Vito
Vito | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vitis vinifera
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Vito aŭ vinberujo estas genro el la familio vitacoj (Vitis), arbusto produktanta vinberojn.
Vito estas planto kultivita ekde tre longa tempo en Eŭropo, en okcidenta Azio kaj en la nordo de Afriko, sed ekzistas ankoraŭ sovaĝaj specioj, ekzemple en la sudo de Francujo. Nuntempe vitoj kreskas sur ĉiuj kontinentoj.
La plej maljuna konata vito kreskas en Maribor, Slovenujo. Oni opinias ke ĝi estas pli ol 400 jaraĝa.
Priskribo
Vitoj estas grimpaj arbedoj kun ĉiroj. Iliaj palmobranĉaj folioj enhavas kvin lobojn kaj ili estas baze korformaj. La malgrandaj verdetaj floroj grupiĝas en grapolo piramidforma (tirso). Ili enhavas kvin petalojn supre unuiĝitaj. La fruktoj estas beroj.