de Aŭstrio (1610-1665).
- 1679–1726 Maksimiliano la 2-a Emanuelo, ankaŭ duko de Luksemburgo 1712-1714
- 1726–1745 Karolo Albreĥto, 1741-1743 ankaŭ reĝo de Bohemio, ekde 1742 Karolo la 7-a (Sankta Romia Imperio), imperiestro
- 1745–1777 Maksimiliano la 3-a Jozefo
Princoj-elektistoj de Palatinato-Bavario
[redakti | redakti fonton]1777 - 1806
1777 La bavaria linio de la Vitelsbaĥoj formortas kaj la bavaria elektisteco nuliĝas. La palatinata princo-elektisto heredas la bavarian tronon kaj eknomas sin "princo-elektisto de Palatinato kaj Bavario". (vidu ankaŭ: Milito de bavara sukcedo)
- 1777-1799 Karolo Teodoro (Palatinato kaj Bavario)
- 1799-1806 Maksimiliano la 4-a, ekde 1806 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo
Reĝoj kaj princoj-regantoj de Bavario
[redakti | redakti fonton]1806 - 1918
- 1806-1825 reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo, estis antaŭe princo-elektisto Maksimiliano la 4-a de Bavario. (Ne konfuzu kun princo-elektisto Maksimiliano la 1-a, 1623-1651.)
- 1825-1848 reĝo Ludoviko la 1-a
- 1848-1864 reĝo Maksimiliano la 2-a
- 1864-1886 reĝo Ludoviko la 2-a, la "fabela reĝo"
- 1886-1916 oficiale: reĝo Otto (mense malsana)
- 1886-1912 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Luitpold
- 1912-1913 praktike: "princo reganta" (Prinzregent) Ludoviko, ekde 1913 ankaŭ oficiale kiel reĝo
- 1913-1918 reĝo Ludoviko la 3-a
Reĝoj de Svedio
[redakti | redakti fonton]1654 – 1720
- 1654–1660 Karolo la 10-a Gustavo
- 1660–1697 Karolo la 11-a, filo de la antaŭa
- 1697–1718 Karolo la 12-a, filo de la antaŭa
- 1718–1720 Ulrika Eleonora, fratino de la antaŭa
1832 - 1862
|
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Kastelo Burg Wittelsbach en Aichach
- Asteroido 90712 Wittelsbach
- Vitelsbaĥoj
- Dinastioj
- Historio de Eŭropo
- Historio de Germanio
- Historio de Aŭstrio
- Historio de Grekio
- Historio de Svedio
- Historio de Bavario
- Bavaroj
- Bavaraj reĝoj
- Svedaj reĝoj
- Imperiestroj de la Sankta Romia Imperio
- Dukoj de Jülich
- Dukoj de Bavario
- Dukoj de Luksemburgo
- Princoj-elektistoj de Bavario
- Princoj-elektistoj de Palatinato
- Palatinato
- Germana monarkio