Vittorio Goretti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vittorio Goretti
Persona informo
Naskiĝo 17-an de junio 1939 (1939-06-17)
en San Cesario sul Panaro
Morto 8-an de julio 2016 (2016-07-08) (77-jaraĝa)
en Pianoro
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Okupo
Okupo amateur astronomer
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Vittorio GORETTI (19398-a de julio 2016) estis itala amatora astronomo.

Li instruis pri matematiko kaj fiziko en duagrada lernejo de Bolonjo. Kiel amatora astronomo, li dediĉis sin al malkovrado de asteroidoj elde sia privata Observatorio de Pianoro en Pianoro[noto 1] en la ĉirkaŭaĵo de Bolonjo (IAU-kodo : 610). Inter 1996 kaj 1999, li malkovris, laŭ la Minor Planet Center, 26 asteroidojn kaj kunmalkovris 5 pliajn[1] en kunlaboro kun Maura Tombelli, Andrea Boattini kaj Luciano Tesi.

Li estis ano de la Associazione Astronomica Cortina kaj kunlaboras kun la Minor Planet Center (MPC) por la spurado de la terrenkontaj asteroidoj de absoluta magnitudo pli granda ol 18,0 fare de la Smithsonian Astrophysical Observatory.

La asteroido 7801 Goretti estis nomita en lia honoro.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Paĝaro de la Observatorio de Pianoro (angle)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]